Historio de jaro 1989

  

1989

En la jaro 1989 havis Esperanta klubo en Prostějov 38 membrojn. Ekde la 8-a ĝis la 12-a de januaro 1989 okazis junulara renkontiĝo en Kouty nad Desnou, kiun partoprenis Jarek Liška. La 2-an de februaro 1989 okazis en klubejo sur Hlaváček placo 1 jarkunveno de Esperanta klubo en Prostějov kun 22 klubanoj. František Arnošt tralegis informon pri agado en la jaro 1988 kaj Jarek Liška aldonis informon pri agado de junularo. Estis elektita nova estraro en konsisto: prezidanto - Jaroslav Liška, sekretario - Bohumil Toman, kasistino - Věra Smělá, revizoro - Josef Novák, kunlaboro kun pacaj organizoj - Jiří Kincl, propagando - Jiří Toman, kunlaboro kun OV SSM kaj laboro kun junularo - Jaromír Uhlík. En la kaso estis 38,90 Kčs. La 4-an de februaro 1989 Jarek Liška partoprenis Esperantan maskobalon en České Budějovice. La 14-an de marto 1989 prezidanto partoprenis jarkunvenon en Olomouc. La 15-an de marto 1989 la prezidanto partoprenis jarkunvenon en Přerov. La 18-an de marto 1989 okazis jarkunveno en České Budějovice, kiun vizitis la prezidanto Liška el nia klubo. Ekde la 25-a ĝis la 27-a de marto 1989 J. Liška kaj J. Uhlík partoprenis paskan renkontiĝon en Nová Hradečná. La prezidanto Jaroslav Liška kunvenigis la 6-an de aprilo 1989 en klubejo sur Hlaváček placo 1 renkontiĝon de eksaj kursanoj el la jaro 1936, kiun vizitis 16 klubanoj kaj 15 gastoj. Post invito de eksaj kursanoj kaj gastoj el Olomouc kaj Přerov la prezidanto Liška kaj Bohumil Toman informis pri historio de Esperanto-movado en Prostějov ekde la jaro 1907 ĝis nun. En diskuto parolis niaj gastoj pri siaj rememoroj pri la kurso kaj vidis tre pozitive, ke Esperanto en Prostějov havas daŭre siajn favorantojn. Ludvík Chytil el Přerov rekomendis proksiman kunlaboron de niaj tri kluboj Olomouc, Přerov kaj Prostějov. La gastoj trarigardis ekspozicion de lernolibroj, propagandaĵoj kaj literaturo. Renkontiĝon de esperantistoj kolektantoj, kiu estis la 7-an de septembro 1989 en Strážnice, partoprenis la prezidanto Jaroslav Liška. Ekde la 28-a ĝis la 30-a de aprilo 1989 okazis en Brno konferenco de junulara sekcio de ĈEA, kiun vizitis Jaroslav Liška kaj Jarek Uhlík el nia klubo. Ekde la 25-a ĝis la 28-a de majo 1989 partoprenis Jarek Liška internacian junularan renkontiĝon JUSETUR en Praha. La 10-an de junio 1989 okazis en limregiono de Bohemio kaj GDR renkontiĝo en Bad Schandau, kiun partoprenis Jarek Liška. Ekde la 23-a ĝis la 25-a de junio 1989 la prezidanto Jarek Liška partoprenis esperantistan pacan renkontiĝon en Pardubice. La 30-an de junio 1989 estis subskribita kontrakto pri agado de Esperanta klubo ĉe UKC en Prostějov, laŭ tiu ĉi kontrakto nia klubo ricevadis ĉiujare 2000,-Kčs por sia agado. La 6-an de julio 1989 okazis membra kunveno de Esperanta klubo kun 5 klubanoj. Oni faris laborplanon por la resto de la jaro 1989 kaj proponis, ke la kunvenoj okazu ĉiuĵaŭde en klubejo ankaŭ dum someraj ferioj. Ekde la 16-a ĝis la 23-a de julio 1989 okazis en Kerkrade en Nederlando internacia kongreso de TEJO, kiun partoprenis Jarek Liška. Vespere por danco kantis en Esperanto slovaka grupo Team, kiu havis ĉiam grandan sukceson. La 18-an de aŭgusto 1989 vizitis Jaroslav Liška en Varsovio tombon de L. L. Zamenhof. Post kelkaj tagoj li vizitis ankaŭ la urbon Bialistoko, kie naskiĝis la aŭtoro de Esperanto. Ekde la 25-a ĝis la 27-a de aŭgusto 1989 Jaroslav Liška kaj Bohumil Toman partoprenis feston de 20-jariĝo de ĈEA en Havířov. Dum ferioj J. Uhlík finis pro troa okupiteco funkcion de referanto por junularo, tial estis proponita kaj dum membra kunveno la 7-an de septembro 1989 aprobita por tiu ĉi funkcio Marie Trundová. Ekde la 4-a ĝis la 22-a de septembro 1989 okazis en kinejo Metro ekspozicio de Esperanta korespondado, kiun oni likvidigis la 25-an de septembro 1989. Ekde la 14-a ĝis la 17-a de septembro 1989 okazis en Strážnice Vina seminario, kiun partoprenis Jarek Liška. La 21-an de septembro 1989 oni aranĝis en klubejo en ĉeesto de niaj anoj prelegon de František Svoboda el Olomouc, kiu projekciis diapozitivojn pri sia vojaĝo tra okcidenta Eŭropo. Ĝis la fino de septembro partoprenis Jaroslav Liška kaj Bohumil Toman prelegojn pri Esperanto en mezaj lernejoj kaj institutoj. Ekde la 29-a de septembro ĝis la 1-a de oktobro 1989 okazis en Vyškov internacia Esperanta renkontiĝo, kiun partoprenis Jaroslav Liška. La 5-an de oktobro 1989 komencis kursoj por komencantoj kun 10 interesitoj, kiujn instruis Bohumil Toman ĉiumarde en klubejo. Jaroslav Liška komencis instruadon de Esperanto por 7 komencantoj, kiuj lernis ĉiulunde en Vestaĵa instituto en strato Újezd. La 12-an de oktobro 1989 okazis en klubejo en ĉeesto de niaj klubanoj prelego de Pavel Lukavský kun projekciado de diapozitivoj pri vojaĝo tra Mongolio. La 22-an de oktobro 1989 aranĝis nia klubo Esperantan marŝon "Tra Prostějova Záhoří", kiun partoprenis 4 niaj klubanoj kaj du klubanoj el Ostrava. Fine de jaro mortis nia dumviva membro Josef Pařízek. En decembro 1989 okazis seminario de funkciuloj ĈEA en Strážnice, kiun partoprenis Jaroslav Liška.

1990

En la jaro 1990 havis Esperanta klubo en Prostějov 42 membrojn, oni kunvenadis ĉiuĵaŭde sur la Hlaváček placo 1 je la 18-a horo. La 4-an de januaro 1990 en klubejo okazis membra kunveno kun 11 klubanoj. La prezidanto informis, ke li fariĝis dumviva membro de UEA kaj delegito de UEA por Prostějov. Plue li informis pri asociaj ekzamenoj la 21-an de aprilo 1990 en Olomouc. Bohumil Toman proponis, ke pri ĉiuj murgazetoj zorgu Božena Danišová kaj Helena Burková, kiuj konsentis. La 11-an de januaro 1990 oni aranĝis en klubejo sur Hlaváček placo 1 prelegon de František Svoboda el Olomouc kun projekciado de diapozitivoj pri Malantaŭkavkazaj landoj, ĉeestis 11 klubanoj. Ekde la 21-a ĝis la 26-a de januaro 1990 okazis vintra junulara renkontiĝo Skitagoj en Krkonoše, kiun partoprenis klubanoj Jaroslav Liška kaj Ivana Bušinová. La 1-an de februaro 1990 okazis en klubejo sur Hlaváček placo 1 jarkunveno kun 20 klubanoj. En la kaso estis 139.30 Kčs kaj sur la subkonto 156,-Kčs. Post tralego de ĉiuj informoj finiĝis la kunveno, poste la prezidanto prezentis folkan grupon SODO, kies kantoj al ĉiuj tre plaĉis. La prezidanto informis, ke eblas pruntepreni librojn ĉe Milan Smělý, kiu transprenis la bibliotekon. En la urbo estis 5 informaj tabuloj. La Klubo lasis presi leterpaperojn kun Esperanta emblemo kaj la prezidanto havigis 2000 kovertojn, sur kiujn oni ankaŭ presigis la emblemon, kiel prizorgis Milan Smělý. La 3-an de februaro 1990 vizitis la prezidanto Esperantan maskobalon en České Budějovice. La 8-an de februaro 1990 okazis en klubejo en ĉeesto de niaj klubanoj prelego de Ludvík Chytil el Přerov kun projekciado de diapozitivoj pri la 74-a kongreso de UEA en Brighton en jaro 1989. La 10-an de februaro 1990 okazis en Kokory junulara renkontiĝo, kiun vizitis Jaroslav Liška. La 16-an de februaro 1990 oni aĉetis en Brno tri ladajn ŝrankojn por la biblioteko. La 18-an de februaro 1990 prelegis la prezidanto pri internacia kongreso de TEJO en Kerkrade en jaro 1989 kaj pri siaj vojaĝoj "Petveture tra Eŭropo" en Esperanta klubo en Frýdek Místek. La 1-an de marto 1990 estis por nia Esperanta klubo aĉetita diaprojekciilo. En ĉeesto de niaj klubanoj okazis la 8-an de marto 1990 en klubejo prelego de Drahomír Kočvara el Ostrava kun projekciado de diapozitivoj pri kongreso de UEA en Lucerno en Svislando. La 25-an de marto 1990 okazis en nia klubejo prepara seminario por asociaj ekzamenoj, kiun partoprenis niaj klubanoj kaj klubanoj el Olomouc. Prelegis Miroslav Malovec el Brno. Jarek Liška kaj Jiří Kincl aranĝis la 28-an de marto 1990 prelegon pri Esperanto por instruistoj de gimnazio. Ekde la 30-a de marto ĝis la 1-a de aprilo 1990 aranĝis nia klubo Esperantan renkontiĝon en Hošťálková en montetoj de Vsetín, kiun vizitis kvar niaj klubanoj. La 3-an de aprilo 1990 vizitis niaj klubanoj Burková, Danišová kaj Liška jarkunvenon en Olomouc. La 12-an de aprilo 1990 okazis en nia klubejo en ĉeesto de niaj klubanoj prelego de František Svoboda kun projekciado de diapozitivoj pri Moskvo kaj Tbilisi. Ekde la 20-a ĝis la 22-a de aprilo 1990 okazis en Olomouc asociaj ekzamenoj, kiujn partoprenis 4 klubanoj: M. Smělý, V. Smělá kaj J. Kincl faris ekzamenon pri scio de Esperanto kaj Jarek Liška faris ekzamenon pri kapablo instrui Esperanton. Dum la membra kunveno la 3-an de majo 1990 kun ĉeesto de 10 klubanoj transprenis Jiří Kincl funkcion de sekretario, helpis al li Milan Smělý. Bohumil Toman petis, ke ekde la sekva jaro instruu iu alia, ĉar li jam malbone aŭdas kaj havas multe da laboro. La prezidanto transdonis al Bohumil Toman presitajn diplomojn por tiuj, kiuj baldaŭ finos la kurson. La 10-an de majo 1990 okazis en klubejo babilkunveno kun geedzoj Kořínek pri Esperanto-tendaro en Lančov kun trarigardo de pentraĵoj de Karel Kořínek. Ekde la 11-a ĝis la 13-a de majo 1990 okazis renkontiĝo de junaj esperantistoj en Nová Hradečná, kiun vizitis Jarek Liška. La 19-an de majo 1990 okazis Esperanta junulara renkontiĝo en urbo Jeseník kun plantado de Esperanta arbo, partoprenis el nia klubo Jiří Kincl kaj Jaroslav Liška. Ekde la 31-a de majo ĝis la 3-a de junio 1990 okazis en Praha internacia junulara renkontiĝo JUSETUR, kiun partoprenis Jarek Liška. La 14-an de junio 1990 okazis en klubejo kun 11 klubanoj prelego de sinjoro Staněk kun diapozitivoj pri religio kaj ĝia graveco. Ekde la 14-a de junio ĝis la 12-a de julio 1990 oni aranĝis en kinejo Metro ekspozicion de Esperanta korespondado. La 1-an de aŭgusto 1990 vizitis nian klubon esperantistino Sonja Koleva el Bulgario, kiu enskribiĝis en la libron de vizitantoj. La prezidanto montris al ŝi la urbon kaj ĉirkaŭaĵon. La 12-an de aŭgusto 1990 vizitis nian urbon esperantistoj el USA kaj Germanio. La 25-an de aŭgusto 1990 partoprenis niaj geklubanoj Liška kaj Trbolová Esperantan renkontiĝon "Brazila festo" en München, vizitis Esperantan klubon en Bonn kaj esperantiston en Svislando. La 13-an de septembro 1990 okazis en klubejo kun 16 anoj prelego de la prezidanto kun diapozitivoj pri vojaĝo en Germanio kaj Svislando. Ekde la 20-a ĝis la 23-a de septembro partoprenis la prezidanto Vinan seminarion en Strážnice. La 4-an de oktobro komenciĝis kursoj por 10 komencantoj kaj 1 progresinto, kiun gvidis la prezidanto ĉiuĵaŭde en klubejo. La 8-an de novembro oni aranĝis en klubejo kun 18 klubanoj prelegon de Jiří Studený el Majetín pri kongreso de TEJO en Krakovo kaj pri la kongreso de UEA en Varsovio en jaro 1987. Ekde la 30-a de novembro ĝis la 2-a de decembro 1990 okazis en Třebíč kongreso de ĈEA, vizitis ĝin la prezidanto. Ekde la 7-a ĝis la 9-a de decembro 1990 okazis en Blansko junulara konferenco, kiun el nia klubo partoprenis Jarek Liška kaj Dana Trbolová. Ekde la 30-a de decembro 1990 ĝis la 1-a de januaro 1991 okazis en Rejvíz Esperanta renkontiĝo, kiun partoprenis Jarek Liška.

1991

En la jaro 1991 havis nia klubo 41 membrojn, kiuj kunvenadis regule ĉiuĵaŭde je la 18-a horo en klubejo. La 6-an de februaro 1991 la prezidanto vizitis jarkunvenon en Přerov. Jarkunveno de Esperanta klubo en Prostějov okazis la 7-an de februaro 1991 je la 18-a horo en Ruĝa salono de Nacia domo kun 26 klubanoj. En la kaso estis 190,20 Kčs kaj sur subkonto 294,-Kčs. Post tralego de raportoj okazis kultura programo kun kantoj de folklora grupo Mánes. Estis elektita nova estraro: prezidanto - Jaroslav Liška, sekretario - Jiří Kincl, kasistino - Věra Smělá, bibliotekestro - Milan Smělý, revizoro de kontoj - Josef Novák, referanto por junularo - Dana Trbolová, propagando - Božena Danišová kaj Helena Burková. La 1-an de marto 1991 estis en kinejo Metro instalita ekspozicio de sinjoro Kořínek kun pentraĵoj el Esperanto-tendaro en Lančov ĉe valbaraĵo Vranov, kiu daŭris ĝis la fino de marto. La 19-an de marto 1991 okazis en Olomouc jarkunveno, kiun partoprenis Jaroslav Liška. La 11-an de aprilo 1991 okazis en klubejo prelego de Ludvík Chytil el Přerov kun projekciado de diapozitivoj pri kongreso de IFEF en la jaro 1990 en norvega urbo Hamar. La prelegon partoprenis 16 klubanoj. La 2-an de majo 1991 okazis en klubejo estrara kunveno kun 7 klubanoj. La prezidanto raportis pri kunlaboro kun ĉirkaŭaj kluboj. Nia klubo kunlaboris kun Esperantaj kluboj en Olomouc, Přerov, Vyškov, Brno kaj Jeseník. Nia klubo heredis grandan nombron de libroj de Josef Pařízek, ĝis nun 530 librojn. Milan Smělý proponis akiri ankoraŭ iun ŝrankon por pluaj libroj. La kunveno estis finita per aranĝado de libroj. La 11-an de majo 1991 okazis en Olomouc kongreso de IFEF, kiun partoprenis kelkaj niaj klubanoj. La 13-an de junio 1991 okazis en klubejo kun ĉeesto de 14 klubanoj prelego de Ludvík Chytil el Přerov kun projekciado de diapozitivoj pri kongreso de UEA en Stockholm. En aŭgusto 1991 oni finpretigis gvidlibron pri Prostějov en Esperanto kaj Milan Smělý presigis la unuajn 10 ekzemplerojn. En septembro 1991 oni instalis en kinejo Metro Esperantan ekspozicion, kiu daŭris ĝis oktobro. La 5-an de septembro 1991 okazis en klubejo kun ĉeesto de 19 klubanoj babilkunveno kun sinjoro Curie el Aŭstralio, kiu vizitis kune kun sinjorino Mesnerová nian klubon je invito de František Arnošt. En septembro 1991 aranĝis la prezidanto prelegojn pri Esperanto en ĉiuj mezaj lernejoj kaj institutoj en Prostějov. La 3-an de oktobro 1991 estis komencita kurso por 16 komencantoj, kiu okazis en Vestaĵa instituto en strato Olomoucká 5 kaj kurson por 2 progresintoj en nia klubejo. La kursojn gvidis la prezidanto Jaroslav Liška. La 14-an de novembro 1991 okazis en klubejo en ĉeesto de 27 personoj prelego de Ludvík Chytil el Přerov kun diapozitivoj pri Francio. Ekde la 22-a ĝis la 24-a de novembro 1991 okazis en Česká Třebová konferenco de ĈEA, kiun vizitis Jaroslav Liška kaj Jiří Kincl el nia klubo. La 5-an de decembro 1991 okazis en klubejo sur Hlaváček placo 1 membra kunveno kaj kunveno de reprezentantoj de Esperantaj kluboj el ĉirkaŭaĵo kun ĉeesto de 17 membroj el 4 kluboj. Estis priparolita kunlaboro kaj fiksitaj regulaj kunvenoj post du monatoj dum agado de unuopaj kluboj. Jaroslav Liška multobligis en decembro 93 ekzemplerojn de Gvidlibro pri Prostějov. Unu ricevis Josef Vondroušek, kiu helpis kun traduko kaj po unu peco oni donis al ĉirkaŭaj Esperantaj kluboj kaj al regiona muzeo.

1992

En la jaro 1992 havis Esperanta klubo en Prostějov 49 membrojn kaj kunvenis ekde la 9-a de januaro 1992 ĉiuĵaŭde je la 18-a horo en klubejo en Domo de servoj en strato Olomoucká. La 16-an de januaro 1992 okazis en nova klubejo kun 11 klubanoj prelego de Ludvík Chytil el Přerov kun projekciado de diapozitivoj pri Belgio. La 6-an de februaro 1992 je la 18-a horo okazis en klubejo de Domo de servoj jarkunveno de Esperanta klubo en Prostějov kun 18 klubanoj. Post tralego de raportoj pri agado informis la kasistino, ke en la kaso estas 230,10 Kčs kaj sur subkonto 412,-Kčs. Milan Smělý raportis, ke nia biblioteko havas pli ol 430 librojn. En kultura programo kantis folklora grupo Ječmeni. Al Štefan Takáč estis transdonita monkolekto por savo de orangutangoj, kiu estis surloke kolektita. Poste estis elektita estraro de la Klubo: prezidanto - Liška Jaroslav, sekretario - Kincl Jiří, kasistino - Smělá Věra, bibliotekestro - Smělý Milan, revizoro - Novák Josef, referanto por junularo - Gálová Jana, murgazetestrino - Danišová Božena. La 8-an de februaro 1992 en Česká Třebová okazis Esperanta balo, kiun partoprenis Jaroslav Liška. La 29-an de februaro 1992 la prezidanto Liška partoprenis Esperantan renkontiĝon en Železný Brod. La 1-an de aprilo 1992 klubanoj Liška, Kincl kaj Smělý instalis en kinejo Metro Esperantan ekspozicion, kiu daŭris ĝis la fino de aprilo. La 11-an de aprilo 1992 aranĝis Esperanta klubo en Prostějov esperantistan-skoltan renkontiĝon en Prostějov kun ekskurso al Záhoří, kiun vizitis skoltaj esperantistaj grupoj el Boskovice, Brandýs nad Orlicí kaj Prostějov kune kun reprezentantoj de Esperantaj kluboj el Olomouc kaj Šumperk. Post la renkontiĝo, por kiu la 9-a grupo Akcipitroj aranĝis ludojn kaj konkurojn en teritorio de ŝtonminejo je Záhoří, okazis en kinejo Metro trarigardo de Esperanta ekspozicio. La 2-an de junio 1992 okazis en Olomouc babilkunveno kun gasto Noah kaj lia edzino Gloria, kiuj estis vizite ĉe Jiří Kincl. Partoprenis ĝin Liška, Přikryl kaj Vařeková el nia klubo. Ekde la 1-a ĝis la 12-a de julio 1992 la prezidanto kun sia 9-a skolta grupo Akcipitroj vizitis Someran Esperanto-tendaron en Lančov. La 23-an de julio 1992 vizitis nian klubon esperantistino el Francio kun sia amikino, kun kiuj oni aranĝis babilkunvenon kun 13 klubanoj. Ekde la 25-a ĝis la 31-a de julio 1992 en Vieno okazis kongreso de UEA, kiun partoprenis la prezidanto Liška. Ekde la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 1992 Jaroslav Liška partoprenis internacian kongreson de TEJO en Montrealo en Kanado. La 1-an de oktobro 1992 en klubejo en Domo de servoj en strato Olomoucká komenciĝis kursoj, kiuj estis ĵaŭde ekde 15,30 ĝis 16,30 h. por 5 komencantoj kaj ekde 16,30 ĝis 17,30 h. por du komencantinoj. Por 13 komencantoj estis kurso gvidata en Vestaĵa instituto en strato Olomoucká 5 ĉiun merkredon ekde la 16-a ĝis la 17-a horo. La kursojn gvidis la prezidanto. La 1-an de oktobro 1992 estis en kinejo Metro instalita Esperanta ekspozicio, kiu daŭris ĝis la 4-a de novembro 1992. Ekde la 2-a ĝis la 4-a de oktobro 1992 okazis en Ústí nad Labem tradicia Esperanta renkontiĝo, kiun partoprenis Jarek Liška el nia klubo. La 17-an de oktobro 1992 aranĝis nia klubo regionan renkontiĝon en Prostějov kun ĉeesto de nur 12 membroj, sed kun bona programo. Je la fino projekciis la prezidanto diapozitivojn el sia vojaĝo tra Ameriko. Ekde la 23-a ĝis la 25-a de oktobro 1992 en Pardubice okazis konferenco de ĈEA, kiun el nia klubo patroprenis Jaroslav Liška kaj Jiří Kincl. Ĝis 3-a de decembro 1992 Esperanta klubo en Prostějov kunvenadis ĉiuĵaŭde en klubejo de PROFILM sur Žižka placo 13. La 29-an de decembro 1992 okazis en Česká Třebová Esperanta Silvestro, kiun partoprenis la prezidanto kaj Gabriela Ponížilová.

1993

En la jaro 1993 havis nia Esperanta klubo en Prostějov 51 membrojn, kiuj kunvenadis ĉiuĵaŭde en klubejo de Profilm sur Žižka placo 13. La 13-an de januaro 1993 vizitis nian klubon du mormonoj el Utah, kiuj kun ni parolis pri libro de mormonoj, kiun ili donacis al nia biblioteko. La 4-an de februaro 1993 en klubejo sur Žižka placo 13 (Beseda) kun ĉeesto de 24 klubanoj okazis jarkunveno de Esperanta klubo en Prostějov. Jiří Kincl tralegis raporton pri la agado. La kasistino informis, ke en la kaso estas 181,20 Kč kaj sur subkonto 412,-Kč. Milan Smělý informis, ke en la biblioteko ni havas 469 librojn. Estis elektita nova estraro: prezidanto - Liška Jaroslav, sekretario - Kincl Jiří, kasistino - Smělá Věra, bibliotekestro - Smělý Milan, revizoro - Toman Bohumil. Je la fino de kunveno la prezidanto projekciis diapozitivojn el sia vojaĝo en USA kaj Kanado kaj pri kongreso de TEJO en Montrealo. La 21-a de februaro 1993 okazis en Česká Třebová Esperanta balo, kiun partoprenis la prezidanto Jaroslav Liška. La 27-an de februaro 1993 prelegis la prezidanto en Esperanta klubo en Pardubice pri sia vojaĝo en USA kaj Kanado kaj pri kongreso de TEJO en Montrealo. La 17-an de marto 1993 okazis jarkunveno en Přerov, kiun partoprenis Jaroslav Liška. La 21-an de marto 1993 prelegis la prezidanto pri sia vojaĝo en Usono kaj Kanado kaj pri kongreso de TEJO en Montrealo en Esperanta klubo Frýdek Místek. La 27-an de marto 1993 prelegis la prezidanto pri vojaĝo en Usono kaj Kanado kaj kongreso de TEJO en Montrealo en rehabilita centro en Brandýs nad Orlicí. La 15-an de aprilo 1993 je la 18-a horo okazis en klubejo de Profilm sur Žižka placo 13 kun 5 membroj estrara kunveno, kunvenigita por tio, ke ĝis la 30-a de aprilo 1993 devis nia klubo forlasi la klubejon. La prezidanto priparolis la kondiĉojn kun direktorino de Profilm. Oni aranĝis kun nuna posedanto, ke tie portempe restu niaj Esperantaj ŝrankoj. La prezidanto krome informis, ke oni povus kunvenadi en klubejo de fervojistoj en stacidomo, sed la kondiĉoj estis neakcepteblaj. En gimnazio oni povus ankaŭ kunvenadi, sed oni devus pagi 20,-Kč por ĉiu kunveno. Plua ebleco estis kunvenadi en vestiblo de kinejo Metro, ŝrankoj kun Esperanta literaturo estus lokitaj en kinejo. La prezidanto informis pri ebleco kunvenadi senpage ekde septembro en Wolker strato en laborejo de lernejo, kiu apartenas al Maŝina industria lernejo. La estraro decidis, ke ĝis fino de la ferioj oni kunvenados en kinejo Metro kaj post la ferioj en klubejo en Wolker strato. La 17-an de aprilo 1993 okazis en Ratíškovice Esperanta renkontiĝo "Adonido", kiun partoprenis Jaroslav Liška. La 1-an de majo 1993 en Třebihošť okazis junulara renkontiĝo "Maja kisado", kiun vizitis Jarek Liška. Ekde la 13-a de majo 1993 kunvenoj okazis en malgranda salono de hotelo Grand en strato Palackého ĉiuĵaŭde je la 17-a h. La 22-an de majo 1993 en Velké Losiny okazis tradicia Esperanta renkontiĝo kun ĉeesto de Jirka Kincl kaj Jaroslav Liška. La 25-an de majo 1993 vizitis Jarek Liška kaj Roman Přikryl jarkunvenon en Olomouc. Ekde la 28-a ĝis la 31-a de majo 1993 la prezidanto partoprenis en Karlovy Vary kongreson de ĈEA kaj GEA. La 15-an de junio 1993 prelegis la prezidanto en baza lernejo en Protivanov pri sia vojaĝo en Usono kaj Kanado kaj pri Esperanto kun projekciado de diapozitivoj. La 24-an de junio 1993 en malgranda salono de hotelo Grand oni aranĝis prelegon de Claude Martins el Francio kun projekciado de lumbildoj pri Afriko kun ĉeesto de 16 klubanoj. Ekde la 9-a ĝis la 11-a de julio 1993 partoprenis Jaroslav Liška junularan renkontiĝon en Olomouc. 24.-31.7.1993 okazis kongreso de UEA en Valencio, kiun partoprenis Jaroslav Liška. En septembro 1993 prelegis la prezidanto pri Esperanto en mezaj lernejoj kaj institutoj de la urbo. Ekde septembro 1993 la prezidanto gvidis kurson de Esperanto por skoltoj en skolta klubejo en strato Mlýnská 36 laŭ lernolibro ABC. La 21-an de septembro 1993 en Olomouc okazis renkontiĝo de reprezentantoj de Esperantaj kluboj, kiun partoprenis Jaroslav Liška. Ekde la 24-a ĝis la 26-a de septembro 1993 okazis Esperanta renkontiĝo en Ratíškovice, kiun partoprenis la prezidanto. Ekde la 1-a de oktobro 1993 estis en kinejo Metro bela ekspozicio de klubana Esperanta korespondado, kiu daŭris ĝis fino de la monato. La 7-an de oktobro 1993 komencis kurso por 7 komencantoj, kiun gvidis la prezidanto en konferencejo de industria lernejo en strato Lidická. La 23-an de oktobro 1993 membroj Liška, Konšelová, Piňosová kaj Kincl partoprenis renkontiĝon en Přerov okaze de la 70-jariĝo de la loka klubo. La 16-an de novembro 1993 nia klubo donacis 40 Esperantajn librojn al la Regiona biblioteko. Ekde la 18-a de novembro 1993 estis kunvenoj ĉiuĵaŭde je la 17-a horo en konferencejo de industria lernejo en strato Lidická 2. La 23-an de novembro 1993 Přikryl kaj la prezidanto vizitis en Olomouc prelegon de Drahoš Kočvara pri Hispanio. La 30-an de novembro 1993 la prezidanto partoprenis renkontiĝon de reprezentantoj de Esperantaj kluboj en Olomouc. La 26-an de novembro 1993 aranĝis la prezidanto en skolta klubejo en Šmeral strato prelegon pri Esperanto kaj vojaĝoj tra Usono kaj Kanado. Ekde la 10-a ĝis la 12-a de decembro 1993 Jaroslav Liška partoprenis Esperantan renkontiĝon en Bratislava. La 16-an de decembro 1993 okazis en konferencejo de industria lernejo en strato Lidická 2 prelego de Drahoš Kočvara kun projekciado de diapozitivoj pri kongreso de UEA en Valencio, kiun partoprenis 13 klubanoj. Ekde la 23-a de decembro 1993 Esperanta klubo en Prostějov kunvenadis denove en malgranda salono de hotelo Grand en strato Palackého ĉiuĵaŭde je la 17-a horo. La 29-an de decembro 1993 okazis en Česká Třebová Esperanta balo, kiun partoprenis Jaroslav Liška. Ekde la 30-a de decembro ĝis la 2-a de januaro 1994 okazis en Třebihošť junulara renkontiĝo, kiun el nia klubo vizitis Jaroslav Liška.

1994

En la jaro 1994 havis Esperanta klubo en Prostějov 35 membrojn kaj kunvenadis ĉiuĵaŭde je la 17-a horo ĝis duono de aprilo en malgranda salono de hotelo Grand en strato Palackého. La 21-an de januaro 1994 transdonis Loĝeja entrepreno al nia klubo kaj al Skolta Esperanto ligo neloĝejan spacon sur Husa placo 85 por kluba agado. Ĝi ne estis tuj uzebla, ĉar necesis fari riparojn de stukoj, instalacion de elektro kaj akvoinstalacion. La 29-an de januaro 1994 la prezidanto partoprenis Esperantan balon en Česká Třebová. La 3-an de februaro 1994 je la 17-a horo okazis en Nacia domo jarkunveno de Esperanta klubo en Prostějov kun ĉeesto de 15 klubanoj. Komence sonis Esperanta himno. Jiří Kincl tralegis raporton pri agado en lasta jaro. La kasistino informis, ke en la kaso estas 3.133,10 Kč kaj sur la subkonto ĉe ĈEA 685,-Kč. Milan Smělý informis, ke la biblioteko enhavas 473 librojn. Estis elektita nova estraro: prezidanto - Liška Jaroslav, sekretario - Kincl Jiří, kasistino - Smělá Věra, bibliotekestro - Smělý Milan, revizoro - Toman Bohumil. Je la fino realiĝis kunveno de reprezentantoj de esperantistaj kluboj. La 8-an de marto 1994 la prezidanto partoprenis kunvenon de reprezentantoj de Esperantaj kluboj en Olomouc. En marto 1994 oni riparis estontan klubejon sur Husa placo 85, kiu baldaŭ povis servi al kluba agado. La 23-an de marto 1994 okazis en Přerov jarkunveno, kiun partoprenis geklubanoj Liška, Kincl kaj Kubalíková. Ekde la 1-a de aprilo ĝis la 4-a aprilo 1994 partoprenis Jarek Liška paskan renkontiĝon, kiu okazis en Třebíč. En klubejo de Skolta Esperanto ligo en strato Mlýnská 36 aranĝis la prezidanto la 11-an de aprilo 1994 prelegon pri siaj vojaĝoj en Usono kaj Kanado por grupo de protektantoj de la naturo. La prezidanto havigis komence de aprilo seĝojn por la klubejo el Laborista domo, krome seĝojn kaj tablojn el baza lernejo sur Husa placo. La 12-an de aprilo 1994 okazis en la nova klubejo sur Husa placo 85 purigado kaj la 14-an de aprilo 1994 komencis ĉi tie klubaj kunvenoj ĉiuĵaŭde je la 17-a horo. La 16-an de aprilo 1994 vizitis prezidanto Jaroslav Liška Esperantan renkontiĝon „Adonido" en Ratíškovice. En majo 1994 komencis funkcii vitrino de nia klubo en Svatopluka strato 12. La 13-an de majo 1994 estis en kinejo Metro malfermita Esperanta ekspozicio, kiu daŭris ĝis fino de majo 1994. La 24-an de majo 1994 Milan Smělý kaj Jarek Liška partoprenis jarkunvenon en Olomouc, kie okazis ankaŭ renkontiĝo de reprezentantoj de Esperantaj kluboj de centra Moravio. 4-an de junio 1994 vizitis Jarek Liška regionan renkontiĝon de esperantistoj en Ostrava, kie li projekciis diapozitivojn el sia vojaĝo tra Usono kaj Kanado. La 19-an de julio 1994 vizitis nian klubon du esperantistinoj el Francio. En Esperanto-tendaro en Lančov faris la prezidanto fine de julio prelegon kun projekciado de diapozitivoj pri kongreso de TEJO en Montrealo kaj pri sia vojaĝo tra Usono kaj Kanado. Ekde la 5-a ĝis la 8-a de aŭgusto 1994 partoprenis Jaroslav Liška Eŭropan skoltan jamboreon en nederlanda Dronten, kie li renkontiĝis kun reprezentantoj de Skolta Esperanto ligo el Aŭstrio, Belgio, Nederlando kaj Francio. Ekde la 15-a ĝis la 21-a de aŭgusto 1994 partoprenis Jarek Liška internacian junularan renkontiĝon MEJS en germana Triberg. La 8-an de septembro 1994 komencis kurso por 4 progresintoj, kiun gvidas la prezidanto en klubejo. Septembre aranĝis la prezidanto prelegojn pri Esperanto en mezaj lernejoj kaj institutoj de Prostějov. Ekde la 15-a de septembro 1994 en kinejo Metro okazis ekspozicio de Esperanta korespondado, kiu daŭris ĝis novembro. La 6-an de oktobro 1994 komenciĝis kurso por 12 komencantoj, kiun gvidis la prezidanto en klubejo ĉiuĵaŭde je la 15,30 h. La 1-an de novembro 1994 la prezidanto partoprenis en Olomouc kunvenon de reprezentantoj de Esperantaj kluboj. Ekde la 4-a ĝis la 6-a de novembro 1994 okazis en Česká Třebová konferenco de ĈEA, kiun partoprenis Jaroslav Liška. La 28-an de decembro 1994 niaj geklubanoj Liška, Běhal, Zlámalová kaj Kocúrová partoprenis Esperantan Silvestron en Česká Třebová.  

1995

En jaro 1995 havis Esperanta klubo en Prostějov 33 membrojn kaj kunvenadis ĉiuĵaŭde je la 17-a horo en klubejo sur Husa placo 85, kie oni devis hejti per hejtilo por solidaj hejtmaterialoj. La 12-an de januaro 1995 je la 17-a horo okazis en klubejo por 17 klubanoj kaj unu gasto D-ro Piccioto el Sicilio prelego de Vlastimil Kočvara kun projekciado de diapozitivoj pri kongreso de UEA en Koreujo. La 21-an de januaro 1995 okazis en Česká Třebová Esperanta balo, kiun partoprenis la prezidanto. Ekde la 27-a ĝis la 29-a de januaro 1995 aranĝis nia klubo renkontiĝon de kursanoj el Prostějov kaj Přerov sur Hostýn, kiun vizitis Kincl, Liška, Zlámalová, Kocourek kaj Kocúrová. La 2-an de februaro 1995 je 17-a horo okazis en Nacia domo kun ĉeesto de 23 membroj jarkunveno de Esperanta klubo en Prostějov. Post raporto pri lastjara agado informis la kasistino, ke en la kaso estas 4.615,30 Kč kaj sur la subkonto 685,-Kč. Milan Smělý informis pri nia biblioteko, kiu havis 490 librojn. Estis elektita nova estraro: prezidanto - Liška Jaroslav, sekretario - Kincl Jiří, kasistino - Smělá Věra, bibliotekestro - Smělý Milan, revizoro - Toman Bohumil. La 15-an de marto 1995 okazis jarkunveno en Přerov, kiun vizitis Jaroslav Liška. La 16-an de marto 1995 okazis en klubejo kun ĉeesto de 14 membroj prelego de Ludvík Chytil el Přerov kun projekciado de diapozitivoj pri Svedujo. La 21-an de marto 1995 en Olomouc Jaroslav Liška kaj Kincl partoprenis renkontiĝon kun esperantistino el Japanujo. La 22-an de aprilo 1995 okazis tradicia renkontiĝo "Adonido" en Ratíškovice, kiun vizitis niaj klubanoj Liška, Kocourek kaj Zlámalová. La 16-an de majo 1995 okazis en Olomouc entombigo de eksa prezidanto de EK Olomouc František Svoboda, kiun ĉeestis la prezidanto kaj Jiří Kincl. Florkronon por la tombo oni aĉetis el kluba mono kun omaĝo de niaj klubanoj. La 20-a de majo 1995 niaj klubanoj J. Liška kaj S. Zlámalová partoprenis Esperantan renkontiĝon en Velké Losiny. Fine de majo komenciĝis en kinejo Metro Esperanta ekspozicio, kiu daŭris ĝis la 16-an de junio 1995. La 15-an de junio 1995 je 17-a horo okazis en klubejo kun ĉeesto de 28 partoprenantoj prelego de Claude Martins el Francio kun projekciado de diapozitivoj pri liaj vojaĝoj en eksterlando. La 18-a de junio 1995 okazis Esperanta supreniro sur la monton Čantoria, kiun partoprenis geedzoj Smělí. Ekde la 22-a ĝis la 29-a de julio 1995 la prezidanto vizitis kongreson de UEA en Tampereo, kie li renkontiĝiss ankaŭ kun membroj de Skolta Esperanto ligo. En julio 1995 nia klubo lasis presi 7.000 kalendaretojn por jaro 1996 kun propagando de kongreso UEA, kiu tiam okazis en Praha. La kalendaretoj estis venditaj po 1.000 pecoj al kluboj en Olomouc, Přerov, Strážnice, Ostrava, Praha kaj al ĈEA. Ekde komenco de septembro 1995 estis en kinejo Metro Esperanta ekspozicio, kiu daŭris ĝis duono de oktobro 1995. En septembro 1995 aranĝis la prezidanto prelegojn pri Esperanto en ĉiuj mezaj lernejoj kaj institutoj. Ekde la 5-a de oktobro 1995 instruis la prezidanto ĵaŭde kurson por 5 komencantoj kaj marde por 4 progresintoj en klubejo sur Husa placo 85. La 12-an de oktobro estis finfine metitaj hejtiloj por gaso kaj en la klubejo oni komencis hejti gase. La 21-an de oktobro 1995 okazis en Brno konferenco de ĈEA, kiun partoprenis el nia klubo la prezidanto kaj Silvie Zlámalová. La 2-an de novembro 1995 okazis en klubejo labora kunveno, dum kiu oni purigis kaj instalis pendigilon por kurtenoj, kiujn Silvie Zlámalová mallongigis al bezona longeco. Oni presigis ankoraŭ 3.000 pecojn da kalendaretoj, ĉar estis granda intereso. En novembro 1995 oni presigis 10.000 leterpaperojn kun signo de la kongreso de UEA en Praha kaj dissendadis ilin laŭ mendiloj al kluboj kaj interesitoj. La 5-an de decembro 1995 la prezidanto partoprenis en Olomouc renkontiĝon de reprezentantoj de mezmoraviaj Esperantaj kluboj. La 6-an de decembro 1995 okazis Nikolaa renkontiĝo en Přerov, kiun vizitis Jaroslav Liška, Božena Danišová kaj Bohumil Toman. En decembro 1995 oni komencis en la klubejo uzi pantoflojn, kiujn havigis la prezidanto.

1996

En la jaro 1996 havis Esperanta klubo en Prostějov 32 membrojn, kiuj kunvenis ĉiuĵaŭde je la 17-a horo en klubejo sur Husa placo 85. La 8-an de januaro 1996 oni mendis ĉe ĈEA bildkartojn, vortaron, lernolibrojn kaj glumarkojn por mono, kiu estis sur la subkonto. La 1-an de februaro 1996 je la 17-a horo en klubejo sur Husa placo 85 okazis jarkunveno de Esperanta klubo en Prostějov kun ĉeesto de 16 membroj. Jiří Kincl tralegis raporton pri agado. Věra Smělá informis, ke en la kaso ni havas 10.661,90 Kč, tio danke al kelkaj sponsoroj, kaj sur la subkonto 470,10 Kč. Estis elektita nova estraro: prezidanto - Liška Jaroslav, sekretario - Kincl Jiří, kasistino - Smělá Věra, bibliotekestro - Smělý Milan, revizoro de kontoj - Toman Bohumil, referantino por junularo - Gálová Jana. En februaro 1996 estis presitaj grandaj kalendaroj de firmao Palát el Olomouc kaj disdonitaj al niaj klubanoj kaj po unu al Esperantaj kluboj. La 6-an de marto 1996 okazis en Přerov jarkunveno, kiun vizitis niaj geklubanoj Liška, Smělý, Smělá, Danišová, Zlámalová kaj Přikryl. La 31-an de marto 1996 petis Esperanta klubo en Prostějov denove pri nomigo de novaj stratoj en Domamyslice, sed la Urba komitato en Prostějov denove ne reagis kontentige. La 2-an de majo 1996 estis decidite aboni por klubejo novan gazeton Esperantisto slovaka. La prezidanto proponis eldoni glumarkojn de nia klubo, oni konsentis kaj la prezidanto garantiis presadon. La 3-an de majo 1996 la prezidanto lasis fari ĉe firmao Lachman interiér 4 tablojn por la klubejo, kiujn pagis la 1-a Moravia komerca kompanio. La 16-an de majo 1996 oni transportis la novajn tablojn en la klubejon kaj redonis al baza lernejo sur Husa placo prunteprenitajn tablojn kaj seĝojn. Fine de majo 1996 oni sendis al Pardubice proponon pri kalendaro por la venonta jaro, kiu volis EK Pardubice eldoni. La 5-an de junio 1996 la prezidanto faris proponon pri kluba insigno kaj lasis stampi 500 insignojn. La produktadon pagis Mechanika Prostějov. La 5-an de junio 1996 mortis post longa malsano nia klubano Rostislav Černý kaj lian entombigon la 13-an de junio 1996 partoprenis Jaroslav Liška. La 13-an de junio 1996 okazis en klubejo kun ĉeesto de 16 membroj prelego de Claude Martins el Francio kun projekciado de diapozitivoj pri Ameriko. La 16-an de junio 1996 okazis Esperanta supreniro sur la monton Čantoria, kiun partoprenis geedzoj Smělí. Ekde la 20-a ĝis la 27-a de julio 1996 okazis kongreso de UEA en Praha, kiun vizitis niaj geklubanoj Liška, Zlámalová, Smělý, Smělá, Arnošt kaj Arnoštová. En oktobro 1996 estis elpresitaj klubaj glumarkoj en firmao de sinjoro Kýr en nombro de 1.000 pecoj. Ekde la 26-a de oktobro ĝis la 2-a de novembro 1996 okazis en pola Lublin seminario de Skolta Esperanto ligo, kiun inter 20 partoprenantoj el 10 landoj vizitis el nia klubo Jaroslav Liška. Dum la seminario faris la prezidanto interparoladon kun redaktorino de Pola radio Parolas Varsovio pri nia Esperanta klubo en Prostějov. Ekde la 29-a de novembro ĝis la 1-a de decembro 1996 okazis en Havířov kongreso de ĈEA, kiun partoprenis el nia klubo membroj Liška, Smělý, Kincl kaj Přikryl. La 6-an de decembro 1996 la prezidanto vizitis Nikolaan renkontiĝon en Přerov, kien ankaŭ li alportis donacojn.

1997

En la jaro 1997 havis Esperanta klubo Prostějov 25 membrojn, kiuj kunvenadis regule ĉiuĵaŭde je la 17-a horo en klubejo sur Husa placo 85. La 14-an de januaro 1997 okazis en Olomouc kunveno de reprezentantoj de Esperantaj kluboj, kiun partoprenis la prezidanto Liška. La 6-an de februaro 1997 je la 17-a horo okazis jarkunveno de Esperanta klubo en Prostějov en klubejo sur Husa placo 85 kun ĉeesto de 12 klubanoj kaj gastoj el Olomouc, Přerov kaj Brazilo. Jiří Kincl informis pri nia agado en la jaro 1996. En la kaso estas danke al sponsoroj 8.190,-Kč kaj sur la subkonto estas 112,-Kč. La prezidanto informis pri ebleco de klubo kun jura memstareco kaj proponis fondon de klubo kun jura memstareco. Oni lasas aklami kaj per plimulto de voĉoj estis decidita fondo de klubo kun jura memstareco. La prezidanto tralegis proponon de nova statuto, kiun verkis la estraro de la klubo kaj estis decidite, ke la statuto estu kopiita kaj dissendita al ĉiuj niaj geklubanoj, kiuj reagu dum unu monato. Estis elektita nova estraro: prezidanto - Liška Jaroslav, sekretario - Kincl Jiří, kasistino - Smělá Věra, bibliotekestro -Smělý Milan, revizoro de kontoj - Vykoupil Jiří, referanto por junularo - Gálová Jana. La 6-an de marto 1997 okazis en klubejo membra kunveno kun ĉeesto de 10 klubanoj. La prezidanto tralegis novan statuton, kompletigitan per rimarkigoj de niaj klubanoj kaj oni per plimulto da voĉoj decidis sendi la pretan statuton por aprobo al Ministerio por enlandaj aferoj. La 14-an de marto 1997 estis la statuto aprobita kaj la prezidanto lasis registri Esperanto-klubon Prostějov. Li lasis presi membrajn legitimilojn kaj dissendis al la klubanoj aprobitan kluban statuton. La 19-an de marto 1997 okazis en Přerov jarkunveno, kiun vizitis 5 niaj klubanoj. Dum estrara kunveno la 3-an de aprilo 1997 oni decidis dissendi statuton kaj legitimilojn al ĉiuj niaj membroj. Estis ankaŭ difinita jara membra kotizo 30,-Kč kaj enskribo 10,-Kč. En aprilo estis presitaj klubaj glumarkoj, kiuj estis por niaj klubanoj en klubejo. Komence de majo 1997 niaj klubanoj Smělý kaj Smělá partoprenis babilkunvenon kun danaj esperantistoj en Esperanta klubo Olomouc. La 29-an de majo 1997 okazis en klubejo kun ĉeesto de 10 membroj prelego de sinjoro Martins el Francio kun projekciado de diapozitivoj pri Tajlando. En junio 1997 komencis eldoniĝi nova ĵurnalo "Prostějovský Večerník", kie havas nia Esperanto-klubo Prostějov daŭran rubrikon, en kiu oni publikigas historion de Esperanto, historion de nia Esperanta klubo kaj kurson de Esperanto laŭ la lernolibro de "Esperante dum 3 monatoj" de geedzoj Chrdle. La 5-an de junio 1997 vizitis nian klubejon sinjorino Radler el Usono, kiu estas el Prostějov kaj volus esti membrino de nia klubo. La 12-an de junio 1997 okazis en klubejo kun ĉeesto de 19 membroj prelego de Ludvík Chytil kun projekciado de diapozitivoj pri lia vojaĝo en Brazilo. La 2-an de julio 1997 okazis Esperanta renkontiĝo en Horní Moštěnice, kie estis fiksita renkontiĝo de moraviaj kaj sileziaj esperantistoj je la 25-a de oktobro 1997 en Přerov. Renkontiĝon en Moštěnice vizitis niaj geklubanoj Liška, Dvořáková, Lišková kaj Danišová. Dum someraj ferioj preparis la prezidanto eldonon de bildkartoj "Saluton el Prostějov" kaj "Saluton el Moravio". La 27-an de aŭgusto 1997 kunvenis en Přerov en ĉeesto de Jaroslav Liška prepara estraro, kiu faris programon por renkontiĝo en Přerov. En septembro 1997 prelegis la prezidanto en mezaj lernejoj kaj institutoj de Prostějov pri Esperanto kaj ĝia uzado. Vidalvide de komerca domo Prior la prezidanto instalis murgazeton, kiu antaŭe estis sur placo E. Husserle. La 2-an de oktobro 1997 vizitis nian klubon redaktorino de Hanaka ĵurnalo, kiu interparolis kun la prezidanto pri nia Esperanto-klubo. La prezidanto elpresigis por la renkontiĝo en Přerov 100 pecojn da broŝuroj "Esperantista movado en Moravio" kaj 100 pecojn da tolaj sakoj, kiuj estis pretaj la 3-an de oktobro 1997. La 9-an de oktobro 1997 komencis kurso por 5 komencantoj, kiujn instruis la prezidanto en nia klubejo. La 13-an de oktobro 1997 estis presitaj bildkartoj "Saluton el Prostějov" kaj "Saluton el Moravio", kiuj estis aldonitaj al materialoj de renkontiĝo en Přerov. La 14-an de oktobro 1997 pretis klubaj flagetoj, kiujn la prezidanto lasis produkti sponsore ĉe firmao Cheops. La 15-an de oktobro 1997 okazis en Přerov prepara kunveno por la planita renkontiĝo, kiun vizitis Jaroslav Liška. La 25-an de oktobro 1997 en Přerov realiĝis renkontiĝo de moraviaj kaj sileziaj esperantistoj, kiun partoprenis 70 esperantistoj, inter ili estis ankaŭ 8 niaj anoj, kiuj helpas kun organizo de renkontiĝo. Ekde la 28-a ĝis la 30-a de novembro 1997 okazis en Praha konferenco de ĈEA, kiun vizitis el nia klubo la prezidanto Liška. En decembro 1997 la prezidanto enkomputiligs la registron de libroj en nia biblioteko.

1998

En la jaro 1998 havis Esperanto Klubo Prostějov 28 membrojn, kiuj kunvenadis ĉiuĵaŭde en klubejo sur Husa placo 85 en Prostějov. En januaro 1998 akiris la prezidanto fotojn de ĉiuj eksaj prezidantoj de Esperanta klubo en Prostějov kaj lasis ilin sponsore enkadrigi ĉe firmao Ramos. Ĉe firmao KOVO Grumlík la prezidanto lasis produkti stativetojn por flagetoj. La 5-an de februaro 1998 okazis en klubejo sur Husa placo 85 kun ĉeesto de 20 klubanoj jarkunveno de Esperanto Klubo Prostějov. Jiří Kincl tralegis raporton pri agado dum jaro 1997. Kasistino Věra Smělá informis pri la kaso. Milan Smělý informis, ke nia biblioteko havas 544 librojn kaj pluajn 144 titolojn en 296 libroj, kiuj estas por vendado aŭ por interŝanĝo. Estis elektita nova estraro de klubo: prezidanto - Liška Jaroslav, sekretario - Kincl Jiří, kasistino - Smělá Věra, bibliotekestro - Smělý Milan, revizoro de kontoj - Vykoupil Jiří, referanto por junularo - Gálová Jana. La 4-an de marto 1998 okazis jarkunveno en Přerov, kiun vizitis niaj geklubanoj Liška, Kincl, Smělý, Smělá kaj Burková. En marto 1998 en nia klubejo komencis malsekiĝi muro de kraka akva rubo. En klubejo oni faris elterigajn laboroj kajn interŝanĝon de akva rubo. La 16-an de aprilo 1998 okazis en klubejo ordiga brigado kun ĉeesto de Jaroslav Liška, Jiří Kincl kaj Milan Smělý. Anoj viŝpurigis polvon kaj lavis plankon en la tuta klubejo. Oni lasis produkti kronikon de nia klubo kaj geedzoj Smělí enskribis tutan kronikon de fondo de nia Esperanta klubo ĝis hodiaŭa tempo. La 18-an de aprilo 1998 en Ostrava-Vítkovice okazis jarkunveno, kiun partoprenis la prezidanto Liška. La 25-an de aprilo 1998 oni aranĝis en Ratíškovice tradician Esperantan renkontiĝon "Adonido" kiun vizitis membroj de nia klubo Liška, Kocourek, Nedbal kaj Greplová. La 16-an de majo 1998 okazis Esperanta renkontiĝo en Šumperk, kiun vizitis niaj geklubanoj Liška, Nedbal, Greplová kaj Kocourek. En majo vizitis nian urbon Claude Martins el Francio. Milan Smělý lasis fari ĉe grafikisto Jan Jankůj proponojn por novaj glumarkoj. La 6-an de junio okazis en nia klubejo prelego kun rigardo de video pri vojaĝoj de Kvido Janík el Šumperk en Afriko kaj pri kongreso de UEA en Australio. Geedzoj Smělí vizitis en julio kongreson de UEA en franca Montpeliero. En septembro estis renovigita murgazeto en veta oficejo Chance sur placo E. Husserl. La prezidanto interkonsentis en aŭgusto kun reprezentanto de muzeo ekspozicion al la 90-jara datreveno de Klubo esperantista en Prostějov por majo 1999. La ekspozicio estis en ekspozicia salono de kastelo. Jiří Kincl skribis al gazeto El Popola Ĉinio artikolon, kie li informis pri eldono de bildkartoj, glumarkoj kaj insignoj de nia klubo. La artikolo estis publikigita en septembra numero. Ekde septembro ĉiumarde je la 18-a horo okazis en klubejo kunvenoj de Skolta Esperanto ligo. Aliĝis 7 knaboj de 10 ĝis 12 jaroj kaj gvidis ilin Jaroslav Liška kaj Milan Kocourek. La prezidanto en septembro faris prelegojn pri Esperanto en ĉiuj 1-aj klasoj de mezaj lernejoj kaj institutoj en urbo. La intereso estis granda, sed en kurso, kiu estis ekde la 1-a de oktobro, aliĝis nur tri interesitinoj. En septembro komenciĝis kurso de Esperanto por skoltoj en la 9-a grupo de Skolta Esperanto Ligo, kiu laboris enkadre de nia Esperanto-klubo, en oktobro komenciĝis kurso por komencantoj. Ambaŭ kursojn gvidis la prezidanto. La 10-an de septembro en klubejo okazis prelego de Claude Martins el Francio pri Ĉeĥoslovakio, kiel ni ĝin ne konas, kun projekciado de diapozitivoj. Ekde la 16-a ĝis la 18-a de oktobro 1998 en Jablonec nad Nisou okazis konferenco de ĈEA, kiun vizitis el nia klubo Liška, Arnošt kaj Smělý. La 24-an de oktobro 1998 en Přerov okazis Esperanta renkontiĝo okaze de la 75-jara datreveno de Esperanta klubo en Přerov. El nia klubo partoprenis 5 klubanoj Liška, geedzoj Smělí, Chudoba kaj Novák. Dum la renkontiĝo estis inaŭgurita memora tabulo de Theodor Čejka kaj Josef Krumpholc. La 24-an de novembro okazis en Olomouc prelego de Drahomír Kočvara el Ostrava pri kongreso de UEA, kiu okazis en tiu ĉi jaro en franca Montpeliero. El nia klubo vizitis la prelegon Liška, Kincl, geedzoj Smělí, Novák kaj Crhonek.

1999

En jaro 1999 Esperanto Klubo Prostějov havis 49 membrojn, kiuj kunvenadis ĉiuĵaŭde je la 17-a horo en klubejo sur Husa placo 85 en Prostějov. La 4-an de februaro 1999 okazis jarkunveno de Esperanto Klubo Prostějov, dum kiu estis elektita nova estraro: prezidanto - Liška Jaroslav, sekretario - Kincl Jiří, kasistino - Smělá Věra, bibliotekestro - Smělý Milan, revizoro de konto - Vykoupil Jiří. Komence de februaro eldonis nia klubo du specojn de novaj klubaj glumarkoj po 2.000 pecoj al la 90-a datreveno de fondo de Klubo esperantista en Prostějov. La prezidanto partoprenis la 22-an de februaro 1999 Esperantan balon en Česká Třebová. Jarkunvenon de EK Přerov, kiu okazis la 3-an de marto 1999 en Přerov, vizitis el nia klubo geanoj Liška, Smělý, Smělá, Crhonek kaj Tesař. La 18-an de aprilo 1999 du niaj anoj partoprenis renkontiĝon Adonidon en Ratíškovice. La 26-an de aprilo 1999 estis instalita en ekspozicia salono de kastelo ekspozicio al la 90-jara datreveno de Klubo esperantista en Prostějov kaj la 29-an de aprilo 1999 estis malfermita ekspozicio kiu daŭris ĝis fino de majo. En la ekspozicio estis ekspoziciitaj historiaj materialoj, libroj, lernolibroj, vortaroj, aĵoj el korespondado de klubanoj kaj ankaŭ 62 gratuloj el 30 landoj al la 90-jara datreveno de nia klubo. La 20-an de majo en nian klubejon alveturis per biciklo Oldřich Schwetter kaj faris prelegon pri siaj vojaĝoj per biciklo por niaj skoltoj kaj ceteraj klubanoj. La 22-an de majo 1999 okazis renkontiĝo al la 90-jara jubileo de Klubo esperantista en Prostějov, kiun vizitis 59 partoprenantoj el 15 lokoj, inter kiuj estis ankaŭ la prezidanto de Pola Esperanto-asocio Stanislaw Mandrak kaj la prezidanto de ĈEA Vlastimil Kočvara. Dum la renkontiĝo estis antaŭtagmeze inaŭguro de Esperanta memorplato en kruciĝo de Jungmanova strato kun strato Riegrova. Posttagmeze ĉiuj trarigardis Esperantan ekspozicion en urba kastelo kaj post vespermanĝo okazis kultura programo kun danco kaj riĉa tombolo en Domo de servoj en strato Olomoucká. Sinjoro Šindler filmis parton de la renkontiĝo kaj ekspozicion je videokasedo, kiu estis je dispono al niaj klubanoj. Por la renkontiĝo ni lasis presi ankaŭ poŝtkartojn al la 90-jara jubileo de nia klubo. La 2-an de julio 1999 en Přerov okazis festo okaze de 70-jariĝo de Ludvík Chytil, kiu estis la prezidanto de EK Přerov. Renkontiĝon vizitis el nia klubo geedzoj Smělí, Kincl kaj Liška. Ekde la 16-a ĝis la 28-a de julio 1999 okazis skolta tendaro de la 9-a grupo de SEL en regiono Chrudim kun 13 partoprenantoj. Estis bela vetero kaj la tendaro al ĉiuj plaĉis. La 84-an Esperantan kongreson, kiu okazis komence de aŭgusto 1999 en Berlino, vizitis el nia klubo Jaroslav Liška kaj geedzoj Smělí. Jaroslav Liška partoprenis dum la kongreso kunvenon de Skolta Esperanto ligo kaj estis elektita per estraro de SEL kiel reprezentanto de SEL por Ĉeĥio. Jarek Liška post kongreso en Berlino vizitis kongreson de TEJO en hungara Vespremo, kie li ankaŭ kun ĉeestantoj de kongreso rigardis eklipson de suno. Dum septembro faris la prezidanto prelegojn pri Esperanto kaj ĝia uzado en ĉiuj mezaj lernejoj kaj institutoj de Prostějov. La prezidanto vizitis la 18-an de septembro 1999 renkontiĝon al la 90-jara jubileo de Esperanta klubo en Pardubice kaj transdonis gratulon de nia klubo. Komence de oktobro komenciĝis kurso por 4 komencantoj, kiuj baldaŭ ĉesis vizitadi la kurson. Memorplato en strato Jungmanova estis nokte de la 9-a ĝis la 10-a oktobro 1999 detruita per nekonata vandalo. La prezidanto interkonsentis kun ŝtontajlisto ĝian renovigon. En la klubejo estis kurso por geskoltoj. La 16-an de oktobro 1999 okazis kongreso de ĈEA en Tábor, kiun partoprenis el nia klubo geedzoj Smělí, Liška, Kincl kaj Magnusek. En novembro 1999 Milan Smělý kaj Jiří Vykoupil en klubejo faris garnon de fino de muro, ĉar la firmao, kiu faris la laboron, ne garnis tutan muron. En decembro post 25 jaroj de atendado kaj multaj petoj pri nomigo de strato Urba konsilantaro en Prostějov decidis nomi unu straton en Prostějov-Čechovice strato "Esperantská". La 18-an de decembro 1999 niaj skoltoj aranĝis en la klubejo kristnaskan kunvenon, kiun inkluzive de dekoracio kaj refreŝigo preparis Pavla Antlová. Post elpako de donacoj, kiuj kuŝis sub arbeto por ĉiuj skoltoj, okazis kristnaska diskoteko kun danco. La 30-an de decembro 1999 la membroj de nia klubo renkontiĝis en la klubejo, adiaŭis la jaron 1999 kaj deziris al si bonan novan jaron 2000.

2000

Nia Esperanta klubo havis en jaro 2000 entute 57 membrojn, kiuj kunvenadis ĉiuĵaŭde je la 17-a horo en klubejo sur Husa placo 85 en Prostějov. La 3-an de februaro 2000 je la 16,30 horo okazis en la klubejo jarkunveno de Esperanto Klubo Prostějov, kiun partoprenis Liška, Lišková Kateřina, Lišková Zdeňka, Gálová, Burková, Dvořák, Dvořáková, Crhonek, Musil, Antlová, Svozilová, Smělý, Smělá, Magnusek, Kincl, Chudoba, Danišová, Vykoupil, Nedbal, Arnošt, el Olomouc Vl. Mohapl, Pelclová kaj Pally. Dum la jarkunveno estis elektita nova estraro: prezidanto - Liška Jaroslav, sekretario - Kincl Jiří, kasistino - Smělá Věra, bibliotekesto - Smělý Milan kaj revizoro de kontoj - Vykoupil Jiří. Esperanto Klubo Prostějov havas 622 Esperantajn librojn. Por interŝanĝo aŭ vendo ni havas je dispono pluajn 162 titolojn en 548 ekzempleroj kaj 148 titolojn en 324 ekzempleroj ekde komenco de jaro 1999. Fare de ŝtontajlisto Mejzlík estis en marto 2000 renovigita Esperanta memorplato je strato Jungmanova. La tabulo estas nun larĝa 4,5 cm, el nigra marmoro. La 15-an de marto en Přerov okazis jarkunveno de EK Přerov, kiun vizitis el nia klubo Smělý, Kincl, Liška kaj Hejný. En aprilo aĉetis nia Esperanto-klubo por sia bezono komputilon kun presilo, kie ni havas registron de la klubo kaj ĝiaj klubanoj. La 15-an de aprilo 2000 okazis en Ratíškovice tradicia renkontiĝo Adonido, kiun partoprenis tri niaj klubanoj Liška, Látalová kaj Glouzarová. En aprilo nia klubo kunlabore kun la klubo el Přerov tradukis publikaĵon pri centra Moravio en Esperanton kaj lasis presi Esperantan aldonon al la publikaĵo. Renkontiĝon de eksa Esperanta junularo en Nesměř ĉe Velké Meziříčí el nia klubo ekde 5-a ĝis la 6-a majo 2000 vizitis la prezidanto Liška. La 25-an de majo ni aranĝis en la klubejo koncerton de pola kantisto Georgo Handzlik el Bialsko Biala kun ĉeesto de 23 esperantistoj. En majo 2000 estis en nia klubejo riparita disigo de gaso kaj estis enŝaltita kalkulilo por gaso el kelo en koridoro. Kongreson de UEA en Tel Avivo en julio el nia klubo partoprenis niaj du estraranoj de klubo geedzoj Smělí. En julio 2000 oni aranĝis en Prosetín skoltan tendaron, kiun partoprenis 12 niaj klubanoj. La prezidanto lasis produkti ĉe firmao Lachman novan ŝrankon por ŝuoj, ĉar nia Esperanto-klubo jam havas multe da klubanoj kaj nia malnova ŝranko por ŝuoj ne plu sufiĉas. Unu estos por skolta trupo kaj la dua por ceteraj klubanoj. En septembro faris la prezidanto prelegojn pri Esperanto en mezaj lernejoj kaj institutoj en la urbo, sed al kurso neniu aliĝis, tial en la jaro 2000 kurso ne okazis. Kurso de Esperanto estis nur en grupo de Skolta Esperanto ligo. La 6-an de oktobro 2000 je la 19-a horo okazis en Olomouc koncerto, kie audiĝis ankaŭ komponaĵoj de Esperanta komponisto el Usono. La koncerton partoprenis el nia klubo Liška, Smělý, Smělá, Svozilová, Novák kaj Rozsypal. Post la koncerto estis mallonga babilkunveno kun la komponisto, al kiu la prezidanto transdonis propagandajn materialojn de nia klubo. La 14-an de oktobro 2000 partoprenis niaj klubanoj Liška, Smělý, Kincl, Magnusek kaj Hejný konferencon de ĈEA, kiu okazis en Znojmo. La La 1-an de novembro vizitis niaj 3 klubanoj Přerov, kie geedzoj Smělí aranĝis prelegon pri sia vojaĝo en Israelo kaj pri kongreso de UEA en Tel Avivo. La 4-an de decembro en nia klubejo okazis Nikolaa renkontiĝo, kiun partoprenis 18 membroj. La 22-an de decembro 2000 okazis en nia klubejo kristnaska kunveno kun diskoteko kun 12 niaj klubanoj. La 29-an de decembro 6 niaj klubanoj vizitis Esperantan Silvestron en Česká Třebová. La 30-an de decembro 2000 niaj klubanoj festis en klubejo finon de la jaro kaj tostis je nova jaro 2001.

2001

Nia Esperanta klubo havis en la jaro 2001 entute 50 membrojn, kiuj kunvenadis ĉiuĵaŭde je la 17-a horo en klubejo sur Husa placo 85 en Prostějov. La 1-an de februaro 2001 je la 16,30 horo okazis en nia klubejo jarkunveno de Esperanto Klubo Prostějov, kiun vizitis 20 niaj klubanoj kaj 3 gastoj el Olomouc. Dum la jarkunveno estis elektita nova kluba estraro: prezidanto - Liška Jaroslav, sekretario - Kincl Jiří, kasistino - Smělá Věra, bibliotekestro - Smělý Milan kaj revizoro de kontoj - Vykoupil Jiří. La estraro estis kompletigita per referanto por junularo Marcela Bílá.    Dum la jaro estis aktuale renovigataj 3 Esperantaj vitrinoj, kiuj estis lokitaj en ĉefaj stratoj en la urbo kaj en stacidomo. La 7-an de marto okazis en Přerov jarkunveno de EK Přerov, kiun el nia klubo partoprenis Smělý, Smělá kaj Liška. De marto ĝis junio 2001 gvidis la prezidanto Esperantan rondeton kun instruado de Esperanto en baza lernejo en strato Melantrichova kun ĉeesto de 13 membroj. La prezidanto festis en klubejo kun skoltoj sian 40-an naskiĝtagon kaj ricevis de skoltoj torton. Ekde la 2-a ĝis la 16-a de julio 2001 okazis ĉe Netolice skolta tendaro de nia 9-a skolta grupo Akcipitroj, kiun partoprenis 7 grupanoj. Kongreson de IKUE partoprenis ekde la 14-a ĝis la 21-a de julio 2001 geedzoj Smělí. Kongreson de UEA en kroata Zagreb vizitis ekde la 22-a ĝis la 28-a de julio 2001 niaj klubanoj Liška, Bílá kaj Filipová. Dum septembro faris la prezidanto prelegojn pri Esperanto en mezaj lernejoj kaj institutoj en urbo Prostějov. La 27-an de septembro 2001 vizitis nian klubon sinjorino Messnerová el Aŭstralio kun ŝia filino kaj babilis kun ni en nia klubejo. La 29-an de septembro 2001 okazis en Olomouc renkontiĝo al 90-jara datreveno de Esperanta klubo en Olomouc, kiun partoprenis 8 niaj klubanoj. La 4-an de oktobro je la 16-a horo komenciĝis kurso por komencantoj, kiujn partoprenis 12 studentoj. Oni instruis laŭ lernolibro por memlernantoj de Barandovská kaj kurson gvidis la prezidanto. La 24-an de novembro Jarek Liška prelegis pri sia vojaĝo en Ameriko en Esperanta klubo en Ostrava. La 27-an de novembro 2001 okazis en Olomouc jarkunveno de EK-Olomouc, kiun partoprenis Liška kaj geedzoj Smělí. Dum novembro eldonis nia klubo la 4-an eldonon de aktuala gvidlibro pri Prostějov en Esperanto. Fine de la jaro 2001 mortis post longa malsano nia membro Milan Šťáva en la aĝo 71 jaroj. Fine de decembro 2001 7 niaj klubanoj partoprenis vintran skoltan tendaron en Hamry. En decembro 2001 okazis en kinejo Metro ekspozicio de Esperanta korespondado, kiu daŭris ĝis januaro 2002.

2002

Nia Esperanta klubo havis en jaro 2002 entute 35 membrojn kaj kunvenoj okazis denove ĉiuĵaŭde je la 17-a horo en klubejo sur Husa placo 85 en  Prostějov. Komence de januaro ni likvidigis en kinejo Metro 70 ekspozicion de Esperanta korespondado. La 7-an de februaro 2002 okazis jarkunveno de Esperanto Klubo Prostějov kun ĉeesto de 13 klubanoj kaj 6 gastoj. Dum elekto de nova estraro estis elektitaj: prezidanto - Liška Jaroslav, sekretario - Kincl Jiří, kasistino - Smělá Věra, bibliotekestro - Smělý Milan, revizoro de kontoj - Kocourek Milan kaj referanto por junularo - Bílá Marcela. La 6-an de marto 2002 okazis en Přerov jarkunveno, kiun el nia klubo partoprenis sinjoroj Liška kaj Smělý. Dum jarkunveno estis aranĝita kolekto por Esperanta memorplato, kiun oni instalis ĉe Esperanta arbo en pola urbo Malbork kaj nia Esperanta klubo pagis la duonon. En aprilo Libuše Filipová partoprenis konferencon de fervojistoj en Česká Lípa kaj renkontiĝon en Skokovy, kie ŝi gvidis kurson de Esperanto por progresintoj. La 18-an de majo 2002 okazis en Olomouc renkontiĝo al la 70-a datreveno de plantado de Esperanta arbo en parko de Smetana en Olomouc. El nia klubo partoprenis klubanoj Liška, Kincl, Smělý kaj Filipová. Post renkontiĝo niaj klubanoj vizitis domon de sinjoro Blažek, sur kiu estis Esperanta stelo. Por la mono, kiun ricevis la skolta grupo por tendaro de Urba komitato en Prostějov, oni aĉetis tendon Tee Pee, kies pecon pagis nia Esperanto-klubo. Ekde la 8-a ĝis la 22-a de julio 2002 9 niaj klubanoj vizitis skoltan tendaron en Prosetín en regiono Chrudim. Ekde la 21-a ĝis la 27-a de julio 2002 en Kroměříž okazis kongreso de IKUE, kiun partoprenis Věra Smělá kaj Liba Filipová, kiu por vizitantoj de la kongreso faris ĉiĉeroninon en la urbo. Antaŭ ferioj fabrikis Mechanika Prostějov sponsore 100 pecojn da insignoj de Skolta Esperanto ligo por membroj de la 9-a grupo Akcipitroj. La 10-an de aŭgusto 2002 partoprenis Liba Filipová feston de 50- jariĝo de Somera Esperanto tendaro en Lančov. En novembro informis nin Doma administrado, ke ĝi volas plialtigi nian lupagon por klubejo al 11.000,-Kč/jare kaj post ambaŭflanka traktado estis per Urbo Prostějov fiksita monsumo 5.000,-Kč/jare. Ni decidis peti Urbon Prostějov pri tiu ĉi monsumo por luo, servoj kaj agado. La 26-an de novembro 2002 okazis en Olomouc jarkunveno de EK Olomouc, kiun partoprenis el nia klubo Liška kaj Filipová. La 28-an de decembro 2002 mortis la eksprezidanto de la klubo kaj nia longjara klubano František Arnošt.

2003

Nia Esperanta klubo Prostějov havis en la jaro 2003 entute 27 membrojn kaj kunvenoj estis ĉiuĵaŭde je la 17-a horo en klubejo sur Husa placo 85 en Prostějov. La 6-an de januaro 2003 okazis lasta adiaŭo kun nia eksa kluba prezidanto sur tombejo en Prostějov, kie el nia klubo partoprenis Jaroslav Liška kaj Bohumil Toman. La 7-an de februaro 2003 okazis jarkunveno de Esperanto Klubo Prostějov kun ĉeesto de 12 klubanoj kaj 3 gastoj el klubo Olomouc. En novan estraron estis elektitaj: prezidanto - Liška Jaroslav, sekretario - Kincl Jiří, kasistino - Smělá Věra, bibliotekestro - Smělý Milan kaj revizoro de kontoj - Bílá Marcela. En aprilo ni aĉetis 20 trikotaĵojn kun enskribo "Mi amas Esperanton" por niaj klubanoj. Por supervidiga elserĉado de libroj en nia biblioteko ni faris indikon per signoj po 20 pecoj. Ekspozicio de Esperantaj gazetoj okazis en kinejo Metro 70 ekde la 22-a de majo 2003 ĝis la 15-a de junio 2003 kaj dum preparo helpis al la prezidanto Kincl kaj Bílá. Esperantan renkontiĝon al 80 jaroj de EK Přerov kunigitan kun jarkunveno, kiu okazis en Přerov la 24-an de majo 2003, el nia klubo partoprenis Libuše Filipová. En julio vizitis Liba Filipová kun grupo de polaj esperantistoj someran Esperantan tendaron en Lančov, kie ŝi ankaŭ gvidis kurson por poloj. Ekde la 11-a ĝis la 28-a de julio 2003 okazis somera skolta tendaro de la 9-a grupo Akcipitroj en Kobylničky, kiun partoprenis 10 niaj klubanoj. Ekde la 7-a ĝis la 9-a de aŭgusto vizitis nian klubon japana esperantisto, al kiu la prezidanto montris la urbon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon, kiel abismon Macocha kaj grotojn en Moravia karsto. La 20-an de aŭgusto 2003 oni en nia klubejo interŝanĝis fenestroj kun plastaj, sed la laboroj daŭris ĝis fino de oktobro. Ekde la 17-a ĝis la 19-a de oktobro 2003 okazis en Litomyšl konferenco de ĈEA, kiun el nia klubo partoprenis Liba Filipová. La 18-an de novembro 2003 vizitis 6 niaj klubanoj jarkunvenon en Olomouc kaj la prezidanto transdonis al Esperanta klubo Olomouc duoblaĵojn de Esperantaj gazetoj. La 20-an de novembro 2003 mortis en Ostrava Drahomír Kočvara. La entombigon partoprenis la 26-an de novembro el nia klubo Liba Filipová kaj metis sur la tombon florkronon dediĉitan per nia klubo. La 17-an de decembro 2003 faris la prezidanto en skolta klubejo prelegon pri sia vojaĝo en Ameriko kun projekciado de diapozitivoj. Ekde la 27-an ĝis la 30-a de decembro 2003 okazis skolta vintra tendaro en Pohodlí, kiun partoprenis 7 niaj klubanoj. Nokte okazis kuraĝa piedirado, oni iris senlume al arbara puteto.