Historio post jaro 2004

 2004

Nia Esperanta klubo havis en jaro 2004 entute 40 membrojn kaj kunvenoj estis denove ĉiuĵaŭde je la 17-a horo en klubejo sur Husa placo 85 en Prostějov. En januaro oni riparis kaj instalis kroĉilojn kaj ni lasis fandkunigi linoleumon. Informacian tabulon, kiun produktis por ni firmao Lupa, instalis la prezidanto kun Milan Smělý sur la muro de la domo. La 5-an de februaro 2004 okazis jarkunveno de Esperanto Klubo Prostějov kun ĉeesto de 12 klubanoj kaj 8 gastoj de Esperantaj kluboj el Olomouc, Přerov, Vyškov kaj ĈEA. En novan estraron estis elektitaj: prezidanto - Liška Jaroslav, sekretario - Kincl Jiří, kasistino - Smělá Věra, bibliotekestro - Smělý Milan kaj revizoro de kontoj – Filipová Libuše. En nia biblioteko estis jam 758 libroj. Ekde la 14-a ĝis la 20-a de aprilo 2004 partoprenis Libuše Filipová renkontiĝon en Skokovy, kie ŝi gvidis Esperantan kurson. La prezidanto gvidis kurson de Esperanto por skoltoj, kiu estis en skolta klubejo, laŭ lernolibro ABC. Dum aprilo kaj majo 17 niaj junaj klubanoj el skolta grupo partoprenis arbarajn laborbrigadojn. En majo Liba Filipová partoprenis renkontiĝon en Skokovy, kie ŝi denove instruis Esperanton. En julio 2004 firmao Mechanika Prostějov produktis por ni sponsore 100 pecojn da insignoj de SEL kun  blua fono. Ekde la 12-a ĝis la 26-a de julio 2004 okazis en Prosetín skolta tendaro, kiun partoprenis entute 16 personoj, el tiuj 13 niaj klubanoj. Somere partoprenis Libuše Filipová someran Esperantan tendaron en Lančov, kie ŝi gvidis kurson de Esperanto kaj helpis en kuirejo. La 10-an de aŭgusto 2004 post longa malsano mortis nia eksa prezidanto kaj longjara klubano Vlastimil Dvořák. La entombigon partoprenis la 16-an de aŭgusto niaj klubanoj Dvořáková, Arnoštová, Liška kaj Kincl. En septembro faris Jiří Kincl propagandon de Esperanto en mezaj lernejoj kaj institutoj, sed al komenco de kurso neniu venis. Komence de oktobro aliĝis al kurso instruisto el baza lernejo sinjoro Zádrapa, kiu lernis memstare. En oktobro estis mezurita malsekeco en nia klubejo kaj estis konstatita granda malsekeco de aero 71% kaj muroj 62-69%. Por tio ni decidis serĉi novan klubejon. De Doma administrado al ni estis proponita klubejo en strato Křížkovského 12, tial ni petis ĝin de la urba konsilantaro kaj ekde januaro ni povis ŝanĝi klubejon. Sur placo de T.G.Masaryk ni devis interŝanĝi murgazeton en vendejo Hasso, ĉar la murgazeto estis difektita per malsekeco. Krom tiu murgazeto ni aktuale informis per pluaj du murgazetoj en strato Svatoplukova kaj en ĉefa stacidomo. En novembro Liba Filipová partoprenis renkontiĝon en Skokovy, kie ŝi denove instruis Esperanton. La 9-an de novembro 2004 mortis nia klubano Julius Lehotský, kiu estis nia membro ekde jaro 2000. En Olomouc de 19-a ĝis 21-a de novembro okazis konferenco de ĈEA, kiun la 20-an de novembro vizitis el nia klubo Liška, Kincl, Zádrapa, Ševčíková, Hájková kaj Filipová. Antaŭ restoracio, kie estis la konferenco, ni konstruis Esperantan neĝfiguron. Nur la prezidanto vizitis ankoraŭ la 21-an de novembro kunvenon kaj finon de la konferenco. La 23-an de novembro 2004 anoncis Konsilantaro de urbo Prostějov aprobon de la nova klubejo en strato Křížkovského 12 kun jara luo 5000,-Kč. La prezidanto en decembro 2004 pentris la novan klubejon, geedzoj Smělí ordigis ĝin kaj la prezidanto poste surgluis linoleumon, kiun li kun sinjoro Kincl forigis en malnova klubejo. En decembro ni translokigis aĵojn en novan klubejon en strato Křížkovského 12. La 14-an de decembro 2004 partoprenis geedzoj Smělí kaj la prezidanto Nikolaan kunvenon en Olomouc. La 30-an de decembro 2004 ni adiaŭis kun jaro 2004 kaj kun nia malnova klubejo, kiu servis al ni 11 jarojn.

2005

Nia Esperanta klubo Prostějov havis en la jaro 2005 entute 36 membrojn kaj kunvenoj estis denove ĉiuĵaŭde je la 17-a horo en klubejo en strato Křížkovského 12 en Prostějov. Komence de januaro firmao Spielmann translokigis en novan klubejon niajn meblojn. La 10-an de februaro 2005 okazis en la nova klubejo en strato Křížkovského 12 jarkunveno kun ĉeesto de 10 niaj klubanoj kaj 7 gastoj de kluboj el Olomouc kaj Přerov. En novan estraron estis elektitaj: prezidanto - Liška Jaroslav, sekretario - Kincl Jiří, kasistino - Smělá Věra, bibliotekestro - Smělý Milan kaj revizoro de kontoj – Zádrapa Daniel. La 22-an de februaro 2005 okazis en Olomouc jarkunveno, kiun partoprenis el nia klubo Liška, Smělý kaj Smělá. La 26-an de februaro 2005 en Prostějov okazis renkontiĝo de junaj esperantistoj el Olomouc kaj Prostějov, kiun partoprenis 6 membroj el Olomouc kaj 6 membroj el Prostějov. Post trarigardo de urbo kaj Esperanta klubejo ni naĝis en naĝejo kaj post vizito de Esperanta monumento estis tagmanĝo. Post la tagmanĝo ni vizitis skoltan klubejon kaj tie ni ludis diversajn ludojn. Jarkunveno de Esperanta klubo en Přerov okazis la 23-an de marto 2005 kaj partoprenis ĝin ses niaj klubanoj. En la jaro 2005 ni devis forigi murgazeton el vendejo Hasso sur placo T.G.Masaryk kaj ankaŭ forigi murgazeton el ĉefa stacidomo, kie estis rekonstrukcio kaj ni lokigis ĉi tien nur informan tabuleton. Ni aĉetis por someraj skoltaj tendaroj alpendaĵan veturileton kaj por subtena mono de regiona oficejo du tendojn Tee Pee kaj tegmentojn por tendoj. Ekde la 11-a ĝis la 25-a de julio 2005 okazis en Prosetín skolta tendaro, kiun partoprenis 14 personoj, inter ili 11 niaj geklubanoj. En septembro faris la prezidanto prelegojn pri Esperanto en mezaj lernejoj kaj institutoj de urbo. Kvankam estis pri kurso granda intereso, al komenco de kurso la 6-an de oktobro 2005 neniu venis. Ekde la 21-a ĝis la 23-a de oktobro 2005 okazis en Vyškov kongreso de ĈEA, kiun partoprenis 6 niaj klubanoj. La 5-an de novembro 2005 en Prostějov okazis renkontiĝo de junaj esperantistoj, kiun partoprenis 9 niaj klubanoj, 3 pluaj infanoj kaj 6 gastoj el Olomouc. Post trarigardo de urbo kaj naĝado en naĝejo oni vizitis Esperantan monumenton ĉe parko de Kolář. Post tagmanĝo, kiun skoltoj kuiris en klubejo, ĉiuj ludis diversajn ludojn en klubejo kaj ankaŭ ekstere kaj poste disiris hejmen. En gazeto Skoltismo aperas artikolo pri Skolta Esperanto ligo, kiun tie publikigis la prezidanto. Daniel Zádrapa fondis retan adreson de nia Esperanto-klubo, kien povas ĉiuj skribi al ni diversajn informojn. Ĝia adreso estas sub titolo esperanto.klubo.prostejov@seznam.cz. Fine de la jaro 2005 ni aĉetis pli bonan komputilon kaj ankaŭ novan multefunkcian presilon por nia bezono. La 13-an de decembro 4 niaj membroj partoprenis Nikolaan kunvenon en Olomouc, kie ili kantis diversajn kristnaskajn kantojn en Esperanto. La 22-an de decembro en nia klubejo ni adiaŭis la jaron 2005. Ekde la 27-a de decembro 2005 ĝis la 1-a januaro 2006 okazis en Na Pohodlí vintra skolta tendaro, kiun vizitis 5 niaj klubanoj. La tendaro havis malgraŭ malgranda membreco sukceson, oni ĝuis la neĝon.

2006

Nia Esperanta klubo havis en jaro 2006 entute 36 membrojn, el kiuj 12 estis membroj de ĈEA. Kunvenoj estis ĉiuĵaŭde de 17-a horo en klubejo en strato Křížkovského 12 en Prostějov. La 2-an de februaro 2006 okazis en Prostějov jarkunveno kun ĉeesto de 14 niaj membroj kaj 2 gastoj. Dum la jarkunveno estis elektita nova estraro de Esperanto Klubo Prostějov: prezidanto - Liška Jaroslav, sekretario – Kincl Jiří, kasistino - Smělá Věra, bibliotekestro - Smělý Milan kaj revizoro de kontoj – Daniel Zádrapa. Marde la 21-an de februaro 2006 okazis en klubejo de Esperanta klubo Olomouc jarkunveno, kiun partoprenis 6 niaj membroj. Merkrede la 22-an de marto 2006 okazis jarkunveno en Přerov, kiun partoprenis 5 niaj membroj. Ekde la18-a ĝis la 23-a de aprilo 2006 Liba Filipová vizitis Skokovy, kie ŝi instruis Esperanton. Ekde la 22-a ĝis la 23-a de aprilo 7 niaj klubanoj plantis pinarbojn en arbaro dum arbara laborbrigado ĉe Myslejovice. Ĵaŭde la 4-an de majo 2006 vizitis 5 niaj klubanoj Esperantan klubon en Olomouc, kie ili partoprenis kunvenon kun dana esperantisto. La 20-an de majo 2006 okazis en Šumperk Esperanta renkontiĝo kun ĉeesto de 4 niaj klubanoj. Libuše Filipová partoprenis ekde la 9-a ĝis la 12-a de junio 2006 konferencon de IFEF en Pardubice. Printempan renkontiĝon, kiu okazis ekde la 13-a ĝis la 21-a de junio 2006 en pola Mielno, vizitis Liba Filipová, kiu tie prelegis pri Ĉeĥio kaj pri movado en AEH kaj ĈEA. Ekde la 10-a ĝis la 24-a de julio 2006 okazis en Prosetín skolta tendaro, kiun partoprenis 9 niaj klubanoj. La tendaro estis en indiana stilo. Post la duono de tendumado forveturis kvar membroj hejmen, ĉar ili hejmsopiris. Libuše Filipová estis ekde la 14-a de julio ĝis la 12-a de aŭgusto 2006 en Esperanta tendaro en Lančov, instruis Esperanton kaj helpis ĉe organizo de ekskursoj kaj ĉe tradukoj por eksterlandanoj kaj infanoj. Ekde la 12-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2006 partoprenis Jaroslav Liška kaj Liba Filipová renkontiĝon de eksaj partoprenantoj de Esperantaj tendaroj en Lančov. Firmao Mechanika fabrikis por ni senpage klubajn insignojn en blu-oranĝa koloro, sed stelon oni faris ne verdan, sed oranĝan, tial la insignoj estas uzataj nur por kolektantoj kiel raraĵo. La matrico estis alportita en la klubejon. Nova monitoro, kiun aĉetis Milan Smělý por nia klubo de Urbo Prostějov, estis en klubejo interŝanĝita kontraŭ malnova, kiun oni donis al la 9-a skolta grupo Akcipitroj kune kun pli malnova komputilo. La 26-an de septembro 2006 partoprenis la prezidanto en Olomouc kunvenon de Esperanta klubo Olomouc en loĝejo de sinjoro Mohapl. Por la kunveno alveturis ankaŭ nia eksklubanino Gábina Hrochová kun fratino kaj ŝi informis pri sia ekspozicio en Drahanovice en Nigra turo. La 30-an de septembro 2006 niaj du membroj Liška kaj Filipová partoprenis Esperantan renkontiĝon en Tovačov, kie oni trarigardis kastelon kaj ĉirkaŭajn fiŝejojn kaj babilis kun ceteraj partoprenantoj. Al ekskurso en Drahanovice la 1-an de oktobro 2006 veturis tri niaj membroj: la prezidanto, Kincl kaj Zádrapa. En Nigra turo ili trarigardis Esperantan ekspozicion, preparitan de nia eksklubanino. Kvankam en septembro la prezidanto faris prelegojn pri Esperanto en mezaj lernejoj kaj institutoj, al komenco de kurso neniu venis kaj la kurso ne okazis. Dum oktobro kaj novembro firmao Fedor farbis kaj vitrigis per pli dika vitro fenestrojn en nia klubejo, por malebligi trafroston en tempo de fortaj frostoj. Estraro de la klubo fine de la jaro decidis plialtigi jarajn membrajn klubajn kotizojn por la jaro 2007 al 50,-Kč jare. Dum la jaro 2006 ni kompletigis kelkajn tutajn jarkolektojn de Esperantaj gazetoj kaj fine de jaro ni lasis ilin bindi. Ekde la jaro 1907 ĝis nun membris en nia klubo entute 421 personoj, kiel konstatis la prezidanto el historiaj dokumentoj de la klubo. En arĥivo li dum lundoj kaj merkredoj serĉadis adresojn kaj naskiĝtagojn de niaj eksklubanoj kaj la nomaro estas jam kompleta. Oni ne sukcesis trovi nur adreson de unu membro kaj naskiĝtagojn de du membroj. Nia klubo tiel povas fanfaroni per membra agendo, kiun certe havas neniu Esperanta klubo en nia respubliko kaj eble ankaŭ en la mondo. Ekde decembro la 9-a skolta trupo komencis ĉiumerkrede kunveni en nia klubejo, ĉar en eksa klubejo oni devus pagi altan kotizon por uzado. La 12-an de decembro 2006 Esperanta klubo en Olomouc aranĝis kristnaskan renkontiĝon, kiun partoprenis niaj membroj Liška kaj Smělý. La 28-an de decembro ni en la klubejo adiaŭis la jaron 2006, tiun renkontiĝon partoprenis entute 13 personoj, el tio 8 niaj membroj. Esperantan Silvestron en Česká Třebová partoprenis la 29-an de decembro 2006 la prezidanto de nia klubo.

2007

Nia Esperanto Klubo Prostějov havis en la jaro 2007 entute 30 membrojn, el kiuj 11 membroj estis anoj de ĈEA. Kunvenoj estis ĉiuĵaŭde je la17-a horo en klubejo en strato Křížkovského 12 en Prostějov. La 3-an de januaro 2007 Libuše Filipová vizitis en Esperanta klubo Přerov projekciadon pri fervoja kongreso en Ŝanghajo. Komence de januaro vizitis Liba Filipová Esperantan klubon en Žilina. La 1-an de februaro 2007 okazis en Prostějov jarkunveno kun ĉeesto de 14 niaj membroj kaj 4 gastoj el ĉirkaŭaj Esperantaj kluboj kaj el Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Dum la kunveno estis elektita nova estraro de Esperanto Klubo Prostějov: prezidanto - Liška Jaroslav, sekretario - Kincl Jiří, kasistino - Smělá Věra, bibliotekestro - Smělý Milan, revizoro de kontoj – Daniel Zádrapa. En nia kluba biblioteko estis 800 titoloj kaj plimultiĝis ankaŭ binditaj gazetoj. La 7-an de marto 2007 Liba Filipová prelegis en Esperanta klubo  Přerov pri Pasporta servo. La 10-an de marto vizitis Libuše Filipová Esperantan klubon en Polička, kie oni preparis  konferencon de ĈEA. La 15-an de marto partoprenis Liba Filipová en Pardubice kunvenon de fervojista sekcio. Jiří Kincl aranĝis partnerecon inter nia Esperanto-klubo kaj Esperanta klubo el kroatia Bělovar kaj sendis al ili propagandaĵojn de nia klubo kaj urbo. La prezidanto sur propra komputilo presis kvar specojn da glumarkoj de novaj Esperantaj klubaj poŝtmarkoj en valoro 7,50 Kč, 12 Kč kaj 2x10 Kč por la 100-jara datreveno de Esperanta societo en Prostějov. La 20an de marto 2007 niaj membroj Danišová, Liška, Smělý kaj Smělá vizitis klubon en Olomouc, kie oni festis naskiĝtagon de Zdeněk Pally. Marde la 27-an de marto 2007 okazis en klubejo de Esperanta klubo en Olomouc jarkunveno, kiun vizitis el nia klubo la prezidanto, geedzoj Smělí kaj Filipová. La 28-an de marto 2007 okazis jarkunveno en Přerov, kiun partoprenis la prezidanto, geedzoj Smělí kaj Filipová. Ekde la 14-a ĝis la 22-a de aprilo Liba Filipová en Skokovy gvidis kurson de Esperanto por komencantoj. La 12-an de majo 2007 Jarek Liška kaj Liba Filipová partoprenis renkontiĝon en Zábřeh, kie ili vizitis muzeon kaj statuon de Jan Welzl. La 19-an de majo 2007 en Olomouc okazis renkontiĝo okaze de la 75-a datreveno de plantado de Esperanta arbo en parko. El nia klubo partoprenis geedzoj Smělí, Filipová kaj Liška. Ekde la 25-a ĝis la 27-a de majo Liba Filipová partoprenis renkontiĝon de fervojistoj en Valtice. Nia lasta kluba vitrino en strato Svatoplukova devis esti forigita pro riparo de fasado kaj la nova domposedanto ne plu volis meti ĝin reen. La 14-an de junio 2007 mortis nia klubanino Anna Dvořáková. La entombigon partoprenis la prezidanto, Kincl, Gálová kaj geedzoj Smělí. Someran skoltan tendaron en Prosetín ĉe Skuteč, kiu okazis ekde la 9-a ĝis la 16-a de julio 2007, partoprenis 5 niaj membroj. La 2-an de aŭgusto 2007 vizitis esperantistoj el Bialistoko Olomouc, kie ilin gvidis membroj de Esperanta klubo Olomouc. La prezidanto kaj Jiří Kincl el nia klubo partoprenis komunan trarigardon de la urbo kaj starigis kontaktojn kun esperantistoj el Bialistoko. Dum la vizito de komercejo ĉiuj renkontiĝis ankoraŭ hazarde kun unu esperantisto el Litovio. En presejo en Olomouc ni lasis presi 500 pecojn da koloraj gvidlibroj pri Prostějov en Esperanto. La 18-an de decembro 2007 okazis en  Esperanta klubo Olomouc kristnaska kunveno, al kiu veturis el niaj membroj la prezidanto, geedzoj Smělí, Danišová kaj Filipová. La 27-an de decembro ni adiaŭis la jaron 2007 en nia klubejo kun ĉeesto de 4 niaj membroj kaj 2 gastoj.

 2008

Nia Esperanta klubo havis en la jaro 2008 entute 16 membrojn, el kiuj 9 estis membroj de ĈEA. Kunvenoj estis ĉiuĵaŭde je la 17-a horo en klubejo en strato Křížkovského 12 en Prostějov. La 7-an de februaro 2008 en klubejo en strato Křížkovského 12 en Prostějov okazis jarkunveno kun ĉeesto de 7 niaj membroj kaj unu gasto. Dum la jarkunveno estis elektita nova estraro: prezidanto - Liška Jaroslav, sekretario - Kincl Jiří, kasistino - Smělá Věra, bibliotekestro - Smělý Milan, revizoro de kontoj – Daniel Zádrapa. En nia kluba biblioteko estis 805 titoloj. Por interŝanĝo  estis je dispono pluaj 220 titoloj en 634 libroj.  La 9-an de aprilo okazis en Přerov jarkunveno, kiun el nia klubo partoprenis la prezidanto kaj geedzoj Smělí. Jarkunvenon en Olomouc, kiu okazis la 15-an de aprilo 2008, partoprenis el nia klubo la prezidanto, geedzoj Smělí, Bílek kaj Danišová. Dum la jarkunveno kluboj Přerov, Olomouc kaj Prostějov interkonsentis, ke ili pagos po unu triono por produktado de pavimŝtono, enmetenda en pavimon en Guntramovice ĉe Budišov nad Budišovkou; nia klubo pagis 1000,-Kč. Ĵaŭde la 1-an de majo 2008 je la 15-a horo en nia klubejo en Prostějov okazis renkontiĝo kun germana esperantisto Manfred Kirsch, kiu vizitis nin dum sia vojaĝo al Ukrainio. La prezidanto al li montris la urbon kaj merkrede ili trarigardis nian Esperantan monumenton ĉe parko. Kluban renkontiĝon partoprenis 5 niaj membroj kaj du gastoj. Eldono de Esperanta poŝtmarko ne estos laŭ ministerio ebla en la jaro 2009, ĉar ni donis la proponon malfrue kaj la tuta emisia plano por la jaro 2009 jam estis preta. Tial la prezidanto denove skribis peton pri eldono de Esperanta poŝtmarko por la jaro 2010. Oni respondis, ke tiu ĉi peto estas en preparo por la jaro 2010 kaj ni estos informataj pri la situacio. La 7-an de junio 2008 la prezidanto partoprenis Esperantan renkontiĝon en Česká Třebová kun trarigardo de parko, akvokolektejo  kaj danca vespero kun tombolo kaj kultura programo. Ekde la 13-a ĝis la 15-a de junio en Prostějov okazis konferenco de IFEF. Vendrede la prezidanto bonvenigis ĉiujn partoprenantojn de la konferenco. Poste li kun sinjoro  Kincl partoprenis pluan vesperan programon. Sabate Jarek Liška kaj Jiří Kincl partoprenis ekskurson en firmaon DT kaj poste la prezidanto montris al ĉiuj nian Esperantan klubejon. Dimanĉe estis en programo trarigardo de la urbo. Dum la konferenco de IFEF la prezidanto eksciis, ke el ĉefa stacidomo estis forigita informa tabulo pri nia klubo. La prezidanto tial vizitis la staciestron Štuka en la ĉefa stacidomo en Olomouc, kiu promesis ĝian senpagan lokigon en stacidomo de Prostějov en informejo. Božena Danišová el Esperanto-klubo Prostějov la 28-an de junio 2008 vizitis festan lokigon de Esperanta pavimo en Guntramovice. La prezidanto ekde la 19-a ĝis la 26-a de julio 2008 vizitis la Universalan Kongreson en  nederlanda Roterdamo. Ekde la 3-a ĝis la 5-a de oktobro okazis en klubo de Přerov kongreso de Ĉeĥa Esperanto-asocio, kiun el nia klubo partoprenis Liška, Kincl, Smělý kaj Zádrapa. Dum sabata posttagmeza programo ni vizitis parkon kaj belan ekspozicion de birdoj, vegetaĵoj kaj bestoj. Vespere estis danca vespero kun tombolo. Dimanĉe estis diskuto kaj fino de la kongreso. La 9-an de oktobro 2008 alveturis en nian urbon Manfred Kirsch el Germanio, kiu partoprenis nian kluban kunvenon. Sinjoro Kirsch restis en Prostějov ĝis la 11-a de oktobro, kiam li forveturis al Hungario. La 10-an de decembro en Přerov okazis kristnaska renkontiĝo de esperantistoj, kiun el nia klubo partoprenis la prezidanto kaj geedzoj Smělí. Dum la renkontiĝo ni kantis kristnaskajn kantojn en Esperanto kaj ankaŭ kelkajn popolajn kantojn kun akompano de harmoniko kaj violono. La 17-an de decembro en Olomouc okazis kristnaska renkontiĝo de esperantistoj, kiun el nia klubo partoprenis la prezidanto kaj geedzoj Smělí. En Česká Třebová la 29-an de decembro 2008 okazis silvestra renkontiĝo kun bela kultura programo, kiun el nia klubo vizitis la prezidanto kaj invitis la ĉeestantojn al la festo de 100 jaroj de nia Esperanto-klubo la 7-an de februaro 2009 en Prostějov.

2009

Esperanto Klubo Prostějov havas en la jaro 2009 entute 15 membrojn, el kiuj 11 estas membroj de ĈEA. Kunvenoj estas ĉiuĵaŭde je la 17-a horo en klubejo en strato Křížkovského 12 en Prostějov. La 29-an de januaro 2009 en kinejo Metro la membroj Liška, Smělý kaj Kincl instalis Esperantan ekspozicion pri centjariĝo de nia klubo, kiu daŭris ĝis la fino de februaro. La 5-an de februaro 2009 okazis jarkunveno de EK Prostějov kun ĉeesto de 6 niaj membroj kaj du gastoj. Dum jarkunveno estis elektita nova estraro de klubo. En jaro 2009 laboris estraro en konsisto:  prezidanto - Liška Jaroslav, kasisto - Kincl Jiří, bibliotekestro - Smělý Milan, revizoro de kontoj – Jeričová Ludmila, estrarano – Smělá Věra. En nia biblioteko estas nun 823 titoloj. Por interŝanĝo estas je dispono pluaj 220 titoloj en 619 libroj. La 7-an de februaro 2009 okazis en Prostějov renkontiĝo okaze de la 100-jara datreveno de fondo de Klubo esperantista en Prostějov. La renkontiĝon vizitis 60 partoprenantoj el 29 lokoj kaj ankaŭ el Slovakio. Antaŭtagmeze estis festa inaŭguro de memorplato sur baza lernejo en strato Palackého, kie la klubo estis fondita en la jaro 1909. La memorplaton malkovris prezidantino de ĈEA Jana Melichárková. Poste ĉiuj vizitis Esperantan monumenton ĉe parko de Kolář. Post trarigardo de la urba centro oni trarigardis la urbodomon, kies bela internaĵo tre plaĉis al ĉiuj. Post vizito de Esperanta klubejo kaj post trarigardo de Esperanta ekspozicio en kinejo Metro ĉiuj transiris en Domon de servoj en strato Olomoucká, kie estis danca vespero kun tombolo. La 28-an de februaro 2009 vizitis prezidanto renkontiĝon de esperantistoj en Svitavy kaj alportis materialojn por loka esperanta ekspozicio al prezentado de nia klubo. Je programo estis vizito de muzeo, esperanta ekspozicio, urbodomo kaj klubejo, kie estis prelego de Kvido Janík pri Libanono kaj aliaj ladnoj de Asio kaj tombolo. La 18-an de marto 2009 okazis en Přerov jarkunveno, kiun el nia klubo partoprenis prezidanto, geedzoj Smělí kaj Jeričová. La 28-an de marto en esperanta muzeo de Svitavy okazis solena malfermo de esperanta ekspozicio al 40 jaroj de Ĉeĥa esperanta asocio. Je ekspozicio estis enkaŭ ekspozicio de nia esperanta klubo. Ekspozicion partoprenis prezidanto de nia klubo. La 22-an de aprilo 2009 je la 16-a horo en klubejo de Esperanto klubo Olomouc okazis jarkunveno de esperantistoj el Olomouc, kiun partoprenis el nia klubo prezidanto, geedzoj Smělí kaj s-ro Novák Pavel. La 16-an de majo 2009 okazis esperanta renkontiĝo en Šumperk, kiun vizitis prezidanto. Je programo estis trarigardo de parko, centro kaj monaĥeja preĝejo. Tagmanĝo estis en restoracio GRAND, kie estis ankaŭ kultura programo kun besedo kaj projekcio pri Sudafrika respubliko kaj kun tombolo. La 13-an de junio en Chropyně okazis esperanta renkontiĝo, kiun partoprenis prezidanto. Post trarigardo de kastelo ĉiuj vizitis apudan fiŝlagon. Renkontiĝo estis finita post tagmanĝo en loka sukerejo. Prezidanto de 25-a de julio ĝis 1-a de aŭgusto vizitis en pola urbo Bialistoko universalan kongreson de Esperanto. 7-an de aŭgusto prezidanto kaj geedzoj Smělí vizitis Olomouc, kie kun membroj de EK Olomouc festis 90-jariĝo de s-ano Vladimír Mohapl, kiu estis longjara prezidanto de Esperanto klubo Olomouc. De 9-a ĝis 11-a de oktobro okazis en Svitavy konferenco de Ĉeĥa Esperanto-asocio, kiun partoprenis niaj klubanoj Liška kaj Smělý. Marcipanan kristnaskon en Svitavy vizitis la 6-an de decembro prezidanto. Por infanoj estis tie prezento de marcipanaj produktoj. 16-an de decembro en Přerov okazis kristnaska renkontiĝo, kiun vizitis tri niaj membroj. 17-an de decembro en nia klubejo 4 niaj klubanoj kun gasto el Olomouc adiaŭis kun jaro 2009. 30-an de decemro prezidanto estis en Olomouc, kie kun klubanoj el Olomouc adiaŭis kun malnova jaro.

2010

Esperanto Klubo Prostějov havas en la jaro 2010 entute 16 membrojn, el kiuj 10 estas membroj de ĈEA. Kunvenoj estas ĉiuĵaŭde je la 17-a horo en klubejo en strato Křížkovského 12 en Prostějov. La 4-an de februaro 2010 okazis jarkunveno de EK Prostějov kun ĉeesto de 7 niaj membroj kaj du gastoj. Dum jarkunveno estis elektita nova estraro de klubo. En jaro 2010 laboris estraro en konsisto:  prezidanto - Liška Jaroslav, kasisto - Kincl Jiří, bibliotekestro - Smělý Milan, revizoro de kontoj – Jeričová Ludmila, estrarano – Smělá Věra. En nia biblioteko estas nun 832 titoloj. La 17-an de marto 2010 okazis en Přerov jarkunveno, kiun el nia klubo partoprenis prezidanto, geedzoj Smělí kaj Danišová. La 17-an de aprilo prezidantokun s-ano Smělý partoprenis renkontiĝon Adonido en Ratíškovice. Jarkunvenon de Esperanto klubo Olomouc je kabano ĉe Sankta monteto la 4-an de junio partoprenis prezidanto kaj geedzoj Smělí. La 12-an de julio kaj la 30-an de aŭgusto prezidanto partoprenis renkontiĝon de esperantistoj Olomouc-Přerov-Prostějov en banloko Skalka, kie kelkaj ludis je muzikiloj kaj kantis popolajn kantojn. La 15-an de decembro okazis en Přerov kristnaska renkontiĝo, kiun vizitis prezidanto kaj geedzoj Smělí. De 23-a de decembro niaj klubanoj kunvenadas en nova klubejo je Husa placo 91 en Prostějov. 30-an de decembro en nia nova klubejo je Husa placo 91 okazis silvestra festo, kiun partoprenis 5 niaj klubanoj, tri gastoj el Prostějov kaj unu gasto el Přerov.

2011

Esperanto Klubo Prostějov havas en la jaro 2011 entute 15 membrojn, el kiuj 9 estas membroj de ĈEA. Kunvenoj estas ĉiuĵaŭde je la 17-a horo en klubejo je Husa placo 91 en Prostějov. La 3-an de februaro 2011 okazis jarkunveno de EK Prostějov kun ĉeesto de 5 niaj membroj kaj du gastoj. Dum jarkunveno estis elektita nova estraro de klubo. En jaro 2011 laboris estraro en konsisto:  prezidanto - Liška Jaroslav, kasisto - Kincl Jiří, bibliotekestro - Smělý Milan, revizoro de kontoj – Jeričová Ludmila, estrarano – Smělá Věra. En nia biblioteko estas nun 834 titoloj. En Olomouc estis dum februaro Esperanta ekspozicio al 100 jaroj de Esperanto klubo Olomouc. Ekspozicion vizitis ankaŭ tri niaj klubanoj. La 16-an de marto okazis en Přerov jarkunveno de Esperanto klubo Přerov, kiun el nia klubo vizitis prezidanto, geedzoj Smělí kaj Danišová. La 21-an de majo en Brno okazis renkontiĝo al 110-a datreveno de fondo de Esperanto klubo en Brno. Partoprenis 50 esperantistoj inter kiuj estis ankaŭ prezidanto de nia klubo. La 31-an de majo en Přerov okazis entombigo de estonta prezidanto de Esperanto Klubo Přerov s-ano Ludvík Chytil. El nia klubo partoprenis entombigon prezidanto kaj s-ano Smělý. La 11-an de junio on Olomouc okazis festoj de 100-jaroĝo de Esperanto Klubo Olomouc, kiujn partoprenis prezidanto kun geedzoj Smělí. Komenco estis ĉe Esperanto ŝtono en parko. Posttagmeze okazis koncerto je la korto de urbodomo kaj fino espis per koncerto sur la placo. La 18-an de jinio okazis tria renkontiĝo en Skalka. Post reniĝo en Čelčice ĉiuj vizitis tombon de s-ano Novák kaj poste foriris en banloko Skalka, kie okazis koncerto kun popolaj kantoj. El nia klubo partoprenis prezidanto kaj geedzoj Smělí. De 23-a ĝis 30-a de julio okazis en dana Kopenhago monda kongreso de Esperanto, kiun el nia klubo vizitis prezidanto s-ano Liška. De 7-a ĝis 9-a de oktobro okazis en urbo Šumperk kongreso de Ĉeĥa Esperanto asocio, kiun vizitis el nia klubo prezidanto, s-ano Smělý kaj gasto el Germanio s-ano Manfred Kirsch. La 25-an de novemrbo okazis en Olomouc jarkunveno de loka Esperanto klubo, kiun partoprenis geedzoj Smělí. 27-an de decembro kuniĝis membroj de skolta trupo Siberaj lupoj, kiuj estos de jaro 2012 anoj de Esperanto klubo Prostějov kaj komune adiaŭis kun malnova jaro. 29-an de decembro kuniĝis anoj de Esperanto Klubo Prostějov kaj festis fino de la jaro en nombro tri anoj.

2012

Esperanto Klubo Prostějov havas en la jaro 2012 entute 31 membrojn, el kiuj 5 estas membroj de ĈEA. Kunvenoj estas ĉiuĵaŭde je la 17-a horo en klubejo je Husa placo 91 en Prostějov. De 18-a de januaro komencis aperi en aldonaĵo de merkreda gazeto Prostějovský deník kurso de Esperanto, kiu estos publikita ĉiu dua semajno. La 2-an de februaro 2012 okazis jarkunveno de EK Prostějov kun ĉeesto de 10 niaj membroj kaj unu gasto. Dum jarkunveno estis nia klubano Bohumil Toman nomita kiel honora membro de nia Esperanto klubo por lia longjara aktiveco en nia klubo. Estis elektita nova estraro de klubo. En jaro 2012 laboris estraro en konsisto:  prezidanto - Liška Jaroslav, kasisto - Kincl Jiří, bibliotekestro - Smělý Milan, revizoro de kontoj – Kaštilová Bedřiška, estrarano – Smělá Věra. En nia biblioteko estas nun 837 titoloj. La 21-an de marto okazis en Přerov jarkunveno, kiun el nia klubo vizitis prezidanto. La 13-an de aprilo mortis nia longjara estraranino Věra Smělá. La 14-an de aprilo okazis en Svitavy renkontiĝo, kiun partoprenis prezidanto. De majo okazas kunvenoj en nova klubejo en dua parto de lernejo. La 12-an de majo prezidanto partoprenis Esperantan renkontiĝon en Postřelmov. La 16-an de junio okazis en Lipník Esperanta renkontiĝo, kiun partoprenis prezidanto. La 11-an de aŭgusto en Olomouc okazis entombigo de estonta prezidanto de Esperanto klubo Olomouc s-ano Vladimír Mohapl. El nia klubo partoprenis entombigon prezidanto kaj s-ano Smělý. De 27-a ĝis 30-a septembro okazis en Břeclav konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, Slovaka Esperanto asocio kaj Aŭstria Esperanto asocio, kiun partoprenis el nia klubo prezidanto. Dum konferenco estis decidita, ke en jaro 2014 okazos kongreso de Ĉeĥa Esperanto asocio en Prostějov. La 12-an de decembro okazis en Přerov kristnaska renkontiĝo, kiun vizitis prezidanto kaj Milan Smělý. La 15-an de decembro en Olomouc okazis kristnaska renkontiĝo de esperantistoj, kiun el nia klubo partoprenis la prezidanto kaj Milan Smělý. La 16-an de decembro mortis nia klubanino Jaroslava Šťastná. La 27-an de decembro en nia klubejo okazis silvestra festo, kiun partoprenis prezidanto, Kincl, Smělý, Kaštil, Kaštilová, Burešová, Osladilová, 3 gastoj el Přerov kaj 3 gastoj el Olomouc.

2013

Esperanto Klubo Prostějov havas en la jaro 2013 entute 27 membrojn, el kiuj 4 estas membroj de ĈEA. Kunvenoj estas ĉiuĵaŭde je la 17-a horo en klubejo je Husa placo 91 en Prostějov. En aldonaĵo de merkreda gazeto Prostějovský deník estas kurso de Esperanto, kiu estas publikita ĉiu dua semajno. La 7-an de februaro 2013 okazis jarkunveno de EK Prostějov kun ĉeesto de 9 niaj membroj, du gastoj el Přerov kaj unu gasto el Olomouc. Estis elektita nova estraro de klubo. En jaro 2013 laboris estraro en konsisto:  prezidanto - Liška Jaroslav, kasisto - Kincl Jiří, bibliotekestro - Smělý Milan, revizoro de kontoj – Kaštilová Bedřiška, estrarano – Danišová Božena. En nia biblioteko estas nun 851 titoloj. La 11-an de marto 8 niaj membroj vizitis nian membron en hejmo de pensiuloj en Soběsuky. La 20-an de marto okazis en Přerov  en restoracio Pegas jarkunveno de Esperanto klubo Přerov. Oni partoprenis 21 personoj inter kiuj estis ankaŭ 4 iaj klubanoj. La 5-an de aprilo kvar niaj klubanoj partoprenis jarkunvenon en Olomouc. La 18-an de majo en Velké Losiny okazis tradicia Esperanta renkontiĝo kun ĉeesto de Milan Smělý kaj Jaroslav Liška. De julio okazas klubaj kunvenon ĉiuĵaŭde de 16-a horo en klubejo. 7-an de septembro en restoracio Pivovar okazis Esperanta renkontiĝo al 90 jaroj de Esperanta klubo Přerov. El nia klubo renkontiĝon partoprenis prezidanto kaj s-ano Smělý. De 25-a ĝis 28-a oktobro okazis en Nymburk konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiun partoprenis el nia klubo prezidanto. Dum konferenco estis decidita, ke de 24-a ĝis 26-a de oktobro 2014 okazos en Prostějov kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. La 11-an de decembro okazis en Přerov antaŭkristnaska renkontiĝo, kiun partoprenis el nia klubo prezidanto, Kaštilová kaj Osladilová. La 30-an de decembro v nia klubejo okazis festo al fino de la jaro. Inter 15 partoprenantoj estis ankaŭ gastoj el Olomouc kaj Lipník. 30. prosince se v klubovně uskutečnila oslava konce roku. Mezi 15 účastníky byli i hosté z Olomouce a Lipníku.

2014

Esperanto klubo Prostějov havas en la jaro 2014 entute 26 membrojn, el kiuj 4 estas membroj de ĈEA. Kunvenoj estas ĉiuĵaŭde je la 16-a horo en klubejo je Husa placo 91 en Prostějov. La 5-an de februaro okazis en Přerov  en restoracio Zubr jarkunveno de Esperanto klubo Přerov. Oni partoprenis 22 personoj inter kiuj estis ankaŭ 3 niaj geklubanoj. La 6-an de februaro 2014 okazis jarkunveno de EK Prostějov kun ĉeesto de 7 niaj membroj kaj unu gasto. Estis elektita nova estraro de klubo. En jaro 2014 laboris estraro en konsisto:  prezidanto - Liška Jaroslav, kasisto - Kincl Jiří, bibliotekestro - Smělý Milan, revizoro de kontoj – Kaštilová Bedřiška, estrarano – Danišová Božena. En nia biblioteko estas nun 861 titoloj. La 16-an de majo en Olomouc okazis jarkunveno, kiun el nia klubo vizitis s-ano Smělý. La 23-an de junio 7 niaj membroj vizitis nian membron en hejmo de pensiuloj en Soběsuky. La 21-a de oktobro tri niaj klubanoj aranĝis en kinejo Metro Esperantan ekspozicion. De 24-a ĝis 26-a de oktobro en Prostějov okazis kongreso de Ĉeĥa Esperanto Asocio, kiun organizis nia Esperanto klubo. Kongreson vizitis 83 aliĝintaj Esperantistoj el kvin landoj (Ĉeĥio, Slovakio, Germanio, Pollando kaj Svedio). Dum la kongreso vendrede vespere kaj sabate ĝis tagmezo estis labora agado. Sabate posttagmeze partoprenantoj trarigardis urbocentron kun memoraĵoj kaj ankaŭ Esperantan ekspozicion en kinejo Metro, kiu esti de 22-a de oktobro kaj daŭrigos ĝis 9-a de novembro. Dum sabata vespera programo en Domo de servoj je strato Olomoucká kantis grupo MAROD el Ostrava kaj kantisto Georgo Handzlik el Pollando. Post la kantoj estis riĉa tombolo post kiu komencis danca vespero. Sabatan programon vizitis pluajn 19 gastoj. Dimanče ĝis tagmezo daŭrigis labora agado. Ĉiuj partoprenantoj estis tre kontentaj kaj posttagmeze forveturis hejmen. En decembro ni preparis eksponaton pri nia Esperanto klubo por januaran ekspozicion en Olomouc. La 29-an de decembro v nia klubejo okazis festo al fino de la jaro. Inter 10 partoprenantoj estis ankaŭ du gastoj el Olomouc.

 2015

Esperanto klubo Prostějov havas en la jaro 2015 entute 24 membrojn, el kiuj 4 estas membroj de ĈEA. Kunvenoj estas ĉiuĵaŭde je la 16-a horo en klubejo je Husa placo 91 en Prostějov. La 5-an de februaro 2015 okazis jarkunveno de EK Prostějov kun ĉeesto de 7 niaj membroj kaj du gastoj el Olomouc. Estis elektita nova estraro de klubo. En jaro 2015 laboris estraro en konsisto: prezidanto - Liška Jaroslav, kasisto - Kincl Jiří, bibliotekestro - Smělý Milan, revizoro de kontoj - Kaštilová Bedřiška, estrarano - Danišová Božena. En nia biblioteko estas nun 866 titoloj. La 20-an de februaro prezidanto vizitis Esperantan ekspozicion en Olomouc. La 1-an de marto mortis en 96 jaroj nia la plej aĝa klubano Miroslav Hejduk. La 18-an de marto okazis en Přerov  en restoracio Zubr jarkunveno de Esperanto klubo Přerov. Oni partoprenis 24 personoj inter kiuj estis ankaŭ 2 niaj klubanoj. De majo prezidanto gvidas por lernantojn de fundamenta lernejo Kollárova societon de Skolta Esperanto ligo, kie lernantoj lernas Esperanton kaj skoltajn konojn. La 22-an de majo en Olomouc okazis jarkunveno, kiun el nia klubo vizitis prezidanto kaj s-ano Smělý. Ekde la 21-a ĝis la 24-a de julio vizitis nian urbon 4 esperantistoj el Kanado, al kiu la prezidanto montris la urbon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon, kiel abismon  Macocha kaj grotojn en Moravia karsto. La 23-an de julio ili ankaŭ vizitis nian klubejon. Prezidanto la 26-an de septembro vizitis Esperantan ekspozicion en Svitavy dum kiu okazis kongreso de ĈEA. La 5-an de novembro okazis ekstra jarkunveno de EK Prostějov kun ĉeesto de 9 niaj membroj. Dum jarkunveno estis aprobita nova titolo de nia klubo „Esperanto Klubo Prostějov, z.s.“ kaj novaj statutoj. Estis elektita nova estraro de klubo en konsisto:  prezidanto - Liška Jaroslav, kasisto - Kincl Jiří, bibliotekestro - Smělý Milan, revizoro de kontoj – Kaštilová Bedřiška, estrarano – Danišová Božena. Ekde la 6-a ĝis la 8-a de novembro okazis en Ústí nad Orlicí anstataŭa kongreso de ĈEA, kiun partoprenis prezidanto. De 25-a de novembro havas nia klubo nova nomo Esperanto Klubo Prostějov, z.s. La 16-an de decembro okazis en Přerov antaŭkristnaska renkontiĝo, kiun partoprenis el nia klubo prezidanto, Kincl, Smělý kaj Osladilová. La 20-an de decembro en Olomouc okazis kristnaska renkontiĝo de esperantistoj, kiun el nia klubo partoprenis la prezidanto kaj Jitka Hanáková. La 28-an de decembro en nia klubejo okazis silvestra festo, kiun partoprenis prezidanto, Kincl, Smělý, Kaštil, Kaštilová, Hanáková, Osladilová, 3 gastoj el Přerov kaj 3 gastoj el Olomouc.

2016

Esperanto klubo Prostějov havas en la jaro 2016 entute 23 membrojn, el kiuj 5 estas membroj de ĈEA. Kunvenoj estas ĉiuĵaŭde je la 16-a horo en klubejo je Husa placo 91 en Prostějov. La 4-an de februaro 2016 okazis jarkunveno de EK Prostějov kun ĉeesto de 5 niaj membroj. Estis elektita nova estraro de klubo. En jaro 2016 laboris estraro en konsisto:  prezidanto - Liška Jaroslav, kasisto - Kincl Jiří, bibliotekestro - Smělý Milan, revizoro de kontoj – Kaštilová Bedřiška, estrarano – Danišová Božena. En nia biblioteko estas nun 868 titoloj. La 16-an de marto okazis en Přerov en restoracio Zubr jarkunveno de Esperanto klubo Přerov. Oni partoprenis 14 personoj inter kiuj estis ankaŭ prezidanto de nia klubo. 14-an de majo okazis en Velké Losiny renkontiĝo, kiun vizitis prezidanto. La 22-an de majo en Olomouc okazis jarkunveno, kiun el nia klubo vizitis prezidanto kaj s-ano Smělý. De 23-a ĝis 30-a de julio okazis en Nitra monda kongreso de Esperanto, kiun el nia klubo vizitis prezidanto s-ano Liška. De septembro komencis labori rondeto de Skolta Esperanto ligo, kiu gvidas prezidanto. Kunvenoj estas ĉiuĵaŭde en klubejo. Ekde la 13-a ĝis la 16-a de oktobro okazis en Pelhřimov kongreso de ĈEA, kiun partoprenis prezidanto. La 25-an de novembro mortis en 89 jaroj nia longjara honora membro Bohumil Toman. Prezidanto vizitis la 10-an de decembro antaŭkristnaskan renkontiĝon en Olomouc. La 14-an de decembro okazis en Přerov antaŭkristnaska renkontiĝo, kiun partoprenis el nia klubo prezidanto, Smělý kaj Danišová. La 29-an de decembro okazis en nia klubejo silvestra renkontiĝo, kiun vizitis ses niaj membroj kaj sep gastoj el Olomouc, Přerov kaj Ostrava.

2017

Esperanto klubo Prostějov havas en la jaro 2017 entute 26 membrojn, el kiuj 4 estas membroj de ĈEA. Kunvenoj estas ĉiuĵaŭde je la 16-a horo en klubejo je Husa placo 91 en Prostějov. La 21-an de januaro mortis en 93 jaroj nia klubanino Věra Nečasová. La 2-an de februaro 2017 okazis jarkunveno de EK Prostějov kun ĉeesto de 10 niaj membroj. Estis elektita nova estraro de klubo. En jaro 2017 laboris estraro en konsisto:  prezidanto - Liška Jaroslav, kasisto - Kincl Jiří, bibliotekestro - Smělý Milan, revizoro de kontoj – Hanáková Jitka, estrarano – Danišová Božena. En nia biblioteko estas nun 868 titoloj. 26-an de februaro mortis en 96 jaroj nia klubano Josef Šťastný. La 8-an de marto okazis karavano de rondeto SEL kiun partoprenis tri anoj. Prezidanto vizitis la 15-an de marto jarkunvenon en Přerov. La 1-an de aprilo vizitis prezidanto Esperantan renkontiĝon en Česká Třebová. La 8-an de aprilo vizitis prezidanto renkontiĝon en Lipník. La 15-an de marto okazis karavano je monteto Záhoří kiun vizitis ok partoprenantoj. La 15-an de junio okazis en klubejo prelego de Jan Duda el Olomouc pri Japanujo, partoprenis 10 personoj. De septembro komencis denove labori rondeto de Skolta Esperanto ligo. De 13-a ĝis 15-a de oktobro okazis en Kroměříž konferenco de ĈEA kiun vizitis 4 niaj klubanoj. Tri niaj membroj vizitis la 9-an de decembro antaŭkristnaskan renkontiĝon en Olomouc. La 13-an de decembro okazis en Přerov antaŭkristnaska renkontiĝo, kiun partoprenis prezidanto. La 28-an de decembro okazis en nia klubejo silvestra renkontiĝo, kiun vizitis 12 personoj, inter kiuj estis gastoj ankaŭ el Olomouc kaj Přerov.

2018

Esperanto klubo Prostějov havas en la jaro 2018 entute 22 membrojn, el kiuj 4 estas membroj de ĈEA. Kunvenoj estas ĉiuĵaŭde je la 16-a horo en klubejo je Husa placo 91 en Prostějov. La 25-an de januaro mortis en 72 jaroj nia klubano Milan Smělý. La 1-an de februaro 2018 okazis jarkunveno de EK Prostějov kun ĉeesto de 7 niaj membroj. Estis elektita nova estraro de klubo. En jaro 2018 laboras estraro en konsisto:  prezidanto - Liška Jaroslav, kasisto - Kincl Jiří, bibliotekestro - Krejsková Dana, revizoro de kontoj – Hanáková Jitka, estrarano – Danišová Božena. En nia biblioteko estas nun 870 titoloj. Tri niaj klubanoj vizitis la 21-an de marto jarkunvenon en Přerov. 12-an de majo okazis en Rejchartice renkontiĝo, kiun vizitis prezidanto kaj s-ano Novák. La 12-an de decembro okazis en Přerov antaŭkristnaska renkontiĝo, kiun partoprenis prezidanto. La 15-an de decembro okazis antaŭkristnaska renkontiĝo en Olomouc kaj el nia klubo partoprenis prezidanto. La 27-an de decembro okazis en nia klubejo silvestra renkontiĝo, kiun vizitis 7 personoj.

2019

Esperanto Klubo Prostějov havas en la jaro 2019 entute 19 membrojn, el kiuj 4 estas membroj de ĈEA. Kunvenoj estas ĉiuĵaŭde je la 16-a horo en klubejo je Husa placo 91 en Prostějov. La 7-an de februaro 2019 okazis festo de la 110-jariĝo de Esperanto Klubo Prostějov kaj jarkunveno de EK Prostějov kun ĉeesto de 4 niaj membroj kaj 11 gastoj. Dum jarkunveno estis reparita unu vorto en statutoj kun konsento de la membroj. Estis elektita nova estraro de klubo. En jaro 2019 laboras estraro en konsisto:  prezidanto - Liška Jaroslav, kasisto - Kincl Jiří, bibliotekestro – Melichar Josef kaj revizoro de kontoj – Hanáková Jitka. En nia biblioteko estas nun 868 titoloj. La 20-an de februaro mortis en 71 jaroj nia klubanino Božena Danišová. La 3-an de majo okazis en Olomouc jarkunveno de loka Esperanta klubo, kiun vizitis prezidanto. La 11-an de majo okazis en Žárová tradicia Esperanta renkontiĝo, kiun vizitis prezidanto. Ekde la 17-a ĝis la 20-a de oktobro okazis en Brno kongreso de ĈEA, kiun partoprenis prezidanto. La 4-an de decembro okazis en Přerov antaŭkristnaska renkontiĝo, kiun partoprenis du niaj membroj. La 7-an de decembro okazis antaŭkristnaska renkontiĝo en Olomouc kaj el nia klubo partoprenis du klubanoj. La 27-an de decembro okazis en nia klubejo silvestra renkontiĝo, kiun vizitis 16 personoj inter kiuj estis ankaŭ klubanoj el Olomouc kaj Šumperk.

2020

Esperanto klubo Prostějov havas en la jaro 2020 entute 14 membrojn, el kiuj 3 estas membroj de ĈEA. Kunvenoj estas ĉiuĵaŭde je la 17-a horo en klubejo je Husa placo 91 en Prostějov. La 6-an de februaro 2020 okazis jarkunveno de EK Prostějov kun ĉeesto de 3 niaj membroj. Dum jarkunveno estis elektita nova estraro de klubo. En jaro 2020 laboras estraro en konsisto: prezidanto - Liška Jaroslav, kasisto - Kincl Jiří kaj revizoro de kontoj – Hanáková Jitka. Fine de majo prezidanto kun helpo de fratoj Milan kaj Martin Kocourek translokiĝis klubejon el teretaĝo al dua etaĝo. La 5-an de aŭgusto mortis en 92 jaroj nia klubanino Jarmila Osladilová. Ekde la 14-a ĝis la 16-a de aŭgusto partoprenis prezidanto renkontiĝon de eksaj partoprenantoj de Esperantaj tendaroj en Lančov. La 29-an de decembro okazis en nia klubejo silvestra renkontiĝo, kiun vizitis tri niaj geklubanoj.

2021

 

Esperanto klubo Prostějov havas en la jaro 2021 entute 14 membrojn, el kiuj 3 estas membroj de ĈEA. Kunvenoj estas ĉiuĵaŭde je la 17-a horo en klubejo je Husa placo 91 en Prostějov. La 4-an de februaro 2021 okazis jarkunveno de EK Prostějov kun ĉeesto de 3 niaj membroj. Dum jarkunveno estis elektita nova estraro de klubo. En jaro 2021 laboras estraro en konsisto: prezidanto - Liška Jaroslav, bibliotekestro – Budínová Jiřina, kasisto - Kincl Jiří kaj revizoro de kontoj – Hanáková Jitka. La 18-an de septembro en Brno okazis renkontiĝo al 120-a datreveno de fondo de Esperanto klubo en Brno. Partoprenis 30 esperantistoj inter kiuj estis ankaŭ nia klubanino. La 5-an de decembro nia blinda membro ĉeestis la antaŭkristnaskan kunvenon de la sekcio Blindaj Esperantistoj per interreto, kie oni rememoris la 100-an datrevenon de la starigo de la sekcio Blindaj Esperantistoj. La 30-an de decembro okazis en nia klubejo silvestra renkontiĝo, kiun vizitis kvin niaj geklubanoj.

2022

Esperanto klubo Prostějov havas en la jaro 2022 entute 13 membrojn, el kiuj 4 estas membroj de ĈEA. Kunvenoj estas ĉiuĵaŭde je la 16-a horo en klubejo je Husa placo 91 en Prostějov. La 3-an de februaro 2022 okazis jarkunveno de EK Prostějov kun ĉeesto de 3 niaj membroj. Dum jarkunveno estis elektita nova estraro de klubo. En jaro 2022 laboras estraro en konsisto: prezidanto - Liška Jaroslav, bibliotekestro – Budínová Jiřina, kasisto - Kincl Jiří kaj revizoro de kontoj – Hanáková Jitka. La 21-an de majo okazis en Šumperk tradicia Esperanta renkontiĝo, kiun vizitis prezidanto kaj Budínová. De 1-a de decembro niaj klubanoj kunvenadas en nova klubejo je placo de T.G. Masaryk 11 en Prostějov. La 29-an de decembro okazis en nia nova klubejo silvestra renkontiĝo, kiun vizitis ok niaj geklubanoj kaj kvin gastoj el Šumperk, Olomouc kaj Česká Třebová.

2023

Esperanto klubo Prostějov havas en la jaro 2023 entute 17 membrojn, el kiuj 4 estas membroj de ĈEA. Kunvenoj estas ĉiuĵaŭde je la 16-a horo en klubejo je placo de T.G. Masaryk 11 en Prostějov. La 2-an de februaro 2023 okazis jarkunveno de EK Prostějov kun ĉeesto de 5 niaj membroj jak unu gasto el Olomouc. Dum jarkunveno estis elektita nova estraro de klubo. En jaro 2023 laboras estraro en konsisto: prezidanto - Liška Jaroslav, bibliotekestro – Budínová Jiřina, kasisto - Kincl Jiří kaj revizoro de kontoj – Hanáková Jitka. Ekde februaro komenciĝis en la klubejo kurso por 6 komencantoj, gvidata de la prezidanto. De 25-a ĝis 26-a de februaro Jarek Uhlík partoprenis renkontiĝon de E-mentalo en Prago. La 11-an de majo s-ano Pavel Novák vizitis en Olomouc renkontiĝon kun subskribado de eldonita libro, kiun eldonis s-ano Duda. La 20-an de majo okazis en Šumperk tradicia Esperanta renkontiĝo, kiun vizitis ses niaj klubanoj. La 13-an de junio, ses membroj de nia klubo partoprenis en boŭla turniro. 4-an de aŭgusto vizitis nian urbon kvar gesamideanoj el Vroclav en akompano de samideano el Esperanto Klubo Přerov. Prezidanto montris al ili centron de urbo kun urbodomo kaj nian klubejon. 5-an de aŭgusto nia nevidanta membro vizitis Esperantan renkontiĝon en Hranice. La 28-an de decembro okazis en nia  klubejo silvestra renkontiĝo, kiun vizitis ok niaj geklubanoj kaj tri gastoj el Šumperk.

2024

Esperanto klubo Prostějov havas en la jaro 2024 entute 15 membrojn, el kiuj 4 estas membroj de ĈEA. Kunvenoj estas ĉiuĵaŭde je la 16-a horo en klubejo je placo de T.G. Masaryk 11 en Prostějov. La 1-an de januaro tri niaj klubanoj partoprenis supreniron je Kosíř. La 1-an de februaro 2024 okazis jarkunveno de EK Prostějov kun ĉeesto de 4 niaj membroj. Dum jarkunveno estis elektita nova estraro de klubo. En jaro 2023 laboras estraro en konsisto: prezidanto - Liška Jaroslav, bibliotekestro – Budínová Jiřina, kasisto - Kincl Jiří kaj revizoro de kontoj – Pokorný Martin.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

                        

 

 

 

 

 

 

 

   

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

.