Historio ĝis jaro 1988

 

Esperantista movado en Prostějov historio ĝis jaro 2010

 1898

Fundamenton de Esperanto-movado en Prostějov metis arbarestro Augustin Toman kune kun profesoro Rudolf Fridrich, kiuj estis esperantistoj jam ekde la jaro 1898.

1901

En jaro 1901 realigis Rudolf Fridrich en Prostějov unuan prelegon pri Esperanto.

1902

En jaro 1902 okazis prelego en societo Vlastimila.

1905

en Asocia klubo de progresemuloj okazis prelego en la jaro 1905.

1906

En majo 1906 realiĝis la  unua kurso de Esperanto en la prostějova gimnazio kun ĉeesto de 30 lernantoj.

1907

En la jaro 1907 estis en Prostějov fondita la unua Esperanto-rondeto.

En gastejo Ĉe Konvalinka okazis ekde 19-a de februaro ĝis 11-a de junio 1907 publika kurso por 25 anoj. La 5-an kaj 6-an de oktobro 1907 aranĝis sinjoroj Ošťádal, Sobotka kaj Fridrich en salono de kafejo ĉe sinjoro Dostál ekspozicion de gazetoj kaj varbiloj kun bildkartoj. Helpis ĉe ĝi sinjoroj Hanesko, Luža, Ulman kaj Vymlátil. La 6-an de oktobro 1907 oni aranĝis prelegon de sinjoro Krumpholc pri esperanta kongreso en Cambridge. En vitrino de sinjoro Sobotka estis ekspoziita letero, kiu faris vojon ĉirkaŭ la mondo. Gazetoj estis ĉe sinjoro Buček. Estis dissentitaj 10 broŝuroj kun nomo Slovakoj kaj Magiaroj al diversaj pacaj kaj esperantistaj societoj. El profito de ekspozicio kaj el donacoj de sinjoroj Weber kaj Straka estis fondita biblioteko, kiun administris sinjoro Cekl. Pri kaso zorgis sinjoro Sobotka, korespondadon organizis sinjoro Neugebauer kaj aliaj. La 8-an de oktobro 1907 sinjoroj Rudolf Fridrich, František Sobotka kaj Bohuslav Ošťádal petis Gloran urban konsilion pri disponigo de lerneja ĉambro unufoje semajne por kurso de Esperanto. La 11-an de oktobro 1907 plenumis la Glora urba konsilio la deziron kaj prunteprenis al Esperanto-rondeto unufoje semajne vespere lokon por kurso de Esperanto kaj aŭtune 1907 aranĝis en ĉeĥa reala lernejo kurson por lernantoj. En vintro 1907 oni aranĝis denove publikan kurson Ĉe Konvalinka.

1908

La 6-an de februaro 1908 okazis prelego en Instruista societo de distriktejo Prostějov. Ĉe Sonorilo la 7-an de marto 1908 okazis amuzvespero kun recitado, kie prelegis Skácelová, Ošťádal, Luže kaj Fridrich. Por instruistaro de distrikto Prostějov okazis de 19-a de marto ĝis 25-a de junio 1908 kurso kun ĉeesto de 20 interesatoj. La 31-an de majo 1908 estis aranĝita publika konkuro de 10 konkurantoj. La 8-an de junio 1908 estis divido de premioj: 1. Ulman, 2. Luža, 3. Pokorný. Por propagando estis presitaj 500 pecoj de esperantaj flugfolietoj, kiuj estis elmetitaj po unu folio al gazetoj Voĉoj kaj Haná por Prostějov. En legejo de Sokol estis ekspoziciitaj Esperanto-gazetoj. Sinjoro Karásek eldonis en la jaro 1908 bildkartojn kun Esperanta teksto. Kongreson en Dresdeno vizitis en la jaro 1908 profesoro Rudolf Fridrich, Ulman kaj studento Hájek. La 21-an de oktobro 1908 petis fonda estraro konsistanta el sinjoroj Eduard Cekl, Klement Urban kaj Rudolf Fridrich la Gloran imperireĝan regentejon en Brno pri aprobo de statuto de "Klubo esperantista en Prostějov". La 17-an de novembro 1908 estis fondo de la klubo malpermesita, ĉar la statutproponoj estis mankohavaj. La 10-an de decembro 1908 estis sendita nova postulo pri aprobo de korektita statuto kaj post 5 tagoj la regentejo permesis fondon de nepolitika societo kun nomo "Klubo esperantista en Prostějov" kaj ratifikis ties statuton. En katolika hospico gvidis kurson sinjoro Kovařík. En popollernejo sur la strato Palackého ekde decembro 1908 okazis kurso por 20 partoprenantoj. La 14-an de decembro 1908 okazis prelego en olomouca klubejo. Parolekzercojn en gimnazio kaj en komerca akademio gvidis sinjoroj Ulman kaj Vymlátil.

1909

La 7-an de februaro 1909 en konstruaĵo de popollernejo sur la strato Palackého okazis fonda ĝenerala kunveno de Klubo esperantista en Prostějov. Kiel kunvenestro estis elektita profesoro Rudolf Fridrich kaj kiel protokolisto sinjoro Bohuslav Ošťádal. Dum malfermo estis kantita esperanta kanto "Paca kanto" de studentoj el gimnazio. Sinjoro Hájek informis pri ĝistiama aktiveco de esperantistoj en Prostějov. Sinjoro Urban tralegis la plej gravajn rubrikojn el statuto de esp. Klubo. Post mallonga debato estis starigita kotizo de aktivaj membroj je 2,-K jare, kiu estis enspezenda dufoje en jaro. Sinjoro Brandstatter tralegis la nomojn de aliĝitaj membroj. Elekto de prezidanto, 4 estraranoj, 2 anstataŭantoj kaj 2 revizoroj de kontoj estis efektivigita aklame. De sinjoro Sobotka proponitaj kaj per ĉeestantaro elektitaj estis: 1. prezidanto: prof. R. Fridrich, 2. en estraro: fraŭlino instruistino Františka Škamralová, Eduard Cekl, Bohuslav Ošťádal, Klement Urban, 3. anstataŭantoj: Trnková, A. Hájek, 4. revizoroj de kontoj: Klág, Fleischer. Ĉiuj elektitoj akceptis sian elekton. Kiel delegito de UEA estis elektita Rudolf Fridrich. Ĝistiama biblioteko de esp. rondeto kaj ankaŭ kurso estis transprenitaj per la Klubo. Je la fino estis kantita la himno "La espero". Dum estrara kunveno la 14-an de februaro 1909 oni decidis aboni proksimume 200 legitimilojn kun Esperanto-teksto je prezo 4 K. En majo gvidis oktavano Ulman en gimnazio studentan kurson por 30 interesitoj. Dum lernejaj ferioj sinjoro Ošťádal disvastigis sciigon pri la 1-a kongreso de ĉeĥaj esperantistoj, kiu estis en Prago dum la festo de Sankta Venceslavo. En septembro 1909 estis pro afableco de sinjoro staciestro Sovadina en okcidenta stacidomo lokigita ĉe elirejo bela lada tabuleto kun surskribo: "Esperantistoj! Demandu informon en vendejo Sobol, Placo de Frant. Josef. Lernu Esperanton, la unuan praktikan lingvon internacian. Klubo esperantista en Prostějov"

 

La Klubo havis 60 klubanojn. Aŭtune venis libroj Faraono, Rabistoj, Komerca sekretario, Komercaj leteroj - Lettres commerciales, Esp. sintakso, Vortaro esperanto-ĉeĥa, Flugintaj Revuoj de muzikaĵoj, entute por 16 K, kiuj estis binditaj kaj envicigitaj. Biblioteko havis 22 faskojn binditajn kaj 14 publikaĵojn nebinditajn. En la hejma biblioteko estis lernolibro donacita de la prezidanto. Pro iniciato de la prezidanto igis sinjoro Karásek presi 500 bildkartojn kun teksto pri Prostějov. En Prostějov eldoniĝis la 1-a numero de gazeto Lumo, kiu enhavis Esperantajn artikolojn. La Klubo aranĝis la 7-an de novembro je la 3-a horo posttagmeze en antaŭsalono de Sokoldomo prelegon pri Kongreso de esperantistoj en Barcelona, pri origino kaj praktika signifo de Esperanto. Prelegis sinjoro MUDr. Josef Kubíček el Olomouc, kiu ĉeestis la kongreson en Barcelona. Ĉeestis 70 homoj. Dum estrara kunveno la 16-an de novembro, kiu estis en hotelo Ĉe tri negroj, sinjoro Ošťádal proponis okazigi regulajn kunvenojn, kie esperantistoj povus ekzerci koverzacion. Oni decidis, ke interparoladoj estu en restoracio Ĉe Haluska vendrede. Kurson, kiu estis komencita de sinjoro Fridrich kaj finita de sinjoro Urban, vizitis 20 personoj. Estis disdonitaj proksimume 300 flugfolietoj kaj venditaj proksimune 300 bildkartoj kun teksto ĉe sinjoro Karásek. Tabuleto kun adreso de Klubo estis fiksita ankaŭ en la hotelo Ĉe tri negroj. La 28-an de novembro 1909 en lernejo sur la strato Palackého okazis la 2-a jarkunveno kun 11 personoj. Estis fiksita jara kotizo 1 K. La Klubo havis entute en la kaso 32,5 K. Elektoj de la estraro estis efektivigitaj aklame kaj elektitaj estis: prezidanto - Rudolf Fridrich, en estraro - Františka Škamralová, bibliotekestro - Eduard Cekl, sekretario - Bohuslav Ošťádal, kasisto - Adolf Hájek, anstataŭantoj - Jaroslav Neugebauer kaj František Toman, revizoroj de kontoj - Josef Klág kaj Josef Brandstatter.

1910

En januaro 1910 komencis kurso, kiun gvidis Vojtěch Klíč. Aliĝis 45 interesitoj, kurson komencis 43 personoj kaj finis 20 personoj. La 4-an de marto okazis fina ekzameno, al kiu aliĝis 15 partoprenantoj de la kurso. Ĉiuvendrede estis en kafejo de sinjoro Nový vesperoj kun ĉeesto de 5 ĝis 8 progresintaj esperantistoj. La prezidanto proponis eldoni gvidfolion pri Prostějov por prezo de proksimume 12 K. La tekston faris la prezidanto helpe de informoj de ĉeestaj klubanoj. Gvidfolioj estis dissenditaj al 60 esperantistaj kluboj. La prezidanto vizitis kongreson de esperantistoj en Luhačovice. Sinjoro Fleischer reprezentis la Klubon ĉe la kongreso en Vieno. La 3-a jarkunveno okazis la 13-an de novembro 1910 en hotelo Ĉe tri negroj kun 8 anoj. En la kaso estis 25,46 K. Estraro estis elektita aklame kaj la elektitoj estis: prezidanto - Rudolf Fridrich, vicprezidanto - Vojtěch Klíč, bibliotekestro - Eduard Cekl, sekretario - Bohuslav Ošťádal, kasisto - Adolf Hájek, anstataŭantoj - Pavel Fleischer kej Augustin, revizoroj de kontoj - Karel Vopálka kaj René Polanski. Jarkotizo estis fiksita je 1 K.

1911

Komence de la jaro 1911 okazis en komerca akademio kurso, kiun gvidis profesoro Pitlík. Estis eldonitaj 1000 broŝuroj pri UEA "esperantismo" kaj dissenditaj al kluboj kaj librovendejoj. Por prelego de sinjoro Parrish el Los Angeles estis elpresitaj informaj afiŝoj. La 9-an de novembro en Nacia domo okazis prelego, kiun vizitis preskaŭ 200 homoj. Post prelego, kiun en la Ĉeĥan tradukis Rudolf Fridrich kaj Vojtěch Klíč, estis en Nacia domo amika amuzvespero, kiun vizitis esperantistoj el Prostějov, Olomouc, Ivanovice, anoj de naturscienca klubo kaj aliaj amikoj de Esperanto. Dum la dua tago, la 10-an de novembro estis prelego de sinjoro Parish en laborista domo kun ĉeesto de preskaŭ 300 homoj. Tradukis la prezidanto. Sinjoro Parish projekciis 200 kolorajn bildojn pri Kalifornio kaj restis en Prostějov 4,5 tagojn. Membroj de la Klubo akompanis lin tra la urbo kaj montris al li Vulkanion, Sokoldomon, la muzeon kaj aliajn lokojn. La 4-a jarkunveno okazis la 26-an de novembro 1911 en hotelo Ĉe tri negroj kun ĉeesto de 10 anoj. Dum la jaro estis 3 kursoj: publika kurso en knaba lernejo, kiun gvidis la prezidanto por 15 homoj, por 12 studentoj en reala lernejo gvidis ankaŭ la prezidanto kaj por 100 studentoj en komerca akademio gvidis profesoro Pitlík. En la kaso estis 43,35 K. Elektoj de estraro estis efektivigitaj aklame kaj elektitaj estis: prezidanto - Rudolf Fridrich, vicprezidanto - Vojtěch Klíč, bibliotekestro - Eduard Cekl, sekretario - Bohuslav Ošťádal, kasisto - Pavel Fleischer, anstataŭantoj - Karel Vopálka kaj Marie Trnková, revizoroj de kontoj - Antonín Dluhoš a Antonín Tyl. Jara kotizo estis fiksita je 2 K kaj enspezenda dufoje en la jaro. Estis decidite, ke la Klubo aliĝos al "Asocio". Publika kurso estis finita la 12-an de decembro 1911 kaj ekzamenojn pri scio faris Daněk, Jelínek, Pacholík kaj Beránková. Ekzamenojn pri kapablo instrui faris Šťastný kaj Kelec. 

1912

La 26-an de februaro 1912 la Klubo aliĝis al Bohema Asocio Esperantista. Publika kurso, kiun gvidis la prezidanto, estis en popollernejo. Por studentoj de komerca akademio okazis kurso, kiun gvidis sinjoro Pitlík. En laborista domo estis en majo kurso kaj plua 6-hora kurso estis komencita pro iniciato de sinjoro Klíč, gvidis ĝin la prezidanto. La prezidanto kunvenigis la 27-an de majo 1912 kongreson de moraviaj kaj sileziaj esperantistoj en Přerov, kiu havis sukceson. Inter la 27-a kaj 29-a septembro vizitis nian urbon sinjoro Zofman el Danujo, esperatistoj montris al li la urbon. Ekde la 20-a oktobro oni aranĝis en lernejo sur strato Palackého kurson, kiu estis du horojn semajne, kostis 2 K kaj gvidis ĝin sinjoro Tyl. La 26-an de oktobro okazis prelego de sinjoroj Fridrich kaj Šprinc pri temo "Kvaroncentjaro de Esperanto" kunigita kun ekspozicio en prelega salono de Nacia domo. La 5-a jarkunveno okazis la 10-an de novembro 1912 en hotelo Ĉe tri negroj kun 5 klubanoj. En la kaso estis 62,85 K. Elektoj de estraro estis efektivigitaj aklame kaj elektitaj estis: prezidanto - Rudolf Fridrich, vicprezidanto - profesoro A. Šprinc, bibliotekestro - Vojta Klíč, sekretario - Bohuslav Ošťádal, kasisto - Antonín Dluhoš, anstataŭantoj - Karel Vopálka kaj Eduard Cekl, revizoroj de kontoj - Fleischer kaj Antonín Tyl. Jara kotizo estis fiksita je 2 K, enspezenda unufoje. Por tiu ĉi jaro estis la societa klubejo lokigita en Litovela bierejo, kie okazis ankaŭ konversaciaj vesperoj. 

1913

En la jaro 1913 oni okazigis publikan kurson en laborista domo, gvidis ĝin la prezidanto. Profesoro A. Šprinc gvidis kurson en komerca akademio kaj 4 finstudintoj post ekzamenoj ricevis ateston pri scipovo de Esperanto. En oktobro komencis dumonata kurso, kiun gvidis fraŭlino Havránková. Kotizo por la kurso estis 2 K. Regulaj vesperoj estis ĉiuĵaŭde en Litovela bierejo de la 8-a ĝis la 10-a horo vespere. La prezidanto skribis por la gazeto "Prostějova Ĉirkaŭrigardo", kie li havis semajnan rubrikon kaj tradukis en Esperanto "Benedikon" de Machar, kiun li poste eldonis. Dum ferioj gvidis la prezidanto kurson en Jindřichův Hradec. La 6-a jarkunveno okazis la 28-an de oktobro 1913 en klubejo de Litovela bierejo kun ĉeesto de 14 klubanoj. La tuta posedaĵo de la Klubo estis 206,87 K. Dum elektoj de estraro estis elektitaj: prezidanto - Rudolf Fridrich, vicprezidanto - Marie Havránková, bibliotekestro - Jaroslav Tyl, sekretario - Bohuslav Ošťádal, kasisto - Antonín Dluhoš, anstataŭantoj - Karel Vopálka kaj Antonín Šprinc, revizoroj - Arnold Polák kaj Štěpán Chvojnacki. Jarkotizo estis fiksita denove je 2 K.

1914

En januaro 1914 okazis prelego de A. Pitlík pri spertoj el liaj vojaĝoj per Esperanto kaj de R. Fridrich pri Parizo kun lumbildoj, kiu estis en Sokoldomo kun ĉeesto de preskaŭ 150 homoj. Estis fiksita premio 10 kronoj por la plej bona traduko el la verko "Saĝuloj" de Jirásek. La limdato estis ĝis la 22-a de februaro je la 10-a horo vespere. Venis nur du laboraĵoj, kiuj estis ambaŭ premiitaj. La Klubo havis 65 anojn. Ĝis la 19-a de marto 1914 aliĝis al la kongreso en Parizo 4 klubanoj. Oni aĉetis 5.000 glumarkojn por 17,50 K, kiujn oni disdonis ĉe pagado de kotizo al klubanoj, al ceteraj oni disvendis ilin. La 7-an de aprilo okazis amuzvespero en klubejo, kie aktoris fraŭlinoj Havránková kaj Všetečková, studentoj Kelnc kaj Šťastný. Oni aĉetis 15 ekzemplerojn de adresaro de Mastný "Esperantista movado en Moravio". Por kongreso de esperantistoj en Ĉeĥio estis elektita Rudolf Fridrich kaj kiel delegitoj por la klubo fraŭlino Havránková kaj sinjoro prezidanto.

1919

La 18-an de januaro 1919 okazis en Litovela bierejo estrara kunveno kun 8 klubanoj. Sinjoro prezidanto bonvenigis kore la ĉeestantojn post tiu longa paŭzo, kiun kaŭzis la milito. Per ekstaro estis esprimita respekto al forpasinta sinjoro Dluhoš, kiu estis bona klubano kaj ekzempla kasisto. Estis decidite, ke esperantistaj vesperoj estos ĉiuĵaŭde en Litovela bierejo de la 8-a ĝis la 10-a horo vespere. Pri gvido de kurso estis petita fraŭlino Havránková. Je la fino okazis ĉeĥe-Esperanta interparolo pri tio, kion kiu dum la milito travivis. Esperanta kluba biblioteko estis transportita de sinjoro Cekl al sinjoro Vopálka, kiu estis komisiita per ĝia administrado. La 7-a jarkunveno okazis la 2-an de marto 1919 en klubejo de Litovela bierejo kun ĉeesto de 8 klubanoj. En la kaso estis 216,24 K. Estis farita elekto de estraro: prezidanto - Rudolf Fridrich, vicprezidanto - Marie Havránková, bibliotekestro - Karel Vopálka, sekretario - Bohuslav Ošťádal, kasisto - Štěpán Chvojnacki, anstataŭantoj - Antonín Tyl kaj Marie Trnková, revizoroj - Evžen Polanski kaj Jan Czwaczka. Oni proponis elekti kiel delegitojn de UEA Marie Havránková kaj Rudolf Fridrich. La jarkotizo estis fiksita je 3 K jare. Pago por kurso estis 8 K. Kurson, kiun gvidis en majo fraŭlino Havránková, vizitadis proksimume 40 ĉeestantoj, al kiuj estis post fino de la kurso proponita membreco en la Klubo. La 1-an de decembro 1919 okazis jarkunveno en klubejo de hotelo Ĉe tri negroj kun ĉeesto de 7 klubanoj. En la kaso estis 436,24 K. Estis farita elekto de estraro: prezidanto - Rudolf Fridrich, vicprezidanto - Karel Vopálka, sekretario - Bohuslav Ošťádal, kasisto – Marie Havránková, bibliotekestro - Zdenka Lonšťáková, anstataŭantoj - Antonín Tyl kaj Marie Trnková, revizoroj de konto - Marie Dočkalová kaj J. Urbančík.

1920

En la jaro 1920 en Prostějov komencis 4 kursoj: la 1-a kurso kluba kun 20 ĉeestantoj, 2 horojn semajne, gvidis la prezidanto, la 2-a kurso de popola lernejo socialista, 30 ĉeestantoj, 1 horon semajne, gvidis la prezidanto, la 3-a kurso por skoltoj, 30 partoprenantoj, 1 horon semajne, gvidis la prezidanto, la 4-a kurso de instruistinoj, 9 partoprenantinoj, 1 horon semajne, gvidis Marie Havránková. Profesoro Rudolf Fridrich dum la 4-a kaj 5-a de aprilo 1920 vizitis Esperantan kongreson en Olomouc. En prelega solono de Nacia domo la 5-an de majo 1920 okazis prelego de sinjoro Cimr, oficisto de konsulejo en Madrid "Pri sesjaraj spertoj de restado en Hispanujo kaj avantaĝoj de Esperanto".

1921

En januaro 1921 instruis fraŭlino Štichová Esperanton en la dua knabina supera popola lernejo kiel laŭvolan fakon. Ekde la 20-a de marto 1921 okazis dumonata kurso por 20 ĉeestantoj, kiun gvidis fraŭlino Havránková. Pago por la kurso estis 20,-Kč kaj por senhavaj unu krono. La duan kurson por 30 ĉeestantoj en esperantista klubejo gvidis ankaŭ fraŭlino Marie Havránková.  Al kongresa estraro en Prago estis sendita 300 Kč. Profesoro Rudolf Fridrich foriris al nova agadejo en Brno.

1922

 La 13-an de januaro 1922 okazis en la klubejo de okcidenta stacidomo en restoracio de la 2-a kategorio je la 8-a horo vespera jarkunveno de Klubo esperantista en Prostějov. Regulaj kunvenoj okazis ĉiumarde je la 20-a horo en restoracio de okcidenta (loka) stacidomo. Estis elektita nova estraro: prezidantino - fraŭlino Marie Havránková, vicprezidanto - Antonín Tyl, sekretario Bohuslav Ošťádal, kasistino - Marie Dočkalová, bibliotekestro – Fr. Heikenwalder, anstataŭantoj - Marie Trnková kaj M. Šolcová, revizoroj - Z. Lonšťáková kaj Karel Vopálka.

1923

La 20-an de februaro 1923 okazis en klubejo de okcidenta stacidomo en restoracio de la 2-a kategorio je la 8-a horo vespere jarkunveno de Klubo esperantista en Prostějov. Regulaj kunvenoj okazis ĉiumarde je la 20-a horo en restoracio de okcidenta (loka) stacidomo. Estis elektita nova estraro: prezidantino - Marie Havránková, vicprezidanto - Antonín Tyl, sekretario - Bohuslav Ošťádal, kasistino - Marie Dočkalová, bibliokestro - František Heikenwalder, anstataŭantoj - Marie Trnková kaj Věra Hrubanová, revizoroj de kontoj - Z. Lonšťáková kaj Karel Vopálka.

1924

La 13-an de aprilo 1924 okazis en klubejo de okcidenta stacidomo en restoracio de la 2-a kategorio je la 8-a horo matene jarkunveno de Klubo esperantista en Prostějov. Regulaj kunvenoj okazis ĉiumarde je la 20-a horo en restoracio de okcidenta (loka) stacidomo. Estis elektita nova estraro: prezidantino - Marie Havránková, vicprezidanto - Antonín Tyl, sekretario - Bohuslav Ošťádal, kasistino - Marie Dočkalová, bibliotekestro - Fr. Heikenwalder, anstataŭantoj - Marie Trnková kaj Josef Brandstatter, revizoroj de kontoj - Frant. Zesevitz kaj Karel Vopálka.

1925

En la jaro 1925 laboris fraŭlino Marie Havránková kiel anstataŭantino en estraro de Ĉeĥoslovakia asocio esperantista. La 20-an de decembro 1925 okazis en klubejo de okcidenta stacidomo en restoracio de la 2-a kategorio jarkunveno de Klubo esperantista en Prostějov. Estis elektita nova estraro: prezidanto - Antonín Tyl, vicprezidantino - Marie Havránková, sekretario - Zdenka Lonšťáková, kasistino - Marie Dočkalová, bibliotekestro – Frant. Heikenwalder, anstataŭantoj - Marie Trnková kaj Josef Brandstatter, revizoroj de kontoj - František Zesevitz kaj František Heikenwalder.

1926

En la jaro 1926 gvidis František Heikenwalder en klubejo de komerca akademio kurson por 20 partoprenantoj.

1927

La 27-an de novembro 1927 je la 3-a horo posttagmeze en restoracia klubejo de sinjoro Šindler en okcidenta stacidomo okazis jarkunveno de Klubo esperantista en Prostějov. Kiel prezidanto estis elektita Antoním Tyl kaj kiel sekretario František Heikenwalder.

1928

En la jaro 1928 okazis kunvenoj ĉiun duan kaj kvaran dimanĉon en la monato ekde la 3-a horo posttagmeze en malgranda klubejo de restoracio en la loka stacidomo. La 11-an de marto la Klubo aranĝis prelegon de Marie Havránková kun diapozitivoj pri ŝia vojaĝo tra Hispanio. La 25-an de marto 1928 prelegis sinjoro Heikenwalder pri kaŭzoj de ĉina nacia movado.

1929

En la jaro 1929 okazis kunvenoj en Ĉeĥa nacia domo.

1930

La 16-an de julio 1930 aperis la unua numero de gazeto Ligilo, kies redaktoro estis František Heikenwalder. Ĝi estis dissendita al ĉiuj esperantistoj, kies adresoj estis konataj. La 3-an de septembro je la 7-a kaj duono vespere en klubejo de Moravia banko okazis jarkunveno kun scenoriĉa programo. La Klubo havis jam 60 klubanojn kaj post aŭtuna propagando la nombro ankoraŭ pligrandiĝis. Estis aranĝitaj 3 kursoj por komencantoj. En klubejo oni daŭrigis kurson por 12 partoprenantoj kaj en reala lernejo instruis profesoro Havránek 40 studentojn. Regulaj kunvenoj estis ĉiumerkrede ekde la 8-a horo en klubejo. En la estraron estis elektitaj: prezidanto - František Heikenwalder, vicprezidanto – profesoro Havránek, sekretario – Adolf Malíček. Estis skribita peto al ministerio, ke Esperanto estu deviga en lernejoj. La 22-an de septembro okazis koresponda vespero, kie estis ekspoziciitaj 53 bildkartoj el 13 landoj. La 5-an de oktobro estis aranĝita ekspozicio en Nacia domo, kiun vizitis 150 personoj. Naskiĝon de Dr. L. L. Zamenhof honorigis la Klubo la 17-an de novembro per prelego de profesoro Havránek pri Zamenhof, sinjoro Heikenwalder parolis pri graveco de la Esperanto-literaturo por propagando.

1931

La 4-an de februaro 1931 je 8-a horo vespere okazis en klubejo jarkunveno de Klubo esperantista en Prostějov kun ĉeesto de 25 klubanoj. En novan estraron estis elektitaj: prezidanto - František Heikenwalder, vicprezidanto - Vladimír Havránek, sekretario - Stanislav Jeřábek, kasistino - Antonie Jeřábková, estraranoj - Adolf Malíček kaj Rudolf Přidal, revizoroj – Alois Kruliš kaj Josef Válek. La 25-an de februaro estis projekciita Esperanta filmo Belega Danujo, kiun vidis en vespera publika kinoprezentado 350 personoj kaj en pluaj 3 lernejaj kinoprezentadoj la 24-an de februaro je 11-a horo kaj je la14-a horo kaj la 25-an de februaro je la 11-a horo ankaŭ 2.000 lernantoj de 5 lernejoj kaj 80 profesoroj kaj instruistoj. Kunvenoj estis ĉiumerkrede ekde la 8-a horo vespere en klubejo de Macia societo ĉe Moravia banko. En aprilo vizitis Prostějov grupo de egiptaj kaj arabaj vendistoj, kiuj volis komisii milionajn mendojn al prostějova konfekcio. Ĉar neniu el ili krom gepatra lingvo konis alian lingvon ol Esperanton, petis la Centra asocio de vestaĵaj industriistoj komercan sekcion de Klubo esperantista en Prostějov disponigi tradukistojn. Niaj samideanoj plenigis tiun ĉi taskon bonege. Fabrikistoj, kiuj sukcesis fari kontrakton je kelkaj milionoj da kronoj, estis ravitaj kaj donis al la Klubo provizion 20 000 Kč, tial la Klubo longajn jarojn ne devis enspezi membrajn kotizojn. Por korespondado oni uzadis bildkartojn de Prostějov kun Esperanta teksto, kiuj estis riceveblaj ĉe la prezidanto de la Klubo kaj en papervendejo ĉe A. Šešický. La 24-an de aprilo František Heikenwalder, profesoro Vladimír Havránek kaj Stanislav Jeřábek partoprenis jarkunvenon en Olomouc, kie ili eksciis, ke libro "Tridek jaroj en la ora nordo", kiun eldonis Moraviaj Esperantaj Pioniroj, estis jam presita. La 6-an de majo okazis muzika vespero en salono de hotelo Ĉe tri reĝoj kaj ĉeestis ĝin olomoucaj samideanoj: direktoro de lernejo Neužil kaj fraŭlino Mrázková. Sinjoro Neužil amuze rakontis diversajn okazaĵojn el siaj eksterlandaj esperantistaj vojaĝoj kaj ĉiuj disiris nur je 12-a horo nokte kun ĝojo en koro kaj esperante, ke paroladoj kun geamikoj el Olomouc estos en estonteco pli oftaj. Dum somero oni aranĝis kelkajn ekskursojn en naturo. Fine de la somero estis aĉetitaj ĉe la prezidanto de la Klubo libroj de Jan Welzl "Tridek jaroj en la ora nordo" po 32,50 Kč. La 5-an de oktobro je la 7.30 horo vespere komencis en klubejo kurso por komencantoj. Aliĝilojn kolektis Stanislav Jeřábek. La 17-an de oktobro vizitis Klubon esperantistan en Prostějov delegito de UEA B. Kuhner el Bzenec. Dimanĉe la 15-an de novembro je la 10-a horo okazis en kinejo Atlas interesa prelego kun 185 lumbildoj de J. R. Scherer el Los Angeles pri Japanio, Ĉinio kaj Indoĉino antaŭ 350 personoj. La prelego al ĉiuj plaĉis kaj helpis kiel propagando por Esperanto. En ĉeĥan lingvon tradukis sinjoro Stanislav Jeřábek. Post la prelego posttagmeze je la 15.30 horo oni aranĝis babilkunvenon en klubejo, kie sinjoro Scherer parolis en amika cirklo de esperantistoj pri siaj spertoj dum vojaĝo. Por 18 partoprenantinoj gvidis sinjoro František Heikenwalder en knabina duagranda lernejo kurson por komencantoj. Fraŭlino Marie Havránková alportis en klubejon belan enkadrigitan bildon de domo de Ludoviko Lazaro Zamenhof en Bialistoko.

1932

La 27-an de januaro 1932 finiĝis Esperanto-kurso por soldataj aviadistoj kun permeso de estraro. Partoprenis pli ol 60 aviadistoj, gvidis ĝin Stanistav Jeřábek. Jarkunveno de la Klubo okazis la 27-an de aprilo je la 8-a horo vespere en klubejo. En la kaso estis 993,10 Kč. La Klubo havis 34 membrojn. Dum la jarkunveno estis elektita nova estraro: prezidanto - František Heikenwalder, vicprezidanto - Adolf Malíček, protokolanto - Stanislav Jeřábek, kasisto - Albert Oslzlý, en estraro - Antonín Dolínek, Arnošt Veselý, Marie Janečková kaj Anna Hejbalová, revizoroj – Richard Müller kaj Vilém Kleiner. Dum la 15-a kaj la 16-a majo 1932 okazis en Olomouc Esperanto-kongreso, kiun vizitis 15 esperantistoj el Prostějov. En junio 1932 vizitis sinjoro Josef Kanduth el Petrosen en Rumanio kelkajn samideanojn en Prostějov kaj pasigis kun ili agrablajn horojn. Pro granda intereso de skoltoj pri Esperanto gvidis ekde oktobro Fr. Heikenwalder kurson por 40 skoltoj. En novembro František Heikenwalder partoprenis kunvenojn de Esperanta klubo en Přerov.

1933

En la jaro 1933 okazis regulaj klubaj kunvenoj ĉiulunde je la 8-a horo vespere en klubejo. La 27-an de februaro komencis Esperanto-kurso por komencantoj en knabina duagrada lernejo sur placo de Hus, kiun gvidis direktorino Marie Havránková. La 19-an de junio 1933 okazis en klubejo jarkunveno kun 14 klubanoj. Estis interkonsentite, ke la klubo aliĝu devige al Ĉeĥa asocio esperantista. En novan estraron estis elektitaj: prezidanto – František Heikenwalder, vicprezidanto - Adolf Malíček, protokolanto -   Stanislav Jeřábek,   kasisto - A. Oslzlý, en estraro - A. Dolínek, Arn. Veselý, B. Novotný kaj A. Kruliš, revizoroj - R. Müller kaj V. Kleiner. Intereso pri Esperanto ĉe skoltoj daŭris, por tio sinjoro Heikenwalder gvidis novan kurson por 25 skoltoj en skolta klubejo. Ekde oktobro okazis regulaj kunvenoj ĉiuĵaŭde de la 8-a ĝis la 10-a horo vespere en klubejo sur placo de Masaryk n-ro 12.  La 12-an de oktobro havis sinjoro Heikenwalder prelegon pri komunuma kongreso kaj la 15-an de oktobro parolis sinjoro Jeřábek pri metodoj de instrudo de Esperanto. La 19-an de novembro aranĝis Esperanta klubo publikan propagandan prelegon de sinjoro lernejestro Albín Neužil el Olomouc-Neředín pri graveco de Esperanto kun provo de ĝia interesa instruado. La publiko perceptis kun granda intereso belajn specimenojn de Esperanto-instruado, kiujn montris al ili lernejestro Neužil kun 11 geknaboj. Poemoj, kantoj kaj ludoj de liaj lernantoj ricevis grandan aplaŭdon.

1934

En la jaro 1934 Skolta Esperanto-sekcio en Prostějov finis sian duan Esperanto-kurson kaj daŭrigis per konversacio kaj legadaj vesperoj. Estis aranĝataj ekskursoj en ĉirkaŭaĵo. Nove fondita gazeto "Prostějova skolto" publikigis ankaŭ informojn pri Esperanto. La 15-an de februaro oni aranĝis en Nacia domo publikan prelegon de sinjoro Hadží Mustafa Radena pri insuloj Java kaj Bali kaj pri iliaj loĝantoj, kiun vizitis 130 personoj. La Klubo havis 37 membrojn kaj aliĝis en tiu ĉi jaro al ĈAE.  La jarkunveno okazis la 3-an de majo 1934 en klubejo. Estis elektita nova estraro: prezidanto – Stanislav Jeřábek, vicprezidanto – Adolf Malíček, sekretario – František Heikenwalder, kasisto - V. Kleiner, bibliotekestro - A. Oslzlý, en estraro - B. Novotný, R. Přidal kaj A. Kruliš, revizoroj - O. Zlámal kaj A. Veselý. La kunvenon vizitis kiel gasto aŭstra emigranto el Bruck. La 13-an de septembro parolis sinjoro Heikenwalder pri kongreso en Stockholm kaj la 20-an de septembro pri nova pozicio en UEA kaj pri enlanda reorganizado. Ekde la 1-a de oktobro gvidis sinjoro Heikenwalder kurson por komencantoj en knabina duagrada lernejo por 7 komencantoj laŭ la lernolibro de Th. Kilián kaj kurson por progresintaj skoltoj en skolta klubejo. La 13-an de decembro festis la Klubo en ĉambro de sinjorino Kovaříková la 75-an naskiĝtagon de Dr. L. L. Zamenhof. Partoprenantaj klubanoj aŭskultis himnon "La espero" kaj naciajn kantojn en Esperanta traduko, kiujn kantis samideanoj el skolta Esperanto-sekcio. Sinjoro Heikenwalder parolis pri Zamenhof, lia vivo, verko kaj ideo.

1935

En la jaro 1935 dum paskaj festoj aranĝis skoltoj en komerca akademio belan ekspozicion, kiu ĉiujare altiris grandan intereson de publiko. Skolta estraro afable disponigis al esperantista klubo lokon por aranĝo de Esperanta ekspozicio kaj tiamaniere donis eblecon propagandi Esperanton inter neesperantista publiko. La jarkunveno okazis la 25-an de aprilo 1935 en klubejo kun 14 klubanoj. Oni decidis aliĝi la Klubon en ĈAE por la jaro 1935. La Klubo havis 40 membrojn. En Nacia domo la 24-an de septembro 1935 okazis kunveno de nepublikaj oficistoj, kie havis sinjoro Heikenwalder prelegon kun lumbildoj pri la temo „Tra Italio al Afriko trajne, aŭtomobile kaj ŝipe“. Sinjoro Heikenwalder ĉi tie prelegis ankaŭ pri monda kongreso en Romo kaj uzis eblecon por propagando de Esperanto inter industriaj oficistoj. En Čelechovice na Hané la 17-an de novembro aranĝis sinjoro Sova en Sokoldomo Esperantan ekspozicion, kiun vizitis multe da homoj. En la ekspozicio estis ankaŭ riĉaj materialoj de redaktoro Heikenwalder kaj bela   portreto de D-ro Zamenhof. Post fino de la ekspozicio aranĝis sinjoro Heikenwalder prelegon kun lumbildoj kaj montris ĉi tie uzon de Esperanto en ĉiuj sferoj de homa vivo. La prelegon vizitis preskaŭ 100 homoj, el kiuj kelkaj aliĝis al Esperanto-kurso, kiun gvidis sinjoro Sova.

1936

La 23-an de marto 1936 alveturis en Prostějov lektoro Henriko Seppik el Tartu en Estonio, kiu dum kelkaj monatoj gvidis Esperanto-kursojn per Ĉe-metodo. Provan lecionon vizitis ĉirkaŭ 60 homoj, kiuj esprimis viglan intereson pri Esperanto. En majo okazis kurso por komencantoj, kiun gvidis Henriko Seppik. Aliĝis al ĝi tuta knabina skolta grupo kaj kelkaj studentoj. La 25-an de julio 1936 okazis jarkunveno de esperantista klubo en klubejo. En estraro oni faris ŝanĝojn. Estis elektitaj: prezidanto - Fr. Heikenwalder, vicprezidanto - A. Malíček, sekretariino - Lizzi Schestáková, kasisto - Stan. Jeřábek, estraranoj - Irena Kovaříková, J. Krésa, Julie Strážnická kaj Božena Kraváková, revizoroj - Sv. Chytil kaj M. Dostálová. Oni ĝoje konstatis, ke la kurso gvidita de H. Seppik per Ĉe-motodo vekis grandan intereson por Esperanto en la urbo kaj kelkaj kursistoj aliĝis al la Klubo. Post forveturo de H. Seppik en novembro 1936 gvidis sinjoro Heikenwalder kursojn por progresintoj, kiuj daŭris du monatojn. En Prostějov ankaŭ aperis tradukaĵo de poemo de Jiří Wolker „Balado pri okuloj de la hejtisto“.

1937

De aprilo ĝis majo 1937 gvidis sinjoro Heikenwalder en moderna lernejo por virinaj profesioj 20-horan kurson por progresintoj kaj konversacio. La 7-an de majo okazis en klubejo Zamenhofa vespero. Dum somero oni aranĝis kelkajn ekskursojn en ĉirkaŭaĵo. Dimanĉe la 27-an de majo partoprenis 10 klubanoj el Prostějov, 15 klubanoj el Olomouc kaj 5 klubanoj el Bedihošť ekskurson al Slatinice al naĝejo kaj en ĉirkaŭan arbaron. La dua ekskurso okazis kune kun samideanoj el Olomouc, Bedihošť kaj Litovel al ŝatata ekskursa loko sur monto Kosíř. La ekskurso estis aranĝita okaze de la 50-jara datreveno de Esperanto kaj gvidis ĝin samideano Kovařík. Ekde oktobro funkciis kurso kun 9 komencantoj, kiun gvidis Oskar Bratter. La 18-an de novembro okazis du prelegoj de sinjoro Kola Ajay antaŭ 130 lernantoj en kinejo Liga, kie tradukis J. Baroch kaj antaŭ 170 homoj publika prelego en faka metia lernejo, kie tradukis Fr. Heikenwalder. Vizito de Kola Ajay vekis grandan intereson en la urbo.

1938

La 19-an de junio 1938 en Břeclav-Lednice en hotelo Koruna okazis Esperanto-renkontiĝo de mezmoraviaj kaj sudmoraviaj esperantistoj. Inter 56 partoprenantoj el 14 lokoj estis 3 delegitoj de Klubo esperantista en Prostějov. Somere 1938 sinjoro František Heikenwalder kaj Marie Havránková vizitis la kongreson en Londono.

1939

En la jaro 1939 aperis la lasta numero de gazeto Ligilo kaj la agado estis interrompita dum la mondmilito.

1945

La 11-an de oktobro 1945 je la 8-a horo vespere estis en malgranda salono de Popola domo aranĝita jarkunveno kun 7 klubanoj, kiun gvidis sinjoro Jeřábek. Elektoj okazis aklame kaj elektitaj estis: prezidanto - Jeřábek Stanislav, sekretario - Chytil Svatopluk, kasisto - Kleiner Vilém, protokolanto - Toman Bohumil. Jara kotizo estis difinita je 25,-Kč kaj enskribokosto 5,-Kč. Por ke povu denove komenci plena agado de la Klubo, estis priparolita kunlaboro kun UEA en Ĝenevo kaj kun Asocio de esperantistoj de ĈSR, plue rapida aĉeto de lernolibroj kaj baldaŭa komenco de kurso. Regulaj kunvenoj estis ĵaŭde. Estis ankaŭ presitaj legitimiloj, aĉetitaj novaj stampiloj de la Klubo kaj libro por protokoloj pri kunvenoj. Kiel ekonomo de klubo estis postenita Adolf Malíček. Por varbado kaj publikigo pri nova agado de la Klubo estis farita tabulo kaj metita informo en ĵurnalon. La 18-an de oktobro 1945 okazis en malgranda salono de Popola domo membra kunveno kun 7 klubanoj. Estis tralegata historio de Esperanto-movado kaj tradukitaj el ĝi 3 partoj. Antaŭ la fino estis ankoraŭ skribitaj leteroj al UEA en Ĝenevo kaj al praga klubo de esperantistoj. La 25-an de oktobro okazis la dua membra kunveno kun 8 klubanoj, kie la prezidanto parolis al komencantoj, konatigis ilin kun graveco de Esperanto kaj klarigis bazajn gramatikajn reguloj. Post tiu ĉi antaŭparolo komencis ripetado el historio kaj organizo de Esperanto-movado, kiel dum la lasta kunveno. Estis trastuditaj pluaj 4 partoj. La 8-an de novembro okazis en salono de Popola domo membra kunveno kun 6 klubanoj. Estis ripetata historio kaj organizo de Esperanto- movado. Por komencantoj elektis la prezidanto kelkajn facilajn humuraĵojn el Sistema kurso de Esperanto, por ke ili lernu laŭtlegi. Antaŭ la fino okazis vigla parolado pri nova klubejo kaj pri komenco de kurso por komencantoj. La 15-an de novembro okazis la kvara membra kunveno kun 9 klubanoj en ĉambro n-ro 11 en Hejmo de junularo. Estis tralegita letero de Asocio de esperantistoj de ĈSR. Komenco de kurso estis fiksita je lundo la 26-an de novembro, por ke estu ankoraŭ sufiĉe da tempo por anonco de kurso al publiko. Sinjorino Kovaříková proponis, ke Esperanto estu disvastigata ĉe junularo unue inter skoltoj, kiuj plej multe bezonas internacian lingvon. Ŝi mem proponis sin por propagando de Esperanto en knabina grupo de skoltoj. Poste la prezidanto citis denove kelkajn bazajn sciigojn por komencantoj. La 22-an de novembro 1945 okazis en Hejmo de junularo je la 8-a horo vespere membra kunveno kun 9 klubanoj. Komenco de kurso estis prokrastita al la 3-a de decembro 1945, ĉar ne estis ebla sufiĉa agitado kaj ne estis definitive trovita ejo. Plue oni decidis, ke Klubo esperantista en Prostějov ne estu nur loka grupo de Asocio de esperantistoj ĈSR kiel antaŭe, sed ke ĝi estu memstara klubo kun sidejo en Prostějov. Sinjoro Malíček estis komisiita verki eble rapide la statuton.

1946

La 15-an de decembro 1946 okazis en Olomouc esperantista renkontiĝo, kiun partoprenis ankaŭ kelkaj klubanoj el Prostějov.

1947

La 26-an de junio 1947 okazis jarkunveno de Klubo esperantista en Prostějov en restoraciejo de sinjoro Cihlář kun 12 klubanoj. En la kaso estis 1.319,20 Kčs. Estis faritaj elektoj kaj elektitaj: prezidanto - Jeřábek Stanislav, vicprezidanto - Zatloukal František, sekretario - Chytil Svatopluk, kasisto kaj bibliotekestro - Malíček Adolf, protokolanto - Hájek Arnošt, estraranoj - Havránková Marie, Baňár Jan kaj Stratil Ad., revizoroj - Kleiner kaj Oslzlý, por laboro kun junularo - Toman Bohumil. Pro manko de taŭga klubejo, sinjoro Stratil proponis al la Klubo uzadi por la kunvenoj lian propran loĝejon en domo de Moravia Banko en avenuo Palackého. Estis decidite havi kunvenojn ĉiumerkrede je la 19.30 horo. Sinjoro Heikenwalder atentigis, ke estas bezonataj kontaktoj kun ĉiuj pasintaj klubanoj kaj kun amikoj de Esperanto. Estis tralegita letero de germanaj esperantistoj, kiuj petis pri helpo ĉe serĉado de perdita knabo. Sinjoro Heikenwalder parolis pri neceso eldoni novan, kompletigitan Esperanto-vortaron kaj ankaŭ iun verkon el ĉeĥa literaturo en Esperanto. Stanislav Jeřábek en julio 1947 partoprenis Someran lernejon de Esperanto en Doksy.

1948

Per ĉeesto de 9 klubanoj okazis la 17-an de junio 1948 en restoraciejo de sinjoro Cihlář jarkunveno de la Klubo. Estis efektivigita elekto de nova estraro kaj elektitaj: prezidanto - Jeřábek St., vicprezidanto - Stratil Ad., sekretario - Chytil Svat., kasisto kaj bibliotekestro - Malíček Ad., protokolanto - Hájek Arnošt, estraranoj - Havránková kaj Baňarová, revizoroj - Kleiner kaj Bradáč. Estis decidite plialtigi kluban kotizon al 80,- Kčs jare kaj ĉiu klubano ricevis gazeton, familiano pagis 25,-Kčs. Sinjoro Heikenwalder anoncis, ke li ellaboras novan vortaron kun 40 000 vortoj. Estis fondita redakcia rondeto, sinjoroj Heikenwalder, Malíček, Jeřábek kaj Chytil por eldonado de 4-paĝa neregula gazeto. De la 22-a ĝis la 26-a de septembro 1948 okazis Esperanta ekspozicio en konstruaĵo de Nacia domo.

1949

En printempo 1949 okazis en Liberec Esperanta kongreso, kiun partoprenis ankaŭ klubanoj de nia klubo.

1951

La 12-an de aprilo 1951 je la 21-a horo en restoracio de Kunigitaj komunumaj entreprenoj (antaŭe Cihlář) okazis jarkunveno kun 9 klubanoj. Sinjoro Heikenwalder raportis pri situacio de Esperanto-movado en landoj popoldemokratiaj, ĉefe en Ĉina popoldemokratia respubliko, kiu eldonadis bone redaktitan gazeton. Li referis ankaŭ pri ideo, kunvoki en Prago en la plej proksimaj jaroj internacian kongreson de esperantistoj el popoldemokratiaj landoj kun la celo fondi internacian organizon de proletariaj esperantistoj. La prezidanto de la Klubo Stanislav Jeřábek sciigis, ke rilate al nova ordigo de sociaj cirkonstancoj en nia respubliko kaj envicigo de societoj kaj kluboj en amasajn tutlandajn organizojn oni aŭ plu ekzistu kiel memstara klubo aŭ eniru iun entreprenan sindikatan organizaĵon. Oni diskutis pri malfacilaĵoj, kiuj por esperantistoj en tiu ĉi ordigo komencas, ĉar la klubanoj estis el diversaj entreprenoj. Post pli longa debato estis decidite dumtempe daŭrigi per nuna maniero, sed krome provi envicigi la klubanojn en iun entreprenan sindikatan organizaĵon kaj atendi, ĝis nia asocio finos intertraktadon kun centraj oficejoj. Por la kazo, ke atendita ŝanĝo de organizata societa vivo ne estus avantaĝa por daŭrigo de individuaj kluboj en nuna formo, estis komisiitaj la prezidanto Stanislav Jeřábek, sekretario František Heikenwalder kaj kasisto Adolf Malíček, sen plua kunvenigo likvidigi la Klubon. Ili estis plenrajtigitaj prizorgi ĉiujn aferojn kunigitajn kun likvidigo. En tiu ĉi kazo ili devis rekomendi al ĉiuj klubanoj transiron al kultura agado de sindikataj rondetoj de entreprenoj en Prostějov. En somero 1951 denove urĝigis Regiona nacia komitato en Prostějov Esperantan klubon, ke ĝi estu likvidita aŭ envicigita kiel entreprena klubo al iu entrepreno.

1952

De jaro 1952 esperantistaj kunvenoj okazis en  hotelo Avion.

1954

En la jaro 1954 okazis en Přerov esperantista kongreso, kiun partoprenis ankaŭ kelkaj klubanoj el Prostějov.

1962

En la jaro 1962 instruis sinjoro Rostislav Černý Esperanton en Hanaka ferfabriko.

1964

La 25-an de februaro 1964 Esperanta klubo en Prostějov enviciĝis kiel esperantista rondeto ĉe Klubo de maŝinistoj. La prezidanto estis Stanislav Jeřábek kaj sekretario František Osladil. La 23-an de marto 1964 sinjoroj Jeřábek kaj Osladil partoprenis kunvenon pri Esperanto en Vyškov. Kursojn gvidis Stanislav Jeřábek laŭ slovakaj lernolibroj. En majo li mendis 30 novajn poŝvortarojn de R. Hromada. La 12-an de majo oni aranĝis letervesperon. En decembro 1964 aperis informo pri Esperanto-kurso por komencantoj kaj progresintoj en loka radio kaj en ĵurnalo Stráž lidu.

1965

En februaro 1965 estis dissendita al Esperantaj gazetoj informo pri aranĝo de ekspozicio de fotoj "Vivo ĉirkaŭ ni". La 29-an de septembro 1965 estis komencita kurso por progresintoj. Al la kurso estis invititaj 11 personoj. Dum la 11-a kaj la 12-a de decembro 1965 en Olomouc en Domo de pioniroj kaj junularo okazis konferenco de delegitoj el Esperantaj rondetoj, kiun partoprenis F. Osladil, Ing. Daragan kaj Fr. Arnošt.

1966

En la jaro 1966 instruis laŭ lernolibro de Kilian kurson por 10 komencantoj Stanislav Jeřábek.

1967

En la jaro 1967 li mendis lernolibrojn por progresinta kurso. Nia klubo prunteprenis de Klubo esperantista La progreso el České Budějovice filmon "Fiat". Komence de Esperanto-kurso aranĝis sinjoro Bohumil Toman prelegon pri praktika uzo de Esperanto dum sia vojaĝo en Nederlando.

1968

En la jaro 1968 havis Esperanta klubo en Prostějov 14 membrojn. En Třebíč estis menditaj 7 lernolibroj ABC kaj 6 broŝuroj 808 vortoj. Nia klubano Vojtěch Klíč kandidatiĝis al posteno de la prezidanto de ČSSR. En Opava okazis kongreso de ĉeĥaj esperantistoj, kiun el nia klubo partoprenis Ing. Daragan kaj František Osladil.

 1969

Ekde la 28-a ĝis la 30-a de marto 1969 okazis en Brno fonda kongreso de Ĉeĥa Esperanto-asocio, el nia klubo partoprenis ĝin s-ano Bohumil Toman. Esperanta klubo estis envicigita kiel faka rondeto en Klubon de maŝinistoj en Prostějov kun sidejo Wolkerova 22. Estis elektita la prezidanto Stanislav Jeřábek, sekretario František Arnošt kaj kasisto Josef Pařízek.

 1970

En la jaro 1970 gvidis Vladislav Hasala kaj František Arnošt kurson en ODPM en avenuo de Pioniroj.

1971

En la jaro 1971 havis Esperanta klubo 17 klubanojn. Kunvenoj estis ĉiumarde je la 18-a horo en klubejo de Klubo de maŝinistoj. La 26-an de oktobro komencis kursoj de Esperanto, en kiuj oni instruis laŭ lernolibro ABC de Th. Kilián. Instruis Josef Pařízek. La kurson vizitadis 10 kursanoj, inter ili ankaŭ 5 anoj de loka garnizono, kiujn ĝis 29-a de novembro 1971 instruis Vladislav Hasala en la garnizono.

1972

En la jaro 1972 havis la Klubo 21 membrojn. La 25-an de aprilo 1972 estis finita Esperanto-kurso, gvidita per Josef Pařízek.

1973

En la jaro 1973 havis Esperanta klubo 23 membrojn. Estis menditaj 5 gazetoj. Ĉiu membro ricevadis gazeton Starto.

1974

En la jaro 1974 havis Esperanta klubo 23 membrojn. Regulaj klubaj kunvenoj okazis ĉiun unuan mardon en monato je la 18-a horo en Klubo de maŝinistoj. Marde la 2-an de aprilo 1974 je la 18-a horo okazis renkontiĝo kun junaj esperantistoj el Olomouc, kiuj alportis sian programon. Laŭ bezono estis aranĝitaj esperantistaj renkontiĝoj ĉiulunde kaj marde je la 16-a horo en ODPM, kie estis gvidataj du rondetoj kaj klubo de Esperanto por junularo. La 20-an de novembro mortis en hospitalo de Prostějov nia klubano František Osladil. Entombigon en olomouca krematorio la 25-an de novembro 1974 je la 10-a horo partoprenis Ladislav Kola, geedzoj Pařízek, geedzoj Daragan kaj František Arnošt.

1975

La 7-an de januaro 1975 je la 18-a horo okazis membra kunveno de Esperanta klubo en Klubo de maŝinistoj. Komence estis projekciitaj 3 Esperantaj mallongaj filmoj Nova Zelando (kolora), Kavkazo kaj Kavkazo 2 (nigroblanka). La filmojn alportis el Esperanta rondeto en Vyškov Ladislav Kola kaj poste transdonis ilin al olomoucaj esperantistoj, kiuj ilin devis ĝis la 12-a de januaro 1976 forsendi al Arnošt Váňa, Dudince. Kotizon 2x15 Kčs por projekcio enkasigis L. Kola dum sekva kunveno. La prezidanto St. Jeřábek petis ĉeestantojn per ekstaro honormemorigi mortintan František Osladil. Esperanta klubo havis 24 membrojn. En januaro 1975 estis skribita peto pri nomigo de iu el la stratoj en Prostějov aŭ laŭ autoro de Esperanto L.L.Zamenhof aŭ rekte laŭ la lingvo mem. La 4-an de aprilo 1975 je la 16-a horo en Klubo de maŝinistoj okazis renkontiĝo de mezmoraviaj esperantistoj. La programo konsistis el recitado, naciaj kantoj en Esperanto, prelego pri verboj en Esperanto, pantomimo "Marŝipistoj", prelego kun filmo pri japana batalado, koncerto per segilo, ĉarmaj ruzaĵoj kaj projekciado de lumbildoj pri Esperanto-kongreso en Hamburgo. Dum la programo okazis venda ekspozicio de Esperantaj libroj, gazetoj kaj bildoj.

1976

En la jaro 1976 havis Esperanta klubo 34 membrojn. De la asocio oni mendis 3 lernolibrojn de J. Cink, 5 Komenio kaj interlingvo kaj 20 lernolibrojn ABC de Th. Kilián. La 30-an de junio 1976 okazis membra kunveno en Klubo de maŝinistoj, kie estis elektitaj: prezidanto - Jeřábek Stanislav, sekretario - Arnošt František, kasisto - Pařízek Josef, referanto MEM - Toman Bohumil, kultura referanto - Kořínek Karel. Aŭtune 1976 okazis kvar kursoj. Unuan kurson en ODPM en avenuo de Pioniroj gvidis Fr. Arnošt, en klubejo por komencantoj kaj progresintoj gvidis B. Toman. Por lernantoj ZDŠ en Brodek ĉe Konice gvidis kurson Josef Bartoník.

1977

 En la jaro 1977 havis Esperanta klubo 31 membrojn. Dumvivan membrecon en ĈEA pagis geedzoj Pařízek. Estis elektita la prezidanto Vlastimil Dvořák, sekretario Čestmír Křepelka kaj kasistino Ilona Sedláková. La 7-an de junio 1977 okazis ĉe Dvořák en Krasice fina kunveno de Esperanta klubo antaŭ ferioj kun kultura programo. La 18-an de oktobro 1977 je la 16-a horo komencis kursoj por komencantoj kaj je la 17.30 h. kurso por progresintoj. Kursa kotizo estis 100,-Kč.

1978

En la jaro 1978 havis Esperanta klubo 37 membrojn, kiuj kunvenadis ĉiumarde en Klubo de maŝinistoj. La 6-an de junio je la 18-a horo okazis membra kunveno, kie oni parolis pri agadplano por la 2-a duonjaro 1978, propagando de Esperanto kaj ĝia instruado en kursoj por aŭtuna tempo. Pri kursoj informis flugfolioj. Ankaŭ oni preparis ekspozicion "Esperanto en korespondado". La ekspozicio okazis ekde la 4-a ĝis la 10-a de septembro 1978 en Klubo de maŝinistoj. Aŭtune komencis en klubejo denove kurso por 20 personoj, kiun gvidis B.Toman, en ODPM kurso por 25 pioniroj, kiun gvidis Fr. Arnošt kaj en ZDŠ Brodek ĉe Konice gvidis kurson por 20 lernantoj Josef Bartoník. Dumvivan membrecon en ĈEA pagis Bohumil Toman kaj Stanislav Jeřábek. La 17-an de novembro 1978 okazis membra kunveno de loka grupo de Ĉeĥa Esperanto Asocio ĉe Klubo de maŝinistoj en Prostějov. En funkciojn estis elektitaj: prezidanto - Vlastimil Dvořák, sekretario - Čestmír Křepelka, kasistino - Ilona Sedláková, referanto por presaĵo kaj propagando - Jiří Toman.

1979

En la jaro 1979 havis Esperanta klubo en Prostějov 41 membrojn. Estraro de klubo restis la sama: prezidanto - Vlastimil Dvořák, sekretario - Čestmír Křepelka, kasistino - Ilona Sedláková, referanto por presado kaj propagando - Jiří Toman.

1980

En la jaro 1980 havis Esperanta klubo 43 membrojn, kiuj kunvenadis ĉiumarde en Klubo de maŝinistoj. La 7-an de aprilo 1980 okazis membra kunveno, kie oni priparolis aranĝon de prezentado de Esperanto en lernejoj ZDŠ de Choráz,  Klenovice, Vesta industria lernejo kaj Palacká. Estis prezentita nova klubanino. Ĉeestantoj estis informitaj pri renkontiĝo de esperantistoj en Pardubice, kiu okazis en marto venontjare.

1981

En la jaro 1981 havis Esperanta klubo 45 membrojn. Kunvenoj estis ĉiumarde en Klubo de maŝinistoj. Ekde la 24-a ĝis la 28-a de novembro 1981 oni aranĝis en Klubo de maŝinistoj ekspozicion de Esperanta korespondado, kiun vizitis 333 gastoj.

1982

En la jaro 1982 Esperanta klubo ĉe Klubo de maŝinistoj en Prostějov havis 43 membrojn.

1983

En la jaro 1983 havis Esperanta klubo 44 membrojn. Ekde la 18-a ĝis la 20-a de marto 1983 okazis paca renkontiĝo en Pardubice, kiun partoprenis Bohumil Toman kaj Marie Trundová. La 5-an de aprilo 1983 estis en Klubo de maŝinistoj malfermita ekspozicio de Esperanta korespondado, kiun inaŭguris per solena parolado B. Toman. La ekspozicio daŭris ĝis la 3-a de majo 1983 kaj vizitis ĝin 525 vizitantoj.  La 12-an de julio 1983 je 18-a horo en lerneja ĉambro de ZŠ sur Husa placo prezentis Margarete Augustat el GDR modelan instruhoron de Esperanto kun 26 ĉeestantoj. Poste okazis babilkunveno pri kongreso en Budapeŝto. Dum la membra kunveno estis elektita nova estraro: prezidanto - František Arnošt, sekretario - Čestmír Křepelka, kasistino - Ilona Sedláková, referanto de propagando - Bohumil Toman, referanto de junularo - Jiří Toman, referanto de paca movado - Roman Hájek. Pri murgazetoj zorgis J. Toman, R. Hájek, L. Remeš kaj J. Lipčíková.V roce 1983 má esperantský klub 44 členů. 18.-20.3.1983 se koná mírové setkání v Pardubicích, kterého se účastní Bohumil Toman a Marie Trundová.

1984

En jaro 1984 havis Esperanta klubo 43 membrojn, kiuj kunvenadis ĉiumarde en Klubo de maŝinistoj. La 15-an de februaro 1984 je la 18-a horo en salono de Pionira domo en avenuo de Pioniroj 9 okazis "Vespero de famaj monologoj", kie prelegis praga aktorino Eva Seemannová, gitarludis instruisto el Plumlov Václav Zapletal. Fine ili prelegis ankaŭ en Esperanto. En sama tempo okazis ekspozicio de libroj, lernolibroj kaj Esperantaj gazetoj. Ekde la 23-a ĝis la 25-a de marto 1984 niaj delegitoj B. Toman, Jiří Toman kaj M. Trundová partoprenis internacian renkontiĝon de pacdefendantoj en Pardubice. En la urbo estis 4 informaj tabuloj de nia klubo. Aŭtune oni aranĝis kurson por 10 komencantoj (17-19h. marde), kiun gvidis B. Toman. Ekde la 16-a ĝis la 19-a de oktobro 1984 en Klubo de maŝinistoj okazis ekspozicio "Esperanto", kiun partoprenis 132 vizitantoj.

1985

En jaro 1985 laŭ decido de la sindikatoj ne povis esti nia loka grupo de ĈEA ekde 1-a de januaro 1985 organize envicigita plu en Klubo de maŝinistoj. Ekde 1-a de aprilo 1985 por tio kunvenadas Klubo de esperantistoj en Urba kulturcentro (UKC), Hlaváček placo 1, ĉiun unuan ĵaŭdon en monato kaj pluaj ĵaŭdoj estis kursoj por komencantoj, kiujn gvidis B. Toman. En la jaro 1985 havis Esperanta klubo 38 membrojn. La estraro konsistis el: prezidanto - František Arnošt, sekretario kaj kasisto - Bohumil Toman, revizoro de kontoj - Josef Novák. Ĉeĥa Esperanto asocio fondis en Prostějov lokan grupon kun jura subjekteco.

1986

En la jaro 1986 havis Esperanta klubo 38 membrojn kaj kunvenadis ĉiam dum la unua ĵaŭdo en monato je 18-a horo. La estraro konsistis el: prezidanto - Fr. Arnošt, sekretario - B. Toman, mastrino – Věra Smělá. La 14-an de aprilo 1986 petis Esperanta klubo en Prostějov Urban nacian komitaton (UNK) pri nomigo de iu el stratoj per nomo de aŭtoro de Esperanto "Strato de Dr. Ludvík Lazar Zamenhof" aŭ per nomo de lingvo "Strato de Esperanto (aŭ Esperantská)". La 21-an de aprilo 1986 petis Esperanta klubo en Prostějov sekcion de internaj aĵoj de UNK en Prostějov pri eldono de konfirmo pri jura subjekteco de Esperanta klubo.  La 23-an de aprilo 1986 estis kontentige eldonita konfirmo pri jura subjekteco. Ekde la 1-a ĝis la 4-a de majo 1986 aranĝis nia ano Jiří Toman junularan renkontiĝon de esperantistoj en Hošťálková ĉe Vsetín kun ĉeesto de Jaroslav Liška kaj Jiří Kincl el Prostějov. La renkontiĝo havis bonan programon kaj sukcesis. Ekde la 16-a ĝis la 18-a de majo okazis junulara renkontiĝo en Suchý ĉe Boskovice, kiun partoprenis 4 anoj el Prostějov. Dum la kunveno la 19-an de junio 1986 estis elektita kiel kasistino de loka grupo de Esperanta klubo Věra Smělá. En aŭgusto 1986 Jaroslav Liška kaj Jiří Kincl partoprenis la 3-an etapon de Somera Esperanta tendaro en Lančov ĉe valbaraĵo Vranov kun lernado de Esperanto. En septembro junularanoj Liška, Kincl, Uhlík, Bušinová kaj Fréharová partoprenis en Češkovice ĉe Blansko konferencon de junulara sekcio ĈEA. La 2-an de oktobro 1986 okazis membra kunveno kun 14 klubanoj, dum kiu havis Vít Novotný prelegon kun projekciado de diapozitivoj el vojaĝo en Pollando. La 9-an de oktobro 1986 komencis kurso por 6 komencantoj, kiun gvidis Bohumil Toman en klubejo sur Hlaváček placo 1. La 10-an de oktobro 1986 petis Esperanta klubo financan sekcion de UNK en Prostějov pri financa subteno por sia agado. La 6-an de novembro 1986 okazis babilkunveno pri vojaĝo de sinjoro Kola petveture al Arkta Cirklo kun detala klarigo sur la mapo. La 19-an de novembro 1986 mortis en la aĝo de 87 jaroj nia longjara prezidanto Stanislav Jeřábek. La 4-an de decembro 1986 okazis prelego de sinjorino Košíčková kun koloraj diapozitivoj el ŝia 3-monata restado en Hindio. En decembro 3 niaj klubanoj Liška, Kincl kaj Uhlík partoprenis renkontiĝon en Bernau ĉe Berlino (GDR). Dum 30.12.1986 kaj 2.1.1987 okazis en Hraběšice en Jeseníky junulara renkontiĝo, kiun vizitis ankaŭ kelkaj niaj klubanoj.

1987

La 8-an de januaro 1987 okazis membra kunveno de Esperanta klubo en klubejo kun 8 klubanoj. Ĉeestantoj honorigis per minuto da silento memoron de la mortinta Stanislav Jeřábek.  Ekde la 6-a ĝis la 11-a de januaro 1987 partoprenis klubanoj Liška kaj Uhlík junularan renkontiĝon "Janov 87" en Jizera montaro. La 5-an de marto 1987 okazis en klubejo sur la Hlaváček placo 1 jarkunveno kun 10 klubanoj. Nia klubo havis 41 membrojn. Estis farita distribuo de Esperantaj materialoj al la 100-a datreveno de Esperanto. La 10-an de marto 1987 okazis en Olomouc jarkunveno, kiun vizitis Jaroslav Liška.  Ekde la 20-a ĝis la 22-a de marto 1987 5 niaj klubanoj partoprenis internacian pacan renkontiĝon de esperantistoj en Pardubice. Ekde la 10-a ĝis la 12-a de aprilo 1987 aranĝis nia klubo junularan renkontiĝon en Horní Bečva, kiun partoprenis 4 niaj klubanoj. Ekde la 18-a ĝis la 20-a de aprilo 1987 okazis junulara renkontiĝo en Brno-valbaraĵo, kiun partoprenis J. Liška kaj J. Uhlík.  Ekde la 1-a ĝis la 3-a de majo 1987 Jarek Liška kaj J. Uhlík partoprenis renkontiĝon de esperantistoj en Olomouc okaze de la 75-a datreveno de Esperanta klubo en Olomouc. La 9-an de majo 1987 Jaroslav Liška partoprenis Esperantan marŝon Ještěd-Kozákov. Okaze de la 100-jariĝo de Esperanto anoncis nia esperantista klubo publikan fotografan konkuron kun fino la 15-an de oktobro 1987. Temo A – Ni volas vivi en paco – konkuro de kolora kaj nigroblanka fotografaĵo sen limito de formato. Temo B – Ĉiujn fortojn por pli bona viva sfero – sendadi nur ciklojn de diapozitivoj kun ekologia temaro. Partopreni povis ĉiu fotoamatoro en aĝo de 2 ĝis 35 jaroj. La 11-an de junio 1987 je la 18-a horo okazis fina membra kunveno de labora jaro ĉe Dvořák en Krasice, strato 25-a de februaro n. 18 kun 12 klubanoj. En la kaso estis 397,-Kčs. Estis elektita referanto por propagando - Jaroslav Liška, por junularo - Jiří Toman, por paca sekcio - Jiří Kincl. Estis priparolita plano de agado por la jaro 1987/1988. Sinjoro Kola transloĝiĝis al Ostrava. Kiel delegitoj por la 5-a kongreso de ĈEA estis elektitaj Fr. Arnošt kaj Milan Smělý. Estis ankaŭ priparolita helpo por la kongreso en Olomouc, aliĝis Smělá, Liška, Toman B. kaj Černý, kiuj partoprenis la unuan konsilon la 23-an de junio 1987 en Olomouc. En julio 1987 niaj klubanoj Jiří Kincl kaj Jaroslav Liška partoprenis la 2-an etapon de SET en Lančov. La 10-an de septembro 1987 je 15-a horo en Klubo de maŝinistoj kun helpo de B. Toman, Smělý, Smělá kaj Liška instaliĝis okaze de la 100-jara jubileo de Esperanto kaj de la 80-jara datreveno de la unua esperantista rondeto en Prostějov Esperanta ekspozicio, kiu daŭris ĝis 24-a de septembro 1987.  Ekde la 11-a ĝis la 13-a de septembro 1987 okazis en Olomouc kongreso de ĈEA, kiun vizitis kelkaj niaj klubanoj. Ekde la 18-a ĝis la 19-a de septembro 1987 kelkaj niaj klubanoj partoprenis renkontiĝon en Brno. Ekde la 25-a ĝis la 27-a de septembro 1987 junularo el nia klubo vizitis renkontiĝon en Suchý ĉe Boskovice, kie estis bela programo kun multe da ludoj. La 1-an de oktobro 1987 en klubejo okazis membra kunveno kun 16 klubanoj. Informon pri kongreso en Olomouc donis František Arnošt kaj Milan Smělý. Estis tralegita dankletero de Esperanta rondeto en Olomouc por helpo ĉe partoprena servo dum la kongreso. Komencis kursoj por komencantoj kaj progresintoj, kiujn gvidis Bohumil Toman.Ekde la 2-a ĝis la 4-a de oktobro 1987 en Praha okazis junulara renkontiĝo JUSETUR, kiun vizitis Jaroslav Liška el nia klubo. La 15-an de oktobro 1987 financa sekcio de Regiona nacia komitato (RNK) en Prostějov donis al Esperanta klubo en Prostějov financan subtenon 2.000,-Kčs por ĝia agado. Ekde la 6-a ĝis la 8-a de novembro 1987 junularanoj Liška kaj Kincl partoprenis Esperantan renkontiĝon en Bludov "Podzimek".  La 3-an de decembro 1987 okazis en klubejo kun 17 klubanoj prelego de Vlado Sládeček el Ostrava kun projekciado de diapozitivoj pri UK en Varsovio.

1988

En la jaro 1988 havis Esperanta klubo en Prostějov 37 membrojn, el tio 9 dumvivajn. La 7-an de januaro 1988 en klubejo okazis kunveno kun 9 klubanoj, dum kiu oni raportis en Esperanto pri vojaĝoj eksterlanden. Sinjoro Černý informis pri vojaĝo en Jugoslavion, J. Liška pri renkontiĝo en GDR, Fr. Arnošt pri GDR, Pollando kaj Hungario kaj Bohumil Toman pri Bulgario. Skian renkontiĝon en Altaj Tatroj (Štrba) vizitis ekde la 30-a de januaro ĝis la 3-a de februaro 1988 Jaroslav Liška kaj Jarda Uhlík. La 9-an de marto 1988 okazis en klubejo kun 15 klubanoj kaj 10 gastoj prelego de Jan Duda el Olomouc pri vojaĝo al Hispanio kun projekciado de 250 diapozitivoj. La Klubo igis fari 2 propagandajn tabulojn por 200,-Kčs, unu el ili por la Klubo de maŝinistoj. Jarek Liška partoprenis la 15-an de marto 1988 jarkunvenon en Olomouc. Je invito de esperantistoj el Liberec la 8-an de majo 1988 vizitis Jaroslav Liška esperantistan marŝon Ještěd-Tuháň. Internacian renkontiĝon JUSETUR   en Praha vizitis ekde la 19-a ĝis la 22-a de majo 1988 Jaroslav Liška. La 9-an de junio 1988 je la 18-a horo okazis membra kunveno de Esperanta klubo en Prostějov ĉe Dvořák en Krasice kun 15 klubanoj. Komence gitarludis instruisto de Popola lernejo de artoj Mir. Kolba kaj lia filino Zlata. Estis tralegita propono de laborplano por la jaroj 1988-1989. Bohumil Toman informis pri fino de kursoj por komencantoj kaj progresintoj. Por la sekva kurso estis aliĝintaj 17 interesitoj. Pri agado de junularo informis Jaroslav Liška.  Ekde la 10-a ĝis la 12-a de junio 1988 okazis junulara renkontiĝo je Suchý ĉe Boskovice, kiun vizitis Jiří Toman kaj Jaroslav Liška.  Jaroslav Liška vizitis ekde la 16-a ĝis la 23-a de julio 1988 internacian kongreson de TEJO en Zagrebo en Jugoslavio. Ekde la 1-a ĝis la 12-a de aŭgusto 1988 Jaroslav Liška kaj Uhlík partoprenis la 3-an etapon de SET en Lančov, J. Liška kurson por estontaj instruistoj de Esperanto. La 1-an de septembro 1988 okazis membra kunveno en klubejo sur Hlaváček placo 1 kun 14 klubanoj. Estis priparolita kaj aprobita plano de laboro por venonta tempo. Kursojn gvidis ankoraŭ en tiu jaro Bohumil Toman, sed la kursojn ankaŭ partoprenis Jaroslav Liška kaj Jiří Kincl kiel estontaj instruistoj de Esperanto. Internacian renkontiĝon IMUS en Praha ekde la 16-a ĝis la 18-a de septembro 1988 partoprenis Jarek Liška kaj Jarda Uhlík. La 29-an de septembro 1988 komencis kursoj por 15 komencantoj kaj 2 progresintoj, kiujn gvidis Bohumil Toman. Ekde la 7-a ĝis la 9-a de oktobro 1988 okazis tradicia renkontiĝo "Podzimek", kiun partoprenis Jarda Uhlík. Ekde la 4-a ĝis la 6-a de novembro 1988 aranĝis nia klubo junularan renkontiĝon en Beskydy, kiun partoprenis Liška, Uhlík, Šindelářová, Nováková kaj Martínek.  Aŭtunan renkontiĝon en České Budějovice ekde la 18-a ĝis la 20-a de novembro 1988 vizitis Jarek Liška. La 23-an de novembro 1988 mortis nia dumviva anino Ludmila Pařízková. La 1-an de decembro 1988 okazis en klubejo membra kunveno kun 14 klubanoj, kie estis priparolita kunlaboro kun ĉirkaŭaj esperantistaj kluboj. Kun klubo en Olomouc jam okazis kunlaboro. Kun Brno peris kontakton Jiří Kincl, kun Vyškov Jarek Liška kaj kun Přerov Bohumil Toman. Ankoraŭ oni ne decidis pri kunlaboro kun regiono Blansko. B. Toman transdonis simbolajn premiojn al anoj Smělý, Liška kaj Kincl, kiuj varbis kursanojn. Al František Arnošt oni transdonis la premion poste. Ekde la 2-a ĝis la 4-a de decembro 1988 okazis en Nová Hradečná vintra renkontiĝo, kiun partoprenis Liška, Uhlík, Šindelářová kaj Nováková.